Moming-Glaĉero
| Moming-Glaĉero | ||
|---|---|---|
| glaĉero | ||
| Geografia situo | CH1903: 618564 / 102946 (mapo)46.0777777777787.6786111111111Koordinatoj: 46° 5′ N, 7° 41′ O; CH1903: 618564 / 102946 (mapo) | |
|
| ||
![]() | ||
| Estiĝloko | Zinalrothorn | |
| Longeco | 3,6 km | |
| Larĝeco | 1 km | |
| Areo | 6,39 km² | |
| Glacikvanto | 0,3 km³ | |
| Elfluanto(j) | Navisence→Rodano | |
| Jara retiriĝo/kresko | 90 m retiriĝo en 2001 | |
| Glaĉeroj de Svislando | ||
Moming-Glaĉero (france Glacier de Moming, germane Mominggletscher) estas deklivglaĉero en la Valezaj Alpoj en Svislando. Ĝi havas longecon de 3,6 km, averaĝan larĝecon de 1 km kaj kovras areon de 6,39 km².
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Moming-Glaĉero havas sian originon je la norda flanko de Zinalrothorn je alteco de pli ol 4000 m s.m. Ĝi fluas malsupren tre krutan deklivon kaj poste dividiĝis en du langojn, kiuj estas disigitaj unu de la alia per rokkresto. Ambaŭ glaĉerlangoj havas longecon de proksimume 1 km kaj fluas paralele nordokcidenten al direkto de la Valo Zinal kaj havas parte multajn fendojn. Je la suda flanko Moming-Glaĉero per rokkresto estas disigita de Mountet-Glaĉero, tributglaĉero de Zinal-Glaĉero. Ĝian sudokcidentan limon formas la piramido de Besso (3'668 m s.m.) kaj de Blanc de Moming. Ambaŭ glaĉerlangoj havas sian frunton je alteco de proksimume 2500 m s.m. Ilin senakvigas la rivero Navisence, kiu fluas tra la Valo de Anniviers al Rodano.




