Franca Teksaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ekspedicio de La Salle al Luiziano en 1684
Theodore Gudin, 1844.
La Belle situas maldekstre, Le Joly meze, kaj L'Aimable dekstre de la pentraĵo.

Franca Teksaso estis mallonga periodo de la historio de Teksaso inter 1685 kaj 1689. Dum tiuj kvar jaroj ekzistis eta franca kolonio, Fort Saint-Louis, proksime al la hodiaŭa urbeto Inez (Teksaso). La esploristo René Robert de La Salle unue intencis fondi la kolonion ĉe la elfluejo de la rivero Misisipo. Pro malprecizaj mapoj kaj navigaciaj eraroj, liaj ŝipoj anstataŭe kaj finfine ankris 644 kilometrojn pli okcidenten, ĉe la marbordo de Teksaso apud la golfeto Matagorda.

La kolonio spertis multajn malfeliĉaĵojn dum sia nedaŭra ekzistado, inkluzive de malamikaj Indianoj, variaj epidemioj kaj tre malfacilaj vivkondiĉoj. Zorgoplena pri sia originala misio, La Salle pluorganizis plurajn ekspediciojn post la fondo de Fort Saint-Louis por trovi la Misisipon, sed anstataŭe trafis kaj esploris orientan Teksason kaj la plej grandan parton de la Rio Grande del Norte. Dum unu el la forestoj de La Salle en 1686, la lasta ŝipo de la kolonio dronis, tiel senigante la kolonianojn je la multvaloraj nutraĵoj antaŭe senditaj el la francaj kolonioj de Karibio. Ĉar vivkondiĉoj pli kaj pli difektiĝis, La Salle ekkonsciis, ke la kolonio ne kapablus prosperi sen la helpo de la aliaj francaj kolonioj en Ilinoja Lando. Lia lasta ekspedicio ĉesis laŭlonge de la rivero Brazos komence de 1687, kiam La Salle kaj kvin el siaj ŝipanoj estis murditaj de rivaloj sur la ŝipo. Kvankam kelkaj homoj ja atingis Ilinojon, la eta kolonio neniam ricevis helpon. La lastaj loĝantoj de Fort Saint-Louis estis murditaj aŭ kaptitaj okaze de karankava rabirado fine de 1688. Kvankam la kolonio daŭris nur tri plenajn jarojn, ĝia fondo legitimis la teritorian postulon de Francio pri la ĉirkaŭa regiono, kaj poste konfirmis la vidpunkton de Usono, laŭ kiu Teksaso estis parto de la vendo de Luiziano en 1803.

Hispanio eksciis pri la misio de La Salle en 1686 kaj timis, ke la nova franca kolonio povus minaci la potencon de Nova Hispanio en la suda parto de Nord-Ameriko. La hispana registaro do financis plurajn ekspediciojn, cele al la lokalizo kaj al la detruo de Fort Saint-Louis. Tiuj ekspedicioj montriĝis sensukcesaj, sed kontribuis al pli bona kompreno de la geografio de la Meksika Golfo. Kiam la hispanoj finfine malkovris la ruinojn de la franca kolonio en 1689, ili enterigis la kanonojn kaj incendiis la konstruaĵojn. Plurajn jarojn poste, la hispanoj starigis novan fortikaĵon (hispane presidio). Kiam la hispana fortikaĵo mem malaperis, oni tute forgesis la lokon de la franca kolonio. Ĝi estis retrovita nur en 1996, kaj fariĝis arkeologia areo.

Ekspedicio[redakti | redakti fonton]

Fine de la 17-a jarcento, Nord-Ameriko estis plejparte jam postulita de variaj eŭropaj potencoj. Hispanio sukcese akiris Floridon, sed ankaŭ la teritorion de hodiaŭa Meksiko kaj plejmulton el la sudokcidenta parto de la kontinento. La atlantika marbordo estis konkerita de Anglio, dum Nova Francio kovris grandan parton de hodiaŭa Kanado kaj pli centre la Ilinojan Landon. La francoj precipe timis la ekspansieman politikon de siaj najbaroj : en 1681, la franca nobelo René Robert de La Salle do decidis organizi ekspedicion, kiu laŭiris la Misisipon suden ekde Nova Francio. La esploristo unue kredis, ke li tiel trovus alirejon al la Pacifika Oceano[1]. La Salle anstataŭe malkovris vojon al la Meksika Golfo. Kvankam Hernando de Soto jam esploris kaj depostulis tiun areon por Hispanio 140 jarojn antaŭe[2], La Salle oficiale akiris la misisipan valon en la nomo de la franca reĝo Ludoviko la 14-a, kaj nomis ĝin "Luizianon" por honoro al la monarko[3].

