Epistolo al Filemono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Epistolo al Filemon)
Επιστολή προς Φιλήμονα
literatura verkosankta libroepistolo • libro de la Biblio
Aŭtoroj
Aŭtoro Paŭlo de Tarso
Lingvoj
Eldonado
Ĝenro epistolo
vdr

La Epistolo de Paŭlo al Filemono (antikve-greke Ἐπῐστολή πρός Φῐλήμονᾰ, Epistolḗ prós Filḗmona), konata simple kiel Filemono, estas unu el la libroj de la kristana Nova Testamento. Ĝi estas karcera letero, kunaŭtorita de Paŭlo la Apostolo kaj Timoteo, al Filemono, estro en la eklezio ĉe Koloseo. Tie Paŭlo alpaŝigas la temojn de pardonado kaj repacigo. Paŭlo ne identigas sin kiel apostolo kun aŭtoritato, sed kiel “malliberulo por Kristo Jesuo”, vokanta Timoteon “nian fraton”, kaj adresanta Filemonon kiel “kunlaboranton” kaj “amaton”[1] Onesimo, sklavo, kiu foriris de sia mastro Filemono, revenis kun tiu letero, en kiu Paŭlo petis Filemonon, ke li akceptu lin kiel “fraton amatan”. (Flm 1:16)

Filemono (antikve-greke Φῐλήμων, Filḗmōn) estis riĉa kristano, eble episkopa [2] de la doma eklezio, kiu kunvenis en lia hejmo (Flm 1:1–2) en Koloseo. Tiu letero nuntempe estas ĝenerale konsiderata kiel iu el la nedisputeblaj verkoj de Paŭlo. Ĝi estas la plej mallonga ekzistanta epistolo de Paŭlo, konsistanta de nur 335 vortoj en la greka teksto.[3]

Verko[redakti | redakti fonton]

Aŭtoreco[redakti | redakti fonton]

La letero al Filemono estas atribuata al la apostolo Paŭlo, kaj ĉi tiu atribuo malofte estis kontestita de akademiuloj. [4] Kune kun ses aliaj, tio estas numerata inter la “nedisputeblaj epistoloj”, kiu estas larĝe konsiderata esti vere de Paŭlo. La ĉefa defio al la aŭtentikeco de la letero venis de grupo de germanaj erudiciuloj dum la dek-naŭa jarcento, ke estis konita kiel la Tübingen Skolo. [5] Ilia estro Ferdinando Kristano Baur (prononcu kiel Baŭ-er) nur akceptis kvar Nova Testamento epistolojn kiel vere verkita de Paŭlo: Romanoj, 1-a kaj 2-a Korintianoj kaj Galatanoj. Komentantis pri Filemono, Baur priskribi la tema materio kiel “tial tre eksterordinara igas nin malfidadaj,” [6] kaj konkludi, ke tio estas eble “kristana romanco, ke celas al transdoni aŭtentika kristana ideo.”[7]

Okazo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la plimulta interpretado, Paŭlo skribis ĉi tiun leteron por Onesimo, forkurinta sklavo, kiu malpravis al sia proprietulo Filemono. La detaloj de la krimo ne estas menciataj, kvankam estas ofte supozite, ke Onesimo fuĝis ŝtelinte monon, ĉar Paŭlo deklaras en verso 18, ke, se Onesimo ŝuldas ion, Filemono devas enkalkuli tion al la konto de Paŭlo.[8] Iam post foririnta, Onesimo kontaktiĝis kun Paŭlo, kvankam ree la detaloj estas neklaraj. Li eble estis arestita kaj malliberigita kun Paŭlo. Alternative, li eble antaŭfoje aŭdis la nomon de Paŭlo (kiel lia proprietulo estis kristano) kaj tial li vojaĝis al li por helpo. [9] Kunveninte kun Paŭlo, Onesimo iĝis kristana fidelulo. Amikeco kreskis inter ili, kaj Paŭlo ĝojus, ke Onesimo restis kun li. Tamen, li konsideris tion pli bona resendi lin al Filemono kun akompana letero, kiu celis fari repacigon inter ili kiel kristanaj fratoj. La konservado de la letero sugestas, ke la peto de Paŭlo estis koncedita.[10]

