Saltu al enhavo

Ernest Duchesne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ernest Duchesne
Ernest Duchesne
Ernest Duchesne
Ernest Duchesne
Persona informo
NomoErnest Duchesne
Dato de naskiĝo30-a de majo 1874
NaskiĝlokoParizo
Dato de morto12-a de aprilo 1912
MortolokoAmélie-les-Bains-Palalda
Mortokialotuberkulozo [+]
Aĝo je morto37
Okupoj kaj profesioj
Okupojkuracisto kaj militisto
Geografio
ŜtatoFrancio
Lingvoj
Parolata lingvofranca lingvo [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Ernest Duchesne ([ernEST düŜEN] ; naskiĝis la 30-an de majo 1874 en Parizo, mortis la 12-an de aprilo 1912 en Amélie-les-Bains-Palalda) estis franca kuracisto kaj militisto La unua, li malkovris, ke iuj ŝimoj povas mortigi bakteriojn. Tiun malkovron, kiu restis neaplikata, li faris tridek-du jaroj antaŭ tiu de Alexander Fleming, kiu montris la antibiotikan econ de la penicilino, substanco eltirata de tiaj ŝimoj.

En 1894, Ernest studis en la Lernejo pri Saniga Servo de la Armeoj de Liono. Tie, li rimarkis, ke araba ĉevalflegisto stokis selojn en malseka loko: tradicie, la Araboj sciis ke la ŝimoj kiu malvolviĝis sur la seloj plirapidigis la resaniĝon de haŭtaj frot-vundojn [1] de la ĉevaloj.

Duchesne studis la agon de Penicillium glaucum sur Escherichia coli; li pruvis, ke la ŝimo tute eliminis la bakterion. Li ankaŭ pruvis ke bestoj, inokulitaj kun mortiga dozo de bacilo de tifoida febro, postvivis se ili estis antaŭe inokulitaj per Penicillium glaucum.

La disertaĵo "Contribution à l’étude de la concurrence vitale chez les micro-organismes : antagonisme entre les moisissures et les microbes" (kontribuo al studo pri porviva konkurenco ĉe la mikro-organismoj: konflikto inter ŝimoj kaj mikroboj) kiun li prezentis en 1897 estas la unua studo pri la antibiotika efiko de ŝimoj.

Sed la armeo, doninte al li doktorecon, faris nenian alian esplorojn pri tiu temo, kaj Duchesne neniam plu laboros en laboratorio.

Li servis kiel internulo en Val-de-Grâce dum unu jaro antaŭ iĝi helpanta majoro de 2-a klaso en la 2-a regimento de husaroj de Senlis en Oise.

Li edziĝis en 1901 kun Rosa Lassalas kiu mortis pro tuberkulozo en 1903. Li mem estis trafita de pulmomalsano en 1904. La armeo sendis lin en sanatorion de Amélie-les-Bains kie li mortis en 1912.

En 1949 la Nacia Akademio pri Medicino agnoskis lin kiel avangardulo en la kuracado per antibiotiko.

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. De miljaroj, la Beduenoj fabrikis kuracilojn el ŝimoj rikoltitaj sur la rimenaroj de azenoj (el "L'Albarelle")

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]