Pizol-Glaĉero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Pizol-Glaĉero
Pizol von der Scharte 080222.jpg
Pizol-Glaĉero
Geografia situo CH1903: 748510 / 20283846.969.39Koordinatoj: 46° 58′ N, 9° 23′ O; CH1903: 748510 / 202838
Pizol-Glaĉero (Svislando)
DEC
Pizol-Glaĉero
Estiĝloko Pizol-Masivo
Longeco 0,60 km
Larĝeco 0,36 km
Areo 0,21 km²
Glacikvanto 0,05 km³
Elfluanto(j) SeezValen-Lago
Linth
Jara retiriĝo/kresko 6,5 m retiriĝo en 2007
Glaĉeroj de Svislando
v  d  r
Information icon.svg

Pizol-Glaĉero (germane Pizolgletscher) estas deklivglaĉero en Kantono Sankt-Galo, Svislando. La glaĉero havas longecon de 0,6, kaj larĝecon de 36 km kaj kovras areon de 0,21 km².

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Pizol-Glaĉero estas la eta restaĵo de iam granda trogglaĉero je la nordorienta deklivo de la monto Pizol. La glaĉero situas sur la teritorio de la komunumo Mels kaj ĝi estas krom Sardona-Glaĉero en Pfäfers la sola glaĉero en Kantono Sankt-Galo. La glaĉero kovras kvazaŭ du trogŝtupojn sub la pinto de Pizol, la supra je alteco de 2700 m, de kie la glaĉero fluas tra kruta deklivo al la malplikruta suba ŝtupo kaj finiĝas en relative larĝa frunto je alteco de proksimume 2600 m. La degelakvo de la glaĉero nutras du lagetojn en la retiriĝareo kaj poste fluas al la rivero Seez, alfluanto de Valenlago.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la kulmino de la Eta Glaciepoko la Pizol-Glaĉero estis almenaŭ 5-oble pli granda ol hodiaŭ. Dum ĝia retiriĝo ĝi postlasis trogojn, el kiuj du pleniĝis kun akvo kaj fariĝis beletaj glaĉerlagetoj. Dum la lasta glaciepoka malvarmperiodo antaŭ 11000 gix 13000 jaroj la glaĉero nutris brakon de la Rejn-Glaĉero, kiu estis ligtia tra la valo de Valen-Lago kun Linth-Glaĉero. Dum ĝia retiriĝo tiam ĝi postlasis la 5 famajn Pizol-Lagojn, nome Baschalvasee (je 2174 m s.m.), Wangersee (2227 m s.m.), Schwarzsee (2368 m s.m.), Schottensee (2335 m s.m.) kaj Wildsee (2493 m s.m.). La moreno rekte malantaŭ Wildsee datiĝas de la fino de la lasta malvarmepoko je antaŭ proksimume 11000 jaroj. En la mezepoka varmepoko la glaĉero praktike komplete malaperis dum tiam dum la Eta Glaciepoko alproksimiĝi ankoraŭfoje al Wildsee. Nuntempe la glaĉero estas mortanta. Ĉar somere ĝi ofte eĉ ne plu restas firnkovrita la glaĉero dum varmaj jaroj apenaŭ plu ricevas glacinutraĵon, kaj tal estas nur demando de 10 ĝis 20 jaroj, ĝis kiam la glaĉero komplete fordegelis.

Turismo[redakti | redakti fonton]

La regiono estas facile atingebla per du seĝtelferoj al lokoj kelkcentmetrojn sub la pinto de la monto Pizol, unu ek de Wangs kaj la alia ek de Bad Ragaz. En vintro la regiono estas bela por skiado kaj neĝtabulado dum la kvin lagoj en somero invitas al bela migrado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]