Trift-Glaĉero (Zermatt)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Triftgletscher
Zinalrothorn kun Trift-Glaĉero (bildmezo)
glaĉero
Geografia situo CH1903: 619389 / 100509 (mapo)46.0558333333337.6891666666667Koordinatoj: 46° 3′ N, 7° 41′ O; CH1903: 619389 / 100509 (mapo)
Triftgletscher (Svislando)
Triftgletscher (Svislando)
DEC
Triftgletscher
Triftgletscher
Map
Triftgletscher
Estiĝloko Zinalrothhorn
Longeco 3 km
Larĝeco 0,8 km
Areo 2,5 km²
Glacikvanto 0,2 km³
Elfluanto(j) TriftbachMatervispa
VispaRodano
Glaĉeroj de Svislando
vdr

Trift-Glaĉero (Zermatt) (germane Triftgletscher) estas valglaĉero okcidente de Zermatt en la Valezaj Alpoj. La glaĉero havas longecon de 3 km, averaĝan larĝecon de 0,8 km kaj surfacon de proksimume 2,5 km².

Atentu, ne miksu la Trift-Glaĉeron apud Zermatt kun la Trift-Glaĉero apud Gadmen en Kantono Berno kaj kun la Trift-Glaĉero apud Saas Grund en la najbara Saas-Valo aŭ kun la Triftji-Glaĉero, kiu estas tributglaĉero de Gorner-Glaĉero.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Sian originon Trift-Glaĉero havas je la suda flanko de Zinalrothorn je alteco de proksimume 3800 m s.m. Unue ĝi kun deklivo de ĝis 60 % fluas malsupren suden. Je alteco de proksimume 3200 m s.m. la glaĉero trafluas glaĉerkaldronon kaj havas je longeco de proksimume 1 km deklivon nur minimuman. Ĉirkaŭ la kaldrono okcidente situas Trifthorn (3728 m s.m.) kaj Wellenkuppe (3903 m s.m.). La glaĉerlango nuntempe finiĝas je proksimume 2900 m. Ĉi-tie fontas Triftbach, kiu apud Zermatt alfluas al Mater-Vispa, brako de Visap, kiu en Visp alfluas al Rodano.

Historio[redakti | redakti fonton]

En sia kulmina erao dum la Eta Glaciepoko Trift-Glaĉero tra la kruta deklivo fluis ankoraŭ 1 km pli malsupren en la valon. Ĝia lango kunfluis kun la lango de la sude situanta Gabelhorn-Glaĉero, kiu havas longecon de 2 km kaj kovras areon de proksimume 1,8 km² kaj originas je la orientflanko de Gabelhorns je alteco de proksimume 2550 m s.m. supre de Triftalp. Post la retiriĝo de la glaĉeroj en la aredo de la iamaj bazmorenoj formiĝis du malgrandaj lagoj.

Altmontara turismo[redakti | redakti fonton]

Oriente de Trift-Glaĉero situas je alteco de 3196 m s.m. la Rothorn-Kabano de la Svisa Alpismo-Klubo (SAC). La kabano servas kiel elirejo por la grimpado de Zinalrothorn.