Finsteraar-Glaĉero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Finsterar-Glaĉero)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Finsteraar-Glaĉero
Lauteraarhorn, maldekstre en la bildo Hienderstock
kun firnkampoj, kiuj nutras Finsteraar-Glaĉeron
glaĉero
Geografia situo CH1903: 653780 / 156764 (mapo)46.568.14Koordinatoj: 46° 34′ N, 8° 8′ O; CH1903: 653780 / 156764 (mapo)
Finsteraar-Glaĉero (Svislando)
Finsteraar-Glaĉero (Svislando)
DEC
Finsteraar-Glaĉero
Finsteraar-Glaĉero
Map
Finsteraar-Glaĉero
Estiĝloko Finsteraarhorn kaj Hienderstock
Longeco 8 km
Larĝeco 1 km
Areo 12 km²
Glacikvanto 2 km³
Elfluanto(j) Unteraar-GlaĉeroAro
Jara retiriĝo/kresko 20 m retiriĝo en 2006
Glaĉeroj de Svislando
vdr

Finsteraar-Glaĉero (germana lingvo: Finsteraargletscher; en Esperanto ankaŭ: Finsteraar-Glaĉero) estas tributglaĉero de la Unteraar-Glaĉero en Berna Oberlando, Kantono Berno, Svislando. La glaĉero havas longecon de proskimume 8 km, averaĝan larĝecon de 1 km kaj surfacon de proksimume 12 km².

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La glaĉero estiĝas en tri brakoj. La norda brako, kiu estas la ĉefbrako, naskiĝas sude de Lauteraarhorn kaj Hienderstock je alteco de proksimume 3400 m s.m. kaj fluas 4 km suden kie ĝi renkontiĝas kun la aliaj du brakoj. Okcidenta brako estiĝas en firnkampoj je la orienta flanko de Finsteraarhorn. Ĝi havas formon de kurbita botelo kun longeco de proksimume 2,5 km kaj larĝeco de inter 1,5 kaj 2 km. Je ĝia norda flanko ĝi tra la firnaj kampoj de la glaĉerpasejo Lautersattel estas ligita kun Supra Grindelwald-Glaĉero. La suda brako estas la plej malgranda el la tri brakoj. Ĝi estiĝas je la suda flanko de Oberaarhorn (3477 m. s.m.) je alteco de 3400 m kaj havas ĝis la kunfluo longecon de proksimume 2 km kaj larĝecon de 1 km. La kunigitaj glaĉeroj nun fluas dum 4 km nordorienten kun larĝeco de 1,5 km. Je la rekontiĝo kun Lauteraar-Glaĉero ĝi kurbiĝas orienten kaj transiras al la Unteraar-Glaĉero.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]