Ĝermolisto de aŭstraliaj esperantistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Fay F. Koppel)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Enhavo: A B C Ĉ D E F G Ĝ Ĥ H I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

B[redakti | redakti fonton]

Alan kaj Jennifer Bishop[redakti | redakti fonton]

Alan kaj Jennifer (Jenny) BISHOP estas esperantista geedza paro vivanta en Hawthorn, Viktorio. Jennifer Bishop estas Esperanto-instruistino aktiva en ILEI, membro de la Internacia Rajtigita Ekzamenantaro, kontribuis al la libro La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin kaj en 1998-2001 reprezentis Aŭstralian Esperanto-Asocion en la komitato de UEA. Plurajn jarojn ŝi estis vicprezidanto kaj estrarano pri eksteraj rilatoj de Aŭstralia Esperanto-Asocio. Alan Bishop, esperantistiĝinta en 1993, estas (nun emerita) profesoro pri Edukado de Monash-Universitato, Melburno, kie multajn jarojn laboris ankaŭ la edzino, kaj interalie gvidis la artan programon de la UK 1997 en Adelajdo. Ambaŭ ekde la 1990-aj jaroj prizorgas la somerferian Aŭstralian Esperanto-Somerkursaron (AESK), kiu debutis en 1984, kaj kune en la 2000-aj jaroj ankaŭ plurajn jarojn flegis projekton "EKPAROLI", Esperanto Kiel Propedeŭtiko Al la Rapidigo de Orientlingvo-Lernado kaj Instruado, en unuagradaj lernejoj de Viktorio. Ekde 2006 ambaŭ aktive engaĝiĝas en Muzika Esperanto-Ligo, Adam Bishop en la pozicio de prezidanto, Jennifer en pozicio de kasisto kaj vicprezidanto. Krome ambaŭ ankaŭ aktivas en la Asocio de Verduloj Esperantistaj, kaj interalie kun Sándor Horváth kaj Brian Currie reprezentis ĝin en la unua tutmonda kongreso de la Verdaj Partioj en aprilo 2001 en Kanbero.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

E[redakti | redakti fonton]

Nicole Else[redakti | redakti fonton]

Nicole ELSE naskiĝis kaj edukiĝis en Francio. Je la aĝo de 6 jaroj ŝi eklernis Esperanton, ĉar la gepatroj, onklinoj kaj geavoj jam estis esperantistoj. Post la fino de studado ŝi edziniĝis al brita esperantisto kaj tiam parolis Esperanton ĉiun tagon hejme. Unue la paro loĝis en Parizo, poste en Britio dum jaro kaj poste ekde la komenco de la 1990-aj jaroj en Aŭstralio. Laŭ la stato de 2013 ŝi estas vicprezidanto de la Esperanto-Federacio de Novsudkimrio, kies sidejo estas la Esperanto-domo de Sidnejo.

Ekzempla publikaĵo:

G[redakti | redakti fonton]

Winsome Greenhalgh[redakti | redakti fonton]

Winsome GREENHALGH (mortis la 20-an de oktobro 1993 en St. Lucia, Aŭstralio) estis tradukinto de poemoj por Aŭstralia antologio (1988).

H[redakti | redakti fonton]

James L. Harwood[redakti | redakti fonton]

James L. HARWOOD (1918-2003) estis prezidanto kaj kasisto de la Nov-Sud-Kimria Federacio, mortis en Sidnejo (Aŭstralio).

K[redakti | redakti fonton]

Fay F. Koppel[redakti | redakti fonton]

Fay F. KOPPEL (1912-2003) estis dumviva membro, mortis la 10-an de junio en Clifton Hill (Aŭstralio). Kune kun la edzo ŝi multe laboris por Esperanto en Melburno kaj verkis ekz. De Z al A (1978) pri la Esperantoliteraturo. La Aŭstralia EsperantoAsocio honorigis ŝin per titolo Fratulo.

M[redakti | redakti fonton]

Ruth McGrath[redakti | redakti fonton]

Ruth MCGRATH (naskiĝis en 1923, mortis la 20-an de septembro 1997) estis dumviva membro de UEA, UEA-delegito en Perto (Aŭstralio) dum kvardeko da jaroj, poste ankaŭ fakdelegito pri turismo. En 1995 ŝi tradukis la romanon Sep junaj aŭstralianoj.