La statuso de Onesimo kiel forkurinta sklavo estis kontestita de Allen Dwight Callahan (esperante: Alano Dvajt Kalahan) en artikolo eldonita en la Teologia Revuo de Harvard kaj pli poste en komentario. Callahan argumentas ke, krom verso 16, “nenio en la teksto sendube indikas, ke Onesimo estis iam eĉ la propraĵo de la ĉefa adresato de la letero. Ankaŭ, la atendoj nutrataj en la tradicia fuĝanta-sklava hipotezo, ne ne estas pravigataj en la letero. Modernaj raportistoj, eĉ tiuj samideanaj kun la dominanta ekzegezo, implice koncidis tiun propozicion.” [11] Callahan vortobatalis, ke la plej fruaj raportistoj pri tiu verko – en la prediko de Origeno kaj la Kontraŭa-Markiono Enkonduko – estas silentaj pri la ebla sklaveca stato de Onesimo, kaj li retrovis la originon de tiu propozicio kun Johano Krizostomo, kiu proponis ĝin en sia Homiliae in epistolam ad Philemonem, dum sia servado en Antioĥio, ĉ. 386 – 398. [12] Anstataŭ la tradicia interpretado Callahan sugestis, ke Onesimo kaj Filemono estis fratoj kaj per sango kaj per religio, sed kiuj fariĝis malamikecaj, kaj ke la intenco de tiu letero estis rekunigi la du virojn.[13] Benjameno Witherington la 3-a (esperante: aproksime, Veteringtan) kontraŭis la opinion de Callahan kiel malbonan legadon de la retoriko de Paŭlo.[14] Plu, Margareto M. Mitchell (esperante: aproksime, Metĉel) demonstris ke iom da verkintoj antaŭ Krizostomo aŭ vortobatalis aŭ supozis, ke Onesimo estis forkurinta sklavo, inkluzive de Atanazio, Bazilo de Cezarea kaj Ambrosiaster.[15]

La nura informado, kiu daŭras ĝis nuntage, pri Onesimo krom ĉi tiu letero troviĝas en la letero de Paŭlo al la Koloseanoj 4:7–9, kie Onesimo nomiĝas “fidela kaj amata frato":

Citaĵo
 7Pri ĉiuj miaj aferoj sciigos vin Tiĥiko, la amata frato kaj fidela diakono kaj kunservanto en la Sinjoro, 8kiun mi sendis al vi ĝuste por tio, ke vi sciiĝu pri nia farto, kaj ke li konsolu viajn korojn, 9kune kun Onesimo, la fidela kaj amata frato, kiu estas el vi. Ili sciigos vin pri ĉiuj ĉi tieaj aferoj. 
— Kol 4:7–9

Adresato[redakti | redakti fonton]

La letero estas adresata al Filemono, kiu estas priskribata kiel “kunlaboranto” de Paŭlo. Estas ĝenerale supozite, ke Filemono loĝis en Koloseo; en la epistolo al la Koloseanoj, Onesimo (la sklavo, kiu forkuris de Filemono) kaj Arĥipo (kiun Paŭlo salutas en la epistolo al Filemono) estas priskribataj kiel anoj de la tiea eklezio.[16] Filemono eble konvertis al Kristaneco per la servado de Paŭlo, eble en Efezo. [17] La saluto mencias du aliajn homojn preter Filemono. La unua estas Apfia, kiu kredeble estas la edzino de Filemono. [18] Paŭlo ankaŭ mencias Arĥipon, “kunbatalanto "; iuj spekulacias, ke li estas la filo de Filemono kaj Apfia. [19]

Ronald Knox (esperante: Naks) proponis, ke la proprietulo de Onesimo estis fakte Arĥipo, kaj la letero estis adresita al li anstataŭ Filemono. En ĉi tia rekonstruo Filemono ricevus la leteron unue kaj poste kuraĝigus Arĥipon, ke li ellasos Onesimon, por ke li povu labori kun Paŭlo. Tiu opinio, tamen, ne trovas vastan apogon. [20] Speciale, la opinio de Knox estis kontraŭita pro la bazo de la komencantaj versoj. Laŭ O'Brien (esperante: O-Braj-jen), la fakto, ke la nomo de Filemono estas menciata unue, plie la uzado de la frazparto “en via domo” en verso 2, faras tion neverŝajne, ke Arĥipo estis la primara adresato. [21] Knox cetere vortobatalis, ke la letero intencis esti laŭtlegata en la Koloseana komunumo por meti insiston al Arĥipo. Nombro de raportistoj, tamen, vidas tiun opinion kiel kontraŭdiranta la tonon de la letero. [22] [23] J. B. Lightfoot (esperante: Lajt-fut), ekzemple, skribis: “La takto kaj ĝenileco de la pledo de la apostolo por Onesimo estus nuligi per unu bato pro la postulo por eldonaĵo.” [24]

