Eduarda Mansilla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eduarda Mansilla
Persona informo
Naskiĝo 11-an de decembro 1834 (1834-12-11)
en Bonaero
Morto 20-an de decembro 1892 (1892-12-20) (58-jaraĝa)
en Bonaero
Mortis per kardivaskulsistema malsano vd
Tombo Tombejo Rekoleta vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Argentino vd
Familio
Patro Lucio Norberto Mansilla vd
Patrino Agustina Ortiz de Rozas vd
Gefratoj Lucio V. Mansilla vd
Edz(in)o Manuel Rafael García Aguirre vd
Infanoj Manuel José García-Mansilla • Rafael García Mansilla • Daniel García-Mansilla • Eduardo García-Mansilla vd
Profesio
Okupo verkistoĵurnalisto • verkisto de porinfana literaturo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Eduarda Mansilla en 1875
Familia portreto prenita dum Usona vizito de Eduarda Mansilla, 1861.

Eduarda Damasia Mansilla Ortiz de Rozas de García (18341892) estis argentina intelektulo, verkistino, ĵurnalisto kaj komponistino. Ŝi estis unu el la plej gravaj virinoj en la nacia kulturo. Post longa lukto kontraŭ la siatempaj genraj limigoj ŝi atingis rekonon, aperis regule en la nacia gazetaro, kaj iĝis la unua argentina romanverkistino publikigita siatempe.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝi apartenis al socie kaj ekonomie bonhava familio proksime ligita al politiko kaj kulturo. Eduarda elstaris pro sia lucideco kaj sentemo elmontritaj en sia literatura verko. Ŝi verkis romanojn, dramojn, eseojn, recenzojn kaj ĵurnalismajn tekstojn.

Kvankam plej multaj el ŝiaj verkoj portis ŝian subskribon, kiam en 1860 ŝi publikigis siajn du debutajn romanojn, "El médico de San Luis" kaj “Lucía Miranda”, pro eldona kondiĉo ŝi devis publikigi ilin sub la vira pseŭdonimo "Daniel".

La esploristino María Rosa Lojo listigas kialojn por memori kaj pli legi Eduarda Mansilla: ĉar en “Lucía Miranda” Eduarda Mansilla “alportis al la literaturo indiĝenan sferon kiel homan, socian kaj kulturan spacon antaŭ ol faris ĝin ŝia pli fama frato Lucio Mansilla; ĉar jam ekde “El Médico de San Luis”, “ŝi metis en la literaturan scenon la temon de la ‘gaŭĉo’ (kampara loĝanto) mistraktita de maljusteco kaj ekskludita de la socio antaŭ Lucio kaj José Hernández (ĉi lasta aŭtoro de la plej fama “Martín Fierro”); ĉar ŝi atingas ankaŭ perspektivon, kiun nek Lucio Mansilla nek Hernández disvolvis: “la senhelpeco de virinoj, marĝenigitaj inter la marĝenuloj, 'frenezulinoj' kiuj kontraŭstaras la leĝon de perforto por savi siajn infanojn” [1].

La tria romano, “Pablo aŭ la vivo en la pampo” estis publikigita unue en revuo laŭ ĉapitroj kaj poste en libroformato (1869); tiu ĉi jam sub ŝia nomo. Ĝi estis verkita en la franca, lingvo kiun ŝi majstre regis. Ŝia prozo vekis la admiron de Victor Hugo mem kiu skribis: "Via libro allogis min. Vi skribas bonegan francan lingvon, kaj estas profunda intereso vidi vian amerikan penson tradukita en nian eŭropan lingvon. Estas dramo en via romano kaj pejzaĝo: la pejzaĝo estas grandioza, la dramo estas kortuŝa”.

Ŝi publikigis “Rakontoj” (1880), kio estis la unua volumo de infanrakontoj faritaj por argentinaj knabinoj kaj knaboj. Tiam la verkisto, edukisto kaj eksprezidanto Domingo Faustino Sarmiento dediĉis ampleksan artikolon al Eduarda Mansilla en El Nacional pro tiu ĉi publikaĵo.

Malgraŭ ke la literatura laboro estis ŝia ĉefa aktivado kaj la motivo de ŝia rekono, Eduarda Mansilla ankaŭ komponis muzikon. Tio ĉi estis tre malmulte konata aspekto de Mansilla.

Kvankam en amatora maniero, tamen ŝi montris rimarkindan talenton kaj sentemon.

Ŝi estis formale trejnita por esti muzikisto. Tiu speciala flanko de ŝia edukado estis rezulto de la tiamaj ĝeneralaj sociaj normoj, kiuj diktis ke homoj de alta socia statuso estu bone spertaj pri muziko. Ŝia muzika trejnado ankaŭ manifestiĝis en ŝiaj skribaĵoj: muziko kiel temo, ĝia efikeco, kaj referencoj al muzikaj instrumentoj estas oftaj en ŝiaj literaturaj verkoj [2].

Eduarda Mansilla komponis grandan nombron da kanzonoj en la hispana kaj franca, latinamerikajn muzikojn, religiajn melodiojn, muzikon por piano, violono, violonĉelo. Ŝi prezentis siajn komponaĵojn en la sociaj renkontiĝoj, kiujn ŝi okazigis kaj partoprenis.

Dum siaj vojaĝoj al Parizo, ŝi estis en kontakto kun grandaj komponistoj kiel Gioachino Rossini kies instruoj multe riĉigis ŝian muzikan talenton. Ŝi publikigis kelkajn el siaj komponaĵoj kaj aliaj estis publikigitaj en eksterlandaj revuoj. Ballicora komentis: "Ŝia muziko estis de granda sentemo kaj vere eŭropa nivelo”. “La melodioj de Eduarda havas profundecon kaj belecon vere elstarindaj."

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 205 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mónica Szurmuk. (1 December 2000) Women in Argentina: Early Travel Narratives. University Press of Florida, p. 55–. ISBN 978-0-8130-3122-4.
  2. . Eduarda Mansilla and Music. Arkivita el la originalo je 2023-12-09. Alirita 24 January 2014.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]