Lang-Glaĉero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lang-Glaĉero
Lang-Glaĉero
glaĉero
Geografia situo CH1903: 637323 / 145029 (mapo)46.4555555555567.9244444444444Koordinatoj: 46° 27′ N, 7° 55′ O; CH1903: 637323 / 145029 (mapo)
Lang-Glaĉero (Svislando)
Lang-Glaĉero (Svislando)
DEC
Lang-Glaĉero
Lang-Glaĉero
Map
Lang-Glaĉero
Estiĝloko Mittaghorn kaj
Lötschenlücke
Longeco 6 km
Larĝeco 1,5 km
Areo 9 km²
Glacikvanto 1,2 km³
Elfluanto(j) LonzaRodano
Glaĉeroj de Svislando
vdr

Lang-Glaĉero (germane: Langgletscher) estas glaĉero en la Bernaj kaj Valezaj Alpoj. Ĝi havas longecon de 6 km, averaĝan larĝecon de 1,5 km kaj surfacon de proksimume 9 km².

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Lang-Glaĉero konsistas el du tributglaĉeroj. La pli granda el ili nomiĝas Anengletscher kaj originas je la sudflanko de la glaĉerigita Mittaghorn je alteco de 3890 m s. m. Fluas kiel glaĉerrivero de larĝeco de 1 km kun forta deklivo suden. La dua brako komenciĝas ĉe la glaĉerpasejo Lötschenlücke en alteco de 3173 m, kie ĝi estas ligita kun la Granda Aleĉ-Glaĉero, kaj fluas sudokcidenten laŭlonge de la norda flanko de Schinhorn. En sia plej malsupra parto Lang-Glaĉero havas larĝecon de nur proksimume 500 m. La frunto de la glaĉerlango situas je 2050 m s. m. El ĝi elfluas la rivero Lonza, kiu fluas tra la Lötsch-Valo al Rodano.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ek de la kulmino de la Eta Glaciepoko meze de la 19-a jarcento Lang-Glaĉero retiriĝis je proksimume 1 km.

Altmontarturismo[redakti | redakti fonton]

Sur rokelstaraĵo de Anen-Kresto, kiu disigas Lang-Glaĉeron de la sistemo de Aleĉ-Glaĉero en oriento ĉe la Lötschenlücke la Hollandia-Kabano de la Svisa Alpismo-Klubo (SAC) je alteco de 3240 m s. m. La kabano estas grava ripozejo por larĝaj glaĉerturoj je la vojo de Lötsch-Valo al Jungfraŭjoch aŭ pli orienten al la montpasejo de Grimsel.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]