Silvretta-Glaĉero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Silvretta-Glaĉero
Silvretta-Glaĉero
glaĉero
Geografia situo CH1903: 801036 / 192140 (mapo)46.8510.075Koordinatoj: 46° 51′ N, 10° 5′ O; CH1903: 801036 / 192140 (mapo)
Silvretta-Glaĉero (Svislando)
Silvretta-Glaĉero (Svislando)
DEC
Silvretta-Glaĉero
Silvretta-Glaĉero
Map
Silvretta-Glaĉero
Estiĝloko Silvrettahorn
Longeco 3,3 km
Larĝeco 1 km
Areo 3,35 km²
Glacikvanto 0,15 km³
Elfluanto(j) VerstanclabachLandquart
Rejno
Jara retiriĝo/kresko 10,4 m retiriĝo en 2007
Glaĉeroj de Svislando
vdr

Silvretta-Glaĉero estas ebenaĵglaĉero en la Grizonaj Alpoj en Svislando. La glaĉero havas longecon de 3,3, larĝecon de 1 km kaj kovras areon de 3,35 km².

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Silvreta-Glaĉero havas sian originon je la okcidenta flanko de Silvrettahorn kaj etendiĝas okcidenten. Je ĝia norda flanko situas la rokkresto Gletscherrücken, kiu formas la landlimon inter Svislando kaj Aŭstrio, sude ĝi estas limigita de la kresto de la Chremerchöpfe. En sudoriento Silvretta-Glaĉero tra la glacikovrita altmontarpasejo estas ligita kun Tiatscha-Glaĉero (romanĉe Vadret da Tiatscha, germane Tiatschagletscher). Tiu pasejo ankaŭ estas la akvodislimo inter Rejno kaj Danubo. Elfluanto de Silvretta-Glaĉero estas Verstanclabach, fontrivero de la rivero Landquart, kiu apud Landquart alfluas al Rejno.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la kulmino de la Eta Glaciepoko en la jaro 1860 la glaĉero retiriĝis je pli ol 1 km. En la morenpejsaĝo, kiun la glaĉero postlasis estiĝis pluraj etaj glaĉerlagoj.

Altmontara turismo[redakti | redakti fonton]

Sub la glaĉerfrunto situas je alteco de 2341 m s.m. la Silvretta-Kabano de Svisa Alpismo-Klubo (SAC). La kabano estas elirpunkto por vastaj montar- kaj glaĉerekskursoj

Regiono de Nacia Signifo[redakti | redakti fonton]

La regiono de Silvretta apartenas al la Svisa Federacia Inventaro de Pejzaĝoj kaj Naturmemoraĵoj kun Nacia Signifo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]