Kander-Glaĉero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kanderglaĉero
Kanderfirn vidita de Hockenhorngrat
glaĉero
Geografia situo CH1903: 627514 / 147910 (mapo)46.4819444444447.7969444444444Koordinatoj: 46° 29′ N, 7° 48′ O; CH1903: 627514 / 147910 (mapo)
Kanderglaĉero (Svislando)
Kanderglaĉero (Svislando)
DEC
Kanderglaĉero
Kanderglaĉero
Map
Kanderglaĉero
Estiĝloko Tschingelhorn
Longeco 6,75 km
Larĝeco 1,5 km
Areo 13,92 km²
Glacikvanto 2 km³
Elfluanto(j) KanderLago de ThunAro
Jara retiriĝo/kresko 25 m retiriĝo en 2007
Glaĉeroj de Svislando
vdr

Kander-Glaĉero (germane Kandergletscher en kelkaj mapoj ankaŭ Kanderfirn) estas valglaĉero sur la teritorio de la komunumo Kandersteg en la Bernaj Alpoj en Svislando. Ĝi havas longecon de 6,75 km, en la valo averaĝan larĝecon de 1,5 km kaj kovras areon de 13,92 km².

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La glaĉero havas sian originon ĉe la okcidenta flanko de Tschingelhorn kaj sur la preskaŭ komplete per glacia kovrita Petersgrat, kiu havas altecon de ĝis 3203 m s.m. kaj laŭ kiu kondukas la limo inter Kantono Berno kaj Kantono Valezo. Petersgrat estas grava glacialportareo por Kander-Glaĉero. La glaĉero fluas kun regula deklivo de proksimume 10 % sudokcidenten, en nordo ĝin flankigas la krutaj rokvandoj de Blüemlisalp. En sia suba parto oni nomas la glaĉeron ankaŭ Alpetli-Glaĉero (germane Alpetligletscher). La frunto de la glaĉerlango situas nuntempe (2007) je alteco de 2300 m s.m. supre de la kruta rokvando al la Gastern-Valo kiel nomiĝas la plej supra parto de Kander-Valo. La elfluanto de Kander-Glaĉero, respektive Alpetli-Glaĉero estas la rivero Kander, kiu alfluas la Lagon de Thun. En nordoriento Kander-Glaĉero estas ligita tra la firnkovrita Tschingelpass (2787 m s.m.) kun Tschingel-Glaĉero.

Altmontara turismo[redakti | redakti fonton]

Ĉe la rokdeklivo de Mutthorn sude de la pasejo al Tschingelfirn situas la Mutthorn-Kabano de Svisa Alpismo-Klubo (SAC) je alteco de 2900 m s.m.. La kabano atingeblas nur super glaĉeroj, aŭ de Gastern-Valo aŭ de Lauterbrunnen-Valo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]