Zmutt-Glaĉero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zmutt-Glaĉero
Materhorno kun Zmutt-Glaĉero meze vidita de Gornergrat
glaĉero
Geografia situo CH1903: 615363 / 94136 (mapo)45.9986111111117.6369444444445Koordinatoj: 46° 0′ N, 7° 38′ O; CH1903: 615363 / 94136 (mapo)
Zmutt-Glaĉero (Svislando)
Zmutt-Glaĉero (Svislando)
DEC
Zmutt-Glaĉero
Zmutt-Glaĉero
Map
Zmutt-Glaĉero
Estiĝloko Okcidenta flanko de Materhorno
Longeco 8 km
Larĝeco 1 km
Areo 17 km²
Glacikvanto 2 km³
Elfluanto(j) ZmuttbachMatter Vispa
VispaRodano
Jara retiriĝo/kresko XXX
Glaĉeroj de Svislando
vdr

Zmutt-Glaĉero estas glaĉero en la Valezaj Alpoj sude de Zermatt en Svislando. Ĝi havas longecon de 8 km. ĝia averaĝa larĝeco estas 1 km kaj ĝia surfaco proksimume 17 km².

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Zmutt-Glaĉero estiĝas sub la monto Stockji (3092 m s.m.) per la unuiĝo de tri tributglaĉeroj. La ĉef-glaĉero nomiĝas Tiefenmatt-Glaĉero, kiu estiĝas ĉe la okcidenta piedo de Materhorno kaj je la nordokcidentflanko de Dent d'Hérens. Duan brakon formas la Schönbiel-Glaĉero, kiu originas je la sudflanko de Dent Blanche. La tria tributglaĉero estas Stockji-Glaĉero, kies origino estas la glaĉera Tête de Valpelline (3799 m s. m.). La Stockji-Glaĉero antaŭ la monto Stockji disiĝas en du brakojn, kiu unuflanke estas ligitaj kun Tiefenmatt-Glaĉero kaj aliflanke kun Schönbiel-Glaĉero. Tial Stockji estas tiel nomita nunatako, tio estas monto komplete ĉirkaŭigita de glaĉeroj. La glaĉerlango finiĝas je alteco de 2240 m s.m. Ĉe sia fino la glaĉerlango estas kovrita de multe da rokoj kaj ŝtoneroj. La akvo elfluas al la Zmuttbach, kiu unuiĝas en la valfundo de Zermatt kun la riveroj Gornera kaj Findelbach al la rivero Matter Vispa. Matter-Vispa alfluas al Vispa, kiu siaflanke estas alfluanto de Rodano. La plej granda parto de la akvo tamen en kaptbazeno estas purigita de morenaĵoj kaj ŝlimo kaj kondukita per tunelo al la Lago Des Dix, kie ĝi servas al elektroproduktado.