Teresa Metherall[redakti | redakti fonton]

Teresa METHERALL (1923-2004) estis dumviva membro en Melburno, mortis la 18-an de majo post apopleksio.

S[redakti | redakti fonton]

Les Scott[redakti | redakti fonton]

Les SCOTT (naskiĝis en 1912, mortis la 9-an de majo 1997 en Manly (Aŭstralio) estis unu el la plej fervoraj e-istoj en la regiono de Sidnejo. Li estis dumviva membro de UEA, komitatano de 1989 ĝis 1992, UEA-delegito pri rotario kaj vicdelegito en Manly.

Ottilie Strempel[redakti | redakti fonton]

Ottilie STREMPEL (mortis la 15-an de junio 1988) estis germandevena aŭstralia esperantistino kaj bahaanino vivinta en Perth. En 1948-1949 ŝi estis sekretariino de Aŭstralia Esperanto-Asocio kaj en 1954 sukcese plenumis la rolon de prezidanto dum la 9-a Aŭstralia Kongreso de Esperanto. Dum la Australia Kongreso de 1986 en Perto ŝi sukcese aranĝis specialan kunvenon por la kongresanoj kun la bahaanoj kaj laŭ The Australian Esperantist faris memorindan paroladon. Ŝi aranĝis kaj gvidis sennombrajn Esperantokursojn kaj per sia personeco varbis por la Esperanto-movado aro da havindaj personoj.

T[redakti | redakti fonton]

L. E. Thomson[redakti | redakti fonton]

L. E. THOMSON estis aŭstraliano kaj esperantisto ekde 1911. Sian pioniran agadon li mem priskribis en la artikolo "Aŭstralio" por la Enciklopedio de Esperanto de 1934, kies kunlaboranto li estis. Li kontribuis al la starigo de la Esperanto-grupo de Melburno, sed poste vivis en la urbeto Pymble tuj norde de Sidnejo, kaj sekve pli partoprenis en la sidneja Esperanto-movado.


Franciska Toubale[redakti | redakti fonton]

Franciska TOUBALE estas francdevena esperantistino vivanta en Aŭstralio (Melburno). Aktiva membrino de Sennacieca Asocio Tutmonda, ŝi aparte engaĝite subtenas la Esperanto-movadon en Vjetnamio kaj tiucele jam multajn fotojn vizitis la landon. Internacie ŝi konatiĝis inter alie kiel tradukintino de la libro Ĉu ili diras al ni la veron? pri perfortoj de la homaj rajtoj en Norda Koreio, en 2007 tradukita el la angla al Esperanto. Flanke menciindas ke ŝi estas inter la kontribuintoj al la libro Rusoj loĝas en Rusujo de 2007. Ŝi teatre ludis ofte en SAT-kongresoj, ekzemple en la 90-a SAT-Kongreso 2017 kun Saša Pilipović por "Malfermilo" de Victor Lanoux.

Eksteraj ligiloj:

Gerald Tumman[redakti | redakti fonton]

Gerald TUMMAN (mortis antaŭ 2002 en Melburno) estis aŭstralia esperantisto de angla deveno, kiu post la Dua Mondmilito vivis en Melburno. Li estis fondinto de Esperantoklubo en triagrada edukejo en Melburno, kaj estis iniciatinto kaj kunorganizanto de la Kongreso de Aŭstralia Esperanto-Asocio en 1990.

Ruth Tumman[redakti | redakti fonton]

Ruth TUMMAN (naskiĝis en 1919, mortis en 2002 en Melburno) estis aŭstralia esperantistino, multjara sekretariino de nacia kontraŭkancera konsilio kaj edzino de la forpasinta Gerald Tumman. Samkiel la edzo, ŝi aktivis en la loka Esperanto-movado, post kiam la paro en dujara vojaĝo al suda Eŭropo aŭdis pri la internacia lingvo kaj post reveno al Aŭstralio lernis ĝin. Ambaŭ organizis ekspozicion pri Esperanto por loka publika biblioteko, kiu montriĝis tiom sukcesa, ke ĝi fariĝis daŭra ekspozicio vojaĝanta tra publikaj ejoj de la tuta lando. Multajn jarojn Ruth gvidis Esperanto-kursojn en Melburno.