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Saluto kaj enkonduko[redakti | redakti fonton]

La apertanta saluto sekvas tipan ŝablonon, kiun oni trovas en la aliaj epistoloj de Paŭlo. Paŭlo unue prezentas sin, kun mem-priskribo kiel “malliberulo por Kristo Jesuo,” kio en ĉi tiu okazo signifas korpan malliberigon. Li ankaŭ mencias sian kunlaborulon Timoteon, kiel valoran kolegon, kiu estis supozeble konata al la adresato. Krom adresi la leteron al Filemono, Paŭlo sendas salutojn al Apfia, Arĥipo kaj la eklezio, kiu kunvenis en la domo de Filemono. Ofte oni supozas, ke Apfia estis la edzino de Filemono, kaj foje oni sugestas, ke Arĥipo, “kunlaboristo”, estis ilia filo. Paŭlo konkludas sian saluton kun preĝeca deziro por graco kaj paco.[25]

Dankado kaj propeto[redakti | redakti fonton]

Antaŭ paroli pri la ĉefa temo de la letero, Paŭlo daŭras per alineo por dankadi kaj propeti. Ĉi tiu preparas la grundon je la ĉefa peto de Paŭlo. Li donas dankon al Dio pro la amo kaj fido de Filemono kaj preĝas ke lia fido efiku. Li konkludas ĉi tiun alineon kun priskriboj pri la ĝojo kaj konsolo, kiujn li ricevis per la scio, ke Filemono montris amon al la kristanaj en Koloseo.[26]

La pledo de Paŭlo por Onesimo[redakti | redakti fonton]

Kiel fonon por lia specifa peto por Onesimo, Paŭlo klarigas siajn intencojn kaj cirkonstancojn. Kvankam li havas la kuraĝon, ke li ordonus Filemonon fari, kio estus ĝusta en la cirkonstancoj, sed li preferas bazi sian peton je sia sciado de la amo kaj donacemo de Filemono. Li ankaŭ priskribas la amecon, kiun li havas por Onesimo, kaj la metamorfozon, kiu okazis per la konvertiĝo de Onesimo al la kristana fido. Kie Onesimo estis “senutila”, nun li estas “utila” – vortlude, ĉar Onesimo signifas “utila”. Paŭlo indikas, ke li ĝojus teni Onesimon kun si, sed agnoskis tion, ke estis ĝuste, ke li resendis lin. La specifa peto de Paŭlo estas, ke Filemono bonvenigu Onesimon tiel, kiel li bonvenigus Paŭlon, nome kiel kristanan fraton. Li proponas pagon por ajna ŝuldo kreita per la foriro de Onesimo kaj esprimas sian deziron, ke Filemono eble refreŝigu sian koron en Kristo.[27]

Konkludo kaj salutojn[redakti | redakti fonton]

En la fina sekcio de la epistolo Paŭlo priskribas sian fidon ke Filemono faru eĉ pli ol si petas, eble indikanta sian deziron pri Onesimo, ke li revenu kaj laboru kun li. Li ankaŭ mencias siajn volojn viziti kaj demandas Filemono, ke preparu gastan ĉambron. Paŭlo sendas salutojn de kvin de siaj kunlaboristoj kaj konkludas la leteron per benaĵo. [28]

Temoj[redakti | redakti fonton]

Paŭlo uzas sklavecan kontraŭ liberecan lingvon ofte je siaj skribadoj kiel metaforo.[29] Dum tiutempo sklaveco estis kutima, kaj povas rigardi kiel temo en la libro de Filemono. Sklaveco estis plej ofte fondi en familioj. Ĉi tiu espistolo, ŝajne, provizias faciliĝon de la sufero de iom sklavaj per la fakto, ke Paŭlo metis pastoralan fokuson pri la temo. [30]

