Damma-Glaĉero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Damma-Glaĉero
Damma-Glaĉero
glaĉero
Geografia situo CH1903: 676168 / 165159 (mapo)46.6333333333338.4333333333333Koordinatoj: 46° 38′ N, 8° 26′ O; CH1903: 676168 / 165159 (mapo)
Damma-Glaĉero (Svislando)
Damma-Glaĉero (Svislando)
DEC
Damma-Glaĉero
Damma-Glaĉero
Map
Damma-Glaĉero
Estiĝloko Dammastock
Longeco 2,5 km
Larĝeco 2 km
Areo 5 km²
Glacikvanto 0,1 km³
Elfluanto(j) Dammareuss
Lago de GöschenenalpReuss
Jara retiriĝo/kresko 10,7 m retiriĝo en 2003
Glaĉeroj de Svislando
vdr

Damma-Glaĉero (germane Dammagletscher) estas deklivglaĉero en la Uriaj Alpoj en Svislando. La glaĉero havas longecon de ĝis 2,25 km, larĝecon de ĝis 4 km kaj kovras areon de proksimume 5,03 km².

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝian originon Damma-Glaĉero havas sur alteco de proksimume 3300 m s.m. sub la kruta rokvando de la orienta flanko de Dammastock. La glaĉero etendiĝas kiel larĝa firnkampo orienten kaj havas deklivecon de ĝis pli ol 40 %. Sude ĝin limigas Gletschhorn, kiu havas altecon de 3'305 m s.m., kaj Winterstock, kies alteco estas 3203 m s.m.. Mallarĝa lango fluas pli profunden al la valo kaj finiĝas je alreco de 2060 m. Tie elfluas la rivero Dammareuss. Ĝi alfluas la Lagon de Göschenenalp, kies elfluanto Göschener Reuss alfluas apud Göschenen la riveron Reuss.

Ligo kun Rotfirn[redakti | redakti fonton]

En nordo Damma-Glaĉero estas ligita kun Rotfirn, alia malgranda glaĉero je la orienta deklivo de Winterberg, kiu kovras areon de proksimume 1 km².

Altmontara Turismo[redakti | redakti fonton]

Ĉe Moosstock sube de Damma-Glaĉero situas sur alteco de 2439 m s.m. la Damma-Kabano de la Svisa Alpismo-Klubo (SAC). La kabano estas elirejo por montgrimpadoj kaj grimpturoj sur la Winterberg-Masivo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]