Dera Ismail Ĥan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Dera Ismail Ĥan
ALLAH NAWAZ CASTLE OF THE NAWAB OF DERA ISMAIL KHAN.jpg
Administrado
Demografio
Loĝantaro 109 686  (2017) [+]
Geografio
Geografia situo 31° 49′ N, 70° 55′ O (mapo)31.81666666666770.916666666667Koordinatoj: 31° 49′ N, 70° 55′ O (mapo) [+]
Alto 165 m [+]
Situo de Dera Ismail Ĥan
Information icon.svg
vdr

Dera Ismail Ĥan, urdue ڈیرہ اسماعیل خان, paŝtune ډېره اسماعيل خان‎ estas universitata urbego en provinco Ĥajber-Paŝtulando, kie ĝi estas ĉefurboj de la samnoma kantono kaj distrikto. En loka lingvo dera signifas tendaro, Ismail Ĥan estis historia figuro el la 15-a jarcento, supozeble fondinto de la urbo.

Vojo en Dera Ismail Ĥan

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Dera Ismail Ĥan situas en valo sur montetaro laŭ la okcidenta bordo de Induso en Pakistano. Multano troviĝas 189, Fajsalabado 214, Peŝavaro 249, Rawalpindi 281, Islamabado 292, Lahoro 328, Kveta 410, Sukur 500, Hajderabado 758, Karaĉio 863 kilometrojn (aere) [2].

Historio[redakti | redakti fonton]

La regiono ĉirkaŭ Dera Ismail Ĥan estis loĝata dum jarmiloj laŭ la trovitaj arkeologiaj malkovroj. La origina Dera Ismail Ĥan situas 6 kilometrojn oriente de la origina 15-a jarcenta vilaĝo, kiun la inundo forlavis en 1823. La nuna urbo estis establita post 2 jaroj. La rekonstruita urbo havis grandan bazaron por la afganaj komercistoj kaj la urbo prosperis pro komercado. Inter 1836-1849 estis dominado de sikoj, poste dominado de britoj ĝis 1947. Dera Ismail Ĥan ricevis municipan statuson en 1867, la kantono estis fondita en 1894, fine la armea teritorio sudoriente de la urbo. Tiutempe afganaj karavanoj trapasis la urbon, kiu evoluis pro komercado. Post la sendependeco de Pakistano en 1947 la minoritataj hinduoj kaj sikoj migris al la nova ŝtato Barato, samtempe islamaj rifuĝintoj alvenis al Dera Ismail Ĥan. Post la soveta invado de Afganio en 1979 la populacio triobliĝis kaj la urbo iĝis celo de teroristaj bobatakoj ĉefe inter 2007 kaj 2014 (pli malofte ĝis 3017).

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Loĝantaro
1901 1972 1981 1998 2017
31 737 57 296 64 358 90 357 217 457

Diversaj triboj loĝas en la urbego. La urduo lingvo (la nacia lingvo) estas komprenata kaj parolata de la plimulto de loĝantoj.

Tombo

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Dera Ismail Ĥan estas fama pro siaj lignogravuraĵoj, vitraj kaj eburaj manfaraĵoj. Pli novaj industriaj produktoj ene de la urbo inkluzivas sukerojn, sapojn, tekstilojn kaj oleojn. Kanalo helpas la agrikulturon en la ĉirkaŭaĵo. La plej fama produkto estas la daktilo, krome oni produktas tritikojn, sukerkanojn, rizojn kaj mangojn. Tiuj produktoj ŝanĝiĝas en la urba merkato aŭ bazaroj. Kameloj kaj ŝafoj estas vaste bredataj.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Dera Ismail Ĥan havas gravajn ĉefŝoseojn al Kveta, Peŝavaro kaj Karaĉio, krome estas flankaj vojoj al la kantono. La proksima ponto sur la rivero Induso estis konstruita en la fruaj 1980-aj jaroj. La plej proksima fervoja stacidomo troviĝas 20 km sur la orienta kaj kontraŭa bordo de la rivero. En Dera Ismail Ĥan enlanda flughaveno funkcias.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Dera Ismail Ĥan situas en arida klimato laŭ la klimata klasifiko de Köppen kun varmaj someroj kaj mildaj vintroj. La jara averaĝa temperaturo estas 24,2 °C. La jara precipitaĵo estas 269 mm, en ĉiuj monatoj iomete pluvas, tamen dum musono (julio-aŭgusto) pluvas.

Kastelo

Eduko[redakti | redakti fonton]

En Dera Ismail Ĥan la universitato estis fondita en 1974. Nun ankaŭ similaj institutoj, kolegioj, kampusoj troviĝas en la urbego.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • kelkaj partoj restis el la malnova urbomuro
  • sanktejo de sikoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans