Wildstrubel-Glaĉero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wildstrubel-Glaĉero
Wildstrubelmasivo kun Wildstrubel-Glaĉero
glaĉero
Geografia situo CH1903: 608479 / 138713 (mapo)46.3997222222227.5488888888889Koordinatoj: 46° 24′ N, 7° 33′ O; CH1903: 608479 / 138713 (mapo)
Wildstrubel-Glaĉero (Svislando)
Wildstrubel-Glaĉero (Svislando)
DEC
Wildstrubel-Glaĉero
Wildstrubel-Glaĉero
Map
Wildstrubel-Glaĉero
Estiĝloko Wildstrubel-Massiv
Longeco 2,5 km
Larĝeco 1 km
Areo 3 km²
Glacikvanto 0,1 km³
Elfluanto(j) LämmerenbachDaubensee
Jara retiriĝo/kresko 41,9 m retiriĝo en 2007
Glaĉeroj de Svislando
vdr

Wildstrubel-Glaĉero (germane Wildstrubelgletscher) estas valglaĉero en la Valezaj Alpoj. La glaĉero havas longecon de 2,5 km, larĝecon de 1 km kaj kovras areon de 3 km². Ĝi situas sur la teritorio de la komunumoj Lenk en Simme-Valo kaj Leukerbad.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Sian originon Wildstrubel-Glaĉero havas sur la sudorienta flanko de Wildstrubel-Masivo inter la pinto Wildstrubel kaj la meza pinto je alteco de 3200 m s.m.. La glaĉero fluas kiel larĝa glaĉero orienten flankigita de Schneehorn (3178 m s.m.) en sudo kaj Grossstrubel (3243 m s.m.) en nordo. La glaĉerlango nuntempe finiĝas je alteco de proksimume 2550 m s.m.. Ĉi tie fontas la rivero Lämmerenbach, kiu senakvigas la valon al la Dauben-Lago. Dauben-Lago ne posedas surteran elfluanton, ĝia akvo subtere fluas al Rodano.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la kulmino de la Eta Glaciepoko en la mezo de la 19-a jarcento Wildstrubel-Glaĉero fluis ankoraŭ pli profunden al la valo kaj estis ligita kun Lämmeren-Glaĉero (germane Lämmerengletscher) kiu malsuprenfluis de Schwarzhorn. Ankaŭ Steghorn-Glaĉero (germane Steghorngletscher) en tiu epoko atingis Wildstrubel-Glaĉeron.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]