Ferpècle-Glaĉero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferpècle-Glaĉero
Dent Blanche kun la firnkampoj de Ferpècle-Glaĉero
glaĉero
Geografia situo CH1903: 610213 / 97831 (mapo)46.0319444444447.5705555555556Koordinatoj: 46° 2′ N, 7° 34′ O; CH1903: 610213 / 97831 (mapo)
Ferpècle-Glaĉero (Svislando)
Ferpècle-Glaĉero (Svislando)
DEC
Ferpècle-Glaĉero
Ferpècle-Glaĉero
Map
Ferpècle-Glaĉero
Estiĝloko Dent Blanche
Longeco 6 km
Larĝeco 1 km
Areo 9,5 km²
Glacikvanto 1 km³
Elfluanto(j) BorgneRodano
Jara retiriĝo/kresko 16,0 m retiriĝo en 2007
Glaĉeroj de Svislando
vdr

Ferpècle-Glaĉero (france Glacier de Ferpècle, germane Ferpèclegletscher) estas unu el la glaĉeroj en la suda valfino de Val d'Hérens sudoriente de Evolène en la Valezaj Alpoj. La glaĉero havas longecon de 6 km, averaĝan larĝecon de 1 km kaj kovras areon de proksimume 9,5 km².

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝian originon Ferpècle-Glaĉero havas ĉe la kresto de Tête Blanche (3710 m s. m.), kiu formas la landlimon inter Svislando kaj Italio, kaj sur Dent Blanche en alteco de proksimume 3600 m s.m. la relative plata glaĉerglacikampo en la supra parto nomiĝas ankaŭ Platela glaĉerpasejo Col d'Hérens (3459 m s.m.) Ferpècle-Glaĉero estas ligita kun la sistemo de Zmutt-Glaĉero. Okcidente ĝi tra la firnkovrita kresto norde de Tête Blanche estas konektita kun la paralele fluanto Mont-Miné-Glaĉero. La glaĉero fluas norden kaj estas flankigita de la majesta pli ol 4000 m monto Dent Blanche en oriento kaj de Mont Miné (3029 m s.m.) en okcidento. La glaĉerlango finiĝas nuntempe je alteco de proksimume 2100 m s.m. Ĉi-tie troviĝas la fonto de la rivero Borgne de Ferpècle, kiu alportas la degelakvon tra Val d'Hérens al Rodano.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la kulmino de la Eta Glaciepoko en la 19-a jarcento unuiĝis la langoj de Ferpècle-Glaĉero kaj Mont-Miné-Glaĉero sude de Mont Miné kaj fluis ankoraŭ 1 km pli profunden al la valo. En la ligregiono formiĝis dumtempe natura baraĵo malantaŭ kiu estiĝis lago, kiu en somero 1952 rompiĝis kaj kaŭzis inundon de Val d'Hérens kun granda damaĝo.

Historia piedpado[redakti | redakti fonton]

Supre de Ferpècle-Glaĉero je la deklivo de Dent Blanche en romia epoko kondukis ofte uzata montarpado al la itala Valpelline. Restaĵoj de tiu altmontara vojo sur la firnkovrita Col de Valpelline, sur kiu la romianoj konstruis armestraton, diversloke ankoraŭ estas konservitaj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]