Tiu mapo datiĝas de 1681 kaj montras la eŭropan perceptadon de Nord-Ameriko, kiam La Salle entreprenis trovi la Misisipon. La Rio Grande estas indikita kiel "Rio Bravo", kaj la mapo evidentigas nescion pri la geografio de Teksaso.

Sen iu ajn franca ĉeesto baze de la Misisipo, Hispanio havus facilan oportunon por kontroli la tutan Meksikan Golfon, kaj tiel povus minaci la sudajn landlimojn de Nova Francio[4]. La Salle kredis, ke la Misisipo situis tuj oriente de la limoj de Nova Hispanio, kaj okaze de reveno al Francio en 1683, li tial proponis establi kolonion ĉe la elfluejo de la rivero. Laŭ La Salle, tia kolonio eblus interalie disvolvi kristanismon ĉe la indiĝenoj. Ĝi cetere montriĝus konvena loko por ataki la hispanan provincon Nueva Vizcaya kaj proprigi al Francio ĝiajn riĉajn arĝentminojn[2][5]. La Salle advokatis, ke eĉ malgranda nombro da francoj sufiĉus por invadi Novan Hispanion, se ili aliancis sin kun la pli ol 15 000 Indianoj, kiuj furioziĝis pri hispana sklavigo[2]. Post kiam Hispanio deklaris militon kontraŭ Francio en oktobro 1683, Ludoviko la 14-a konsentis subteni la projekton de La Salle[2]. Laŭ siaj oficialaj instrukcioj, La Salle devis "konfirmi la submetiĝon de la Indianoj al la krono, gvidi ilin al la vera kredo kaj daŭrigi intertriban pacon"[5].

La Salle origine planis ŝipveturi al Nova Francio, vojaĝi surtere al la Ilinoja Lando, kaj sekve laŭiri la Misisipon ĝis ĝia elfluejo[6]. Ludoviko tamen insistis, ke la esploristo rekte trairu la Meksikan Golfon, kiun Hispanio rigardis kiel sian ekskluzivan proprietaĵon[7]. Kvankam La Salle komence petis nur unu ŝipon, li finfine foriris la francan havenon La Rochelle je la 24-a de julio 1684 kun kvar ŝipoj : la 36-kanona militŝipo Le Joly, la 300-tonela stokŝipo L'Aimable, la trimasta La Belle kaj la keĉo St. François[8][9][10]. La franca reĝo provizis Le Joly kaj La Belle, sed La Salle deziris plian tonelon por produktaĵoj kaj do li mem cetere luis L'Aimable kaj St. François al francaj negocistoj. Ludoviko la 14-a krome sendis cent soldatojn, kompletajn ŝipanarojn por la ŝipoj sed ankaŭ monon por dungi kompetentajn metiistojn. La produktaĵojn por komerci kun la Indianoj devis tamen aĉeti La Salle mem[11].

La ŝipoj transportis preskaŭ 300 homojn, inkluzive de soldatoj, metiistoj, misiistoj, ok negocistoj, sed ankaŭ dekduo da virinoj kaj infanoj[8][12]. Iom post la foriro de La Salle, la milito inter Francio kaj Hispanio ĉesis, kaj la franca reĝo seninteresiĝis pri la ekspedicio kaj ĝia sorto[10]. Multaj detaloj pri la vojaĝo restis sekretaj, tiel ke Hispanio ne konsciu pri ĝia vera celo : la propra ŝipmajoro de La Salle, S-ro de Beaujeu, ne lernis la finan destinon de la ekspedicio antaŭ ol la ŝiparo troviĝis jam for de Eŭropo, kaj li ofendiĝis pri tio. La malkonkordo inter la du homoj pliakriĝis, kiam ili atingis Hispaniolon kaj kverelis pri la plej taŭga loko por ankri. Beaujeu ŝipveturis al alia parto de la insulo, tiel kaŭzante la kapton fare de hispanaj korsaroj de la ŝipo St. François, plena je provizoj, nutraĵoj kaj iloj por la kolonio[13].

Okaze de la 58-taga vojaĝo, du homoj mortis pro malsano kaj unu virino naskis infanon[12]. La unua vojaĝetapo ĝis Hispaniolo daŭris pli longe ol unue atendita, kaj la provizoj progrese malpliiĝis, precipe post la perdo de la St. François. La Salle ne disponis sufiĉan monon por reaĉeti produktaĵojn, kaj finfine du el la negocistoj de la ekspedicio vendis kelkajn komercaĵojn al la insulanoj, cedante la profiton al La Salle. La franca esploristo cetere dungis plurajn insulanojn por la ekspedicio, post kiam kelkaj ŝipanoj forkuris de la ŝipoj[14].

