Dana literaturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
statuo de Ludvig Holberg; kreis Theobald Stein, antaŭ la Reĝa Dana Teatro
librovendejo en Næstved

Dana literaturo (dane: Dansk litteratur) ampleksas la verkaron skribitan en la Dana lingvo, ene kaj malene de hodiaŭa Danujo. Tamen ankaŭ kelkaj latinlingvaj verkoj de danoj konsistigis ĝin. La jenaj danlingvaj verkistoj ricevis la Nobel-premion pri literaturo: Karl Gjellerup, Henrik Pontoppidan (ambaŭ en 1917) kaj Johannes Vilhelm Jensen (1944).

Epokoj[redakti | redakti fonton]

Komencoj[redakti | redakti fonton]

Runaj inskriboj kaj juraj libroj formas la plej malnovajn transdonitajn fontojn de la popola lingvo. La unuaj literaturaj atestoj estas tamen verkataj en la latina. Gesta Danorum (proksimume 1200) de Sakso Gramatiko prezentas genealogian priskribon de la tuta historio. Kontraŭe Anders Sunesen prezentas en sia teologia-alegoria lernopoeziaĵo Hexaëmeron la beletran aspekton de tiamaj monaĥejaj literaturoj. La plej malnova presita libro(1495) estas Rimkronikoj.

Reformacio[redakti | redakti fonton]

Teologie sed ankaŭ science, post Reformacio, la popola lingvo pli kaj pli gravis. Jam en 1550 ekzistis traduko de la kompleta Biblio, Christians III. Bibel. Historie oni interesiĝis pri mezepokaj baladpoemoj (folkeviser). Aperis pro tio ankaŭ gramatikoj inkluzive de metriko. Episkopo Thomas Kingo kreis psalmpoezion. Leonora Christina Ulfeldt gravis per siaj rememoroj.

Klerismo[redakti | redakti fonton]

Multaj ideoj venis al Danujo en la 18-a jarcento, de raciismaj verkistoj el Franclando, Germanujo kaj Anglujo. Elstaris tiutempe la historiisto Ludvig Holberg kiu verkis (moralajn) komediojn kaj venigis modernan teatrovivon en sian patrujon ĝis 1728. La tradukistino Dorothea Biehl eĉ pligrandigis la influon de komedioj, kiel ankaŭ Johan Herman Wessel. Religiaĵojn kun esprimo de subjektiva edifo faris Hans Adolph Brorson. Pluraj fremdaj sentinemtaluloj, ekz. Friedrich Gottlieb Klopstock, restadis kelkan tempon en Kopenhago. Influo ilia videblas ĉe lirikaj kaj dramaj verkoj de Jens Immanuel Baggesen kaj de Johannes Ewald: ili ankaŭ pioniris kiel romanistoj.

Romantikismo, bidermajro, realismo[redakti | redakti fonton]

Ideoj de la germana romantikismo estis enkondukitaj en Danujo fare de Heinrich Steffens. Filozofiigo de literaturo kaj arto modernigis la rilaton inter legantaro kaj verkistaro. Tiam gravis Adam Oehlenschläger kaj Adolph Wilhelm Schack von Staffeldt. Retrovita norda estetiko forme kaj enhave ekgravis ĉiuĝenre; tio senteblas en verkoj de Oehlenschläger, Nicolai Grundtvig, Christian Winther kaj en la historiromanegoj de Bernhard Severin Ingemann. Teatroreformojn laŭ Hegelo kaj vodevilo popularigis Johanne Luise Heiberg; similon provis Henrik Hertz kaj Jens Christian Hostrup. Frederik Paludan-Müller faris poeziaĵojn filozofiajn dume Emil Aarestrup poeme unuigis erotikon kun moderna simbolismo. Realismon kun lingvaj improvizado kaj buntigo flegis Thomasine Gyllembourg, pastoro Steen Steensen Blicher, Meïr Aron Goldschmidt, Hans Egede Schack kaj Vilhelm Bergsøe. Tiam verkis romanojn ankaŭ Søren Kierkegaard kaj Hans Christian Andersen.

Moderno kaj dekadencaĵoj[redakti | redakti fonton]

Georg Brandes prelege malfermis novajn pordojn al la dana literaturo en la lasta kvarono de la 19-a jarcento. Nun temoj pri industriigo kaj urbanizado troviĝis en la verkoj kaj kritiko pri la odoraĉa moralo de la burĝaro. Naturalismo el Francujo koincidis kun nihilismo kaj radikalismo ekz. de Friedrich Nietzsche. Danuje estiĝis aŭtoroj kiuj konatiĝis ankaŭ eksterlande gajnonte eŭropan signifon: Jens Peter Jacobsen, Herman Bang, Holger Drachmann, kaj Henrik Pontoppidan. La modernaj enhavoj ankaŭ forme sentiĝis kun orientiĝo laŭ impresionismo. Amalie Skram, Thit Jensen, Agnes Henningsen kaj aliaj verkistinoj literature engaĝiĝis pri emancipado. Tiam ankaŭ la poezio havis certan renesancon. La gazeto "Taarnet" allogis la verkistojn Johannes Jørgensen, Sophus Claussen kaj Viggo Stuckenberg, kiuj laŭ francaj modeloj kunigis modernecon kaj estetikon. Ernesto Dalgas, Johannes Vilhelm Jensen kaj Martin Andersen Nexø verkis eĉ dekadencfantaziaĵojn. Pli malfrue Jensen kaj Nexø - kiel Marie Bregendahl, Jeppe Aakjær kaj Johan Skjoldborg - konatiĝis pri verkoj de prilaborista literaturo.