Kvankam tiu estas ĉefa temo, Paŭlo ne opinias pri sklaveco kiel io negativa aŭ pozitiva. Iuj erudiciuloj rigardas tion kiel neimagebla en tiu tempo eĉ kontesti finadon de sklaveco. Ĉar sklaveco estis plimulte kutima en socio, ke la “abolulo estiĝus samtempe ribelulo, kaj la politika efiko de tia movado estus neimagebla." [31] Paŭlo ne demandas ĉi tion en tiu letero. Paŭlo eble konsideris sklavecon kiel fiksita institucio. Li ne kontestis la “pravecon aŭ malpravecon” pri tio. Tamen Paŭlo eble rigardis sklavecon kiel homa institucio, kaj kredis, ke ĉiaj homaj institucioj estos forvelki. [32] Tiu estus, ĉar Paŭlo havis la perspektivon, kiu Jesuo redonus baldaŭ. Paŭlo rigardis lia aktualan mondon kiel io, kio rapide forpasis. [33] Tiu estas parto de la kristanismo kaj teologio de Paŭlo.

Laŭ la cirkonstanco de Onesimo kiel sklavo, Paŭlo opiniis, ke Onesimo devas reveni al Filemono, sed ne kiel sklavo, anstataŭe laŭ ligo de familia amo. Paŭlo ankaŭ ne sugestis, ke Onesimo estu punata, sed romia juro allasis al la proprietulo de forkurinta sklavo preskaŭ senlimajn privilegiojn puni, eĉ mortopunon. [34] Tiu estas graveco por Paŭlo kaj kaŭzo, ke li skribis al Filemono, demandanta, ke Filemono reakceptus Onesimon laŭ la ligo de amikeco, pardono, kaj repacigo. Paŭlo provas rompi preter la sociaj barieroj kiuj, ke dividus popolon. [35] Ni vidas tiu en multaj el la aliaj epistoloj de Paŭlo, enhavante sia epistolo al la Korintanoj, sendante la mesaĝo de unueco kun aliaj kaj unueco kun Kristo - ŝanĝo laŭ identeco. Kiel skribis de Foster, [36] la movo de sklava al liberulo devas esti movo en “pozicio sub la reĝado de Jesuo Kristo”. Resume, la honoro kaj obeemo de Onesimo estas ne pretendataj de Filemono, sed de Kristo.

Versoj 13–14 sugestas, ke Paŭlo volas Filemonon resendi Onesimon al Paŭlo (eble liberigi lin por la celo). Marshall, Travis kaj Paul skribis ke “Paŭlo esperis tion, ke povus esti eble por [Onesimo] pasigi iom da tempo kun li kiel misiisto kunulo … Se ĉi tio ne estas peto por Onesimo aliĝi al la cirklo de Paŭlo, mi ne scias, kio plia bezonus esti dirita”.[37]

Signifo[redakti | redakti fonton]

Marteno Lutero parolis pri la ĝentila epistolo de Paŭlo al Filemono kiel "sankta flatado". Li vidis paralelon inter Paŭlo kaj Kristo en ilia laboro de repacigo, kiu ankaŭ estas enhavata en la koncepto de kristana graco. Ankoraŭ, Lutero insistis, ke la letero apogis la tiaman socian staton: kvankam ne eksplicite, la teksto povis interprete indiki, ke Paŭlo ne faris nenion, kio ŝanĝis la juran pozicion de Onesimo kiel sklavo kaj ke Paŭlo observis la romian juron per la resendado de li al Filemono. Tamen, la teksto ankaŭ interpretiĝus kiel indiko, ke Paŭlo postulis la juran liberecon por Onesimo kaj, kiel ago de kaj fidi kaj repacigo, do Filemono respondigos je la pli alta juro de Dio, ke li atingus mem tiun ŝanĝon.

Sara Ruden, en sia Paul Among the People (2010) (esperante: Paŭlo inter la homoj), vortobatalis, ke en la letero al Filemono Paŭlo kreis la okcidentan komprenaĵon de la individua homo, “senkondiĉe valorega al Dio kaj do rajtigata al la konsidero de aliaj homoj.” Ruden plu vortobatalis, ke antaŭ Paŭlo sklavo estis konsiderita subhomo, kaj rajtigata al ne pli multa konsidero ol besto.[38]

