Adler-Glaĉero
| Adler-Glaĉero | ||
|---|---|---|
| glaĉero | ||
| Geografia situo | CH1903: 633691 / 95600 (mapo)46.0111111111117.8736111111111Koordinatoj: 46° 1′ N, 7° 52′ O; CH1903: 633691 / 95600 (mapo) | |
|
| ||
| Estiĝloko | Alderpasejo | |
| Longeco | 3 km | |
| Larĝeco | 1 km | |
| Areo | 2,5 km² | |
| Glacikvanto | 0,3 km³ | |
| Elfluanto(j) | XXX → Rodano | |
| Jara retiriĝo/kresko | XXX | |
| Glaĉeroj de Svislando | ||
Adler-Glaĉero (germane: Adlergletscher) estas relative malgranda glaĉero en la Valezaj Alpoj en Svislando. La longeco de la glaĉero estas proksimume 3 km, ĝia averaĝa larĝeco 1 km. Ĝi havas surfacon de proksimume 2,5 km² kaj volumenon de proksimume 0,3 km³.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La estiĝloko de Adler-Glaĉero troviĝas ĉe la Adlerpasejo sur la Jugo inter Rimpfischhorn kaj Strahlhorn je proksimume 3800 m super la marnivelo, kie ankaŭ ekzistas konekto kun la Allalin-Glaĉero. Ankoraŭ antaŭ malmultaj jaroj la glacilango estis ligita kun la granda Findel-Glaĉero, sed pro la glaĉerretiriĝo kaŭzita de la tutmonda varmiĝo nun (en la jaro 2007) la lango de la Adler-Glaĉero finiĝas je alteco de proksimume 2950 super la marnivelo. La degelakco de Adler-Glaĉero fluas en mallonga rivero al Findel-Glaĉero kaj malaperas sub ĝi nutrante kune kun la degelakvo de Findel-Glaĉero la rivereton Findelbach.