Tempo inter 1910 kaj 1945[redakti | redakti fonton]

Avangardaj tendencoj troviĝis interalie en la poezio kaj romanoj de Emil Bønnelycke kaj Aage Tom Kristensen. Oftis tradicie realismaj reprezentadoj, de la burĝaj-naturalismaj romanoj de Jacob Paludan ĝis la socikritikaj romanoj de Hans Kirk kaj la psikoanaliziaj priskriboj de Hans Christian Branner (kiujn influadis la ideoj de Sigmund Freud). La 1930-aj jaroj estis karakterizitaj de la dissplitiĝo inter socialisma kulturo kaj konservativa burĝa skribmodo (inkluzive de Kaj Munk). Ĉefrolulo de la kulturaradikala alo estis la arkitekto, lumdizajnisto kaj revuaŭtoro Poul Henningsen. Lia koncepto de proleta popularkulturo inspiris proze Morgens Klitgaard kaj Hans Scherfig, drame Kjeld Abell). Tania Blixen, kiu verkis siajn subtilajn rakontojn en la angla kaj dana lingvoj, okupiĝis pri filozofiaj-estetikaj demandoj, kiuj malkaŝe traktas fundamentajn politikajn kaj religiajn problemojn (rol-divido inter la du seksoj, potencaj strukturoj ktp.).

Inter 1945 kaj 1960[redakti | redakti fonton]

Nur kun la postmilita literaturo aperis la venko de modernismo. Ĉirkaŭ la revuo "Heretica" (1948–53) kolektiĝis aŭtoroj kun verkoj foje hermetikaj kaj metaforplenaj. Paul La Cour liveris impulsojn al la poetoj Thorkild Bjørnvig, Ole Wivel, Ole Sarvig kaj Frank Jæger. Per subtila novelaro Martin A. Hansen kreis similaĵojn proze. Modernisman prozon establis ankaŭ Villy Sørensen per sia lingvo-reflektanta kaj absurda rakont-arto. Ankaŭ en la poemoj kaj noveloj de la juna Benny Andersen, la poezio de Ivan Malinowski, la prozo de Peter Seeberg kaj en la dramoj kaj televidaĵoj de Leif Panduro temas pri la homa vivo taksata absurdaĵo.

Postmoderno kaj politika engaĝiĝo (1960–70)[redakti | redakti fonton]

Superado de la simbolisma postmilita modernismo ŝajnis diafani en la fruaj, eksperimentaj poezioj de Klaus Rifbjerg, kies romanoj modelis ankaŭ por estontaj verkistoj. La reprezento de sistemo-literaturo (analizo de la lingva materialo, tekstkreado surbaze de matematikaj metodoj), inspirite de la franca strukturismo kaj poststrukturismo, finis nepran rilaton al konkreta subjekto aŭ aŭtoreco. Tre malsimilaj aŭtoroj kiel Hans-Jørgen Nielsen, Klaus Høeck, Peter Laugesen, Dan Turèll, Per Højholt kaj Inger Christensen kontribuis al la internacia reputacio de la dana postmilita avangardo. Analogaj prozaj eksperimentoj venis de Svend Åge Madsen, Vagn Lundbye kaj Henrik Bjelke. Kontraŭe, Thorkild Hansen kaj Tage Skou-Hansen reprezentas la eŭropan dokumentromanfaron. Krom por eksperimentemo la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj estis karakterizitaj de politika engaĝiĝo. Per (aŭto-)biografiaj priskriboj aŭ konfesromanoj, verkistoj kiel Tove Ditlevsen, Jette Drewsen, Vita Andersen, Dea Trier Mørch kaj Suzanne Brøgger provis uzi la literaturon por feminismaj celoj.

Nuna literaturo (ekde 1980)[redakti | redakti fonton]

La 1980-aj jaroj estis markitaj de reveno al etikaj demandoj kaj grandaj rakontformoj. Poul Vad kaj Peer Hultberg ankaŭ aliris la klasikan modernan romanon. Peter Høeg sukcesis per siaj romanoj, kiuj kombinas filozofiajn kaj etikajn demandojn kun formoj de krimromanoj, kaj atingis eŭropajn sukcesojn. La plej juna generacio de danaj verkistoj - ekz. Peter Adolphsen, Solvej Balle, Kirsten Hammann, Helle Helle kaj Christina Hesselholdt (* 1962) uzas - ŝatas elfari minimalisman kaj koncentritan etprozon. Dume la poezio en la 1980-aj jaroj revenis al metaforplena modernismo danke al Henrik Nordbrandt kaj Pia Tafdrup, aŭ temigis grandurbon (Søren Ulrik Thomsen, Michael Strunge), nuntempaj poetoj preferas filozofie distancajn lingvaĵeksperimentojn (ekzemple Niels Lyngsø, Simon Grotrian).

Vidu ankau[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]