Diarmaid MacCulloch (esperante: Djarmajd MakKulaĥ), en sia A History of Christianity (esperante: Historio de Kristaneco), priskribis la epistolon kiel “kristanan fondaĵan dokumenton pri la pravigo de sklaveco”.[39] Ĉar ambiguecas, la letero estis kaŭzo de debato dum la britaj kaj poste usonaj vortbataloj pri la abolo de sklaveco. Ambaŭ flankoj citis Filemonon kiel apogilo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Flm 1:1
  2. Constitutio Apostolica VII, 46
  3. Patzia, A. G. (1994). “Philemon, Letter To”. In Hawthorne, Gerald F. et. al. Dictionary of Paul and His Letters. InterVarsity Press. p. 703. ISBN 978-0851106519.
  4. Bruce, F. F. (1984). The Epistles to the Colossians, to Philemon, and to the Ephesians. New International Commentary on the New Testament. Eerdmans. ISBN 978-0-8028-2510-0. p. 191.
  5. O'Brien, Peter (1982). Colossians, Philemon. Word Biblical Commentary. Word Books. ISBN 0-8499-0243-6. p. 270.
  6. [7] Baur, Ferdinand Christian (1875). Paul: His Life and Works (PDF). Translated by Rev. A. Menzies (2nd ed.). Williams & Norgate. p. 81.
  7. Baur 1875, p. 84.
  8. O'Brien 1982, p. 267.
  9. O'Brien 1982, p. 267.
  10. O'Brien 1982, p. 268.
  11. Callahan, Allen Dwight (1993). “Paul’s Epistle to Philemon: Toward an Alternative Argumentum”. Harvard Theological Review 86:362.
  12. Callahan 1993, p. 366.
  13. Callahan 1993, p. 369ff.
  14. Witherington, Ben (2007). The Letters to Philemon, the Colossians, and the Ephesians: A Socio-Rhetorical Commentary on the Captivity Epistles. Eerdmans. ISBN 978-0-8028-2488-2. p. 62–63.
  15. Mitchell, M. M. (1995). “John Chrysostom on Philemon: A Second Look”. Harvard Theological Review 88:145–146.
  16. O'Brien 1982, p. 266.
  17. O'Brien 1982, p. 266-267.
  18. O'Brien 1982, p. 267.
  19. O'Brien 1982, p. 267.
  20. O'Brien 1982, p. 267.
  21. O'Brien 1982, p. 267.
  22. Bruce 1984, p. 404-405.
  23. O'Brien 1982, p. 268.
  24. Lightfoot, J. B. (1879). Saint Paul’s Epistles to the Colossians and to Philemon. Macmillan. p. 281.
  25. O'Brien 1982, p. 274.
  26. O'Brien 1982, p. 283.
  27. O'Brien 1982, p. 303.
  28. O'Brien 1982, p. 309.
  29. Foster, Paul. “Philippians And Philemon: Sacra Pagina Commentary.” p.174
  30. Foster, Paul. “Philippians And Philemon: Sacra Pagina Commentary.” p.176
  31. Gaventa, Beverly Roberts, and David L. Petersen. The New Interpreter’s Bible: One-Volume Commentary. Nashville: Abingdon, 2010. p.894
  32. Gaventa, Beverly Roberts, and David L. Petersen. 2010 p. 894
  33. Gaventa, Beverly Roberts, and David L. Petersen. 2010 p. 895
  34. Gaventa, Beverly Roberts, and David L. Petersen. 2010 p. 895
  35. Gaventa, Beverly Roberts, and David L. Petersen. 2010 p. 895
  36. Foster, Paul. "Philippians And Philemon: Sacra Pagina Commentary." p.174, 176.
  37. Marshall, I. Howard; Travis, Stephen; Paul, Ian (2011). Exploring the New Testament. Vol. 2: A Guide to the Letters and Revelation (2nd ed.). Downers Grove, Illinois: InterVarsity Press. p. 155. ISBN 9780830869404. Retrieved 25 May 2015.
  38. Sarah Ruden, Paul Among the People (2010), p. xix.
  39. Diarmaid MacCulloch, A History of Christianity, 2009 (Penguin 2010, p. 115), ISBN 978-0-14-102189-8

Teksto en Esperanto[redakti | redakti fonton]

La traduko de la brita komitato (John Cyprian Rust, B. John Beveridge kaj C. G. Wilkinson) estas trovebla

Nova traduko de Gerrit Berveling:

  • La leteroj de Paŭlo kaj lia skolo (el la helena trad. Gerrit Berveling) – Chapecó: Fonto, 2004

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

teksto en la angla, araba, bulgara, ĉeĥa, dana, franca, germana, hispana, hungara, itala, kroata, nederlanda, norvega, pola, portugala, rumana, rusa, slovaka, sveda kaj turka.