Tschingel-Glaĉero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tschnigel-Glaĉero
Tschingelhorn, naskiĝejo de Wetterlücken-Glaĉero (dekstre)
kaj Tschingel-Glaĉero (maldekstre sur la bildo)
glaĉero
koordinatoj ankoraŭ mankas
Estiĝloko Tschingelhorn
Longeco 3,65 km
Larĝeco 0,5-2 km
Areo 6,19 km²
Glacikvanto 0,6 km³
Elfluanto(j) Tschingel-Lütschine→Weisse Lütschine
Lago de BrienzAro
Jara retiriĝo/kresko 13,7 m retiriĝo en 2007
Glaĉeroj de Svislando
vdr

Tschingel-Glaĉero (germane TschingelfirnTschingelgletscher) estas valglaĉero je la norda flanko de la Bernaj Alpoj. Ĝi havas longecon de 3,65 km, larĝecon supre de ĝis 2 km kaj malsupre de 0,5 km kaj kovras areon de 6,19 km².

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Sian originon Tschingel-Glaĉero havas je la nordokcidenta flanko de Tschingelhorn je alteco de pli ol 3300 m. Unue la glaĉero fluas kurten al nordo. En la valo alifluas alia brako de la orienta flanko de Blüemlisalp. Poste Tschingel-Glaĉero moviĝas orienten. Ĝian nordan flankon limigas la rimarkinda rokkresto de Gspaltenhorn kaj Tschingelspitz (3304 m s.m.). En okcidento Tschingel-Glaĉero estas norde kaj sude de Mutthorn (3035 m s.m.), kiu tiel estas komplete ĉirkaŭigita de glaĉeroj, ligita kun Kander-Glaĉero. La glaĉerlango nuntempe finiĝas je alteco de 2200 m s.m. El ĝia frunto fontas la rivero Tschingel-Lütschine, kiu kuniĝas poste kun alia fontrivero al la Weisse Lütschine, kiu fluas tra la Valo de Lauterbrunnen al la Lago de Brienz, tra kiu fluas la Aro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la kulmino de la Eta Glaciepoko en la 19-a jarcento la lango de Tschingel-Glaĉero kunfluis kun tiu de Wetterlücken-Glaĉero (germane Weterlückengletscher). Wetterlücken-Glaĉero etendiĝas kun longeco de 2 km, larĝeco de 1 km kovrante areon de proksimume 3 km² paralele al Tschingel-Glaĉero oriente de Tschingelhorn. Ĉar ambaŭ glaĉeroj ek de la komenco de la glaĉermezurado en la jaro 1893 entute retiriĝis multe malpli ol aliaj alpaj glaĉeroj ekzistas ankoraŭ hodiaŭ en la regiono de iliaj fruntoj mallarĝa firnokonekto inter la du glaĉeroj.

Altmontara turismo[redakti | redakti fonton]

Sur rokpodio de la nunatako Mutthorn situas sur alteco de 2900 m la Mutthorn-Kabano de la Svisa Alpismo-Klubo (SAC), kiu atingeblas nur trairante glaĉeron, ĉu Kander-Glaĉeron ĉu Tschingel-Glaĉeron.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]