Fine de novembro 1684, kiam La Salle refortiĝis post grava malsano, la tri lastaj ŝipoj foriris Hispaniolon kaj entreprenis serĉi la misisipan riverdelton[13]. Antaŭ la foriro el la insulo, lokaj ŝipistoj avertis La Salle, ke fortaj golfaj fluoj estis fluantaj orienten kaj, sen atenta navigado, puŝus la ŝipojn al la florida marbordo[15]. La 18-an de decembro, la ŝipoj atingis la Meksikan Golfon kaj eniris sur maron, kiun Hispanio rigardis kiel sian teritorion[16]. Neniu membro de la ekspedicio estis jam antaŭe vojaĝinta en la Meksikan Golfon, kaj neniu sciis, kiel mastrumi navigadon tie[17]. Pro malprecizaj mapoj, pro la miskalkulo fare de La Salle de la latitudo de la misisipa elfluejo, kaj pro ekscesa naviga korektado de kontraŭaj fluoj, la ekspedicio ne sukcesis trovi la Misisipon[15]. La francoj anstataŭe elŝipiĝis en la golfeton Matagorda komence de 1685, tio estas 644 kilometrojn okcidente de la Misisipo[15].

Konstruado[redakti | redakti fonton]

Proksimuma situo de Fort Saint-Louis, apud la golfeto Matagorda ĉe la golfa marbordo de Teksaso.

La 20-an de februaro 1685 enpaŝis la kolonianoj sur teron por la unua fojo ekde la foriro el Hispaniolo, tri monatojn antaŭe. Ili establis provizoran bivakon, proksime al la loko, kie hodiaŭ staras la lumturo de la golfeto Matagorda[18]. La kronikisto de la ekspedicio, S-ro Henri Joutel, priskribis sian unuan renkonton kun Teksaso jene : "Al mi ŝajnis la lando ne tre favora. Ĝi estis plata kaj sabla, sed ja produktis herbon. Estis pluraj salbasenoj. Ni vidis preskaŭ neniun sovaĝbeston, escepte de kelkaj gruoj kaj kanadaj anseroj, kiuj ne atendis nin"[19].

Malkonforme al la konsilo de Beaujeu, La Salle ordonis, ke La Belle kaj L'Aimable "navigu tra la streta kaj malprofunda pasejo" de la golfeto por alporti la provizojn pli proksimen al la bivako[20]. Por malplipezigi la ŝipon L'Aimable, oni antaŭe elŝipigis ĝiajn ok kanonojn kaj parton de ĝia kargo. Post kiam La Belle sukcese trairis la pasejon, La Salle sendis ĝian piloton al L'Aimable, por ke li helpu al la navigado : la ŝipestro de L'Aimable tamen rifuzis lian asiston[19]. Ĵus kiam L'Aimable estis ekmovanta, bando da karankavoj alproksimiĝis, kaj sukcese kaptis kaj forprenis plurajn kolonianojn. La Salle foriris kun malgranda grupo da soldatoj por savi ilin, lasante neniun por gvidi L'Aimable. Kiam li revenis, la esploristo trovis la ŝipon algrundigitan sur sabla duno[18]. La ŝipestro de L'Aimable ŝajne pluordonis, ke la ŝipo progresu, post kiam ĝi koliziis kontraŭ la duno. La Salle pro tio rapide konvinkiĝis, ke la ŝipestro propravole algrundigis la ŝipon[21].

Dum pluraj tagoj, la kolonianoj provis savi kiel eble plej multajn ilojn kaj provizojn el la ŝipo L'Aimable, sed ili pro forta ŝtormo kapablis rekolekti nur manĝaĵojn, kanonojn, pulvon kaj malgrandan parton de la komercaĵoj. La ŝipo finfine dronis la 7-an de marto[20]. La karankavoj abunde rabadis la ŝipruinon : kiam francaj soldatoj alproksimiĝis indianan vilaĝon por reakiri la produktaĵojn de la kolonio, la vilaĝanoj forkuris kaj kaŝis sin. Malkovrante la dezertan vilaĝon, la soldatoj ne nur kolektis la ŝtelitajn komercaĵojn, sed ankaŭ proprigis al si bestpeltojn kaj du kanuojn. Koleraj karankavoj sekve atakis ilin, mortigante du francojn kaj vundante aliajn[20].

Beaujeu, kies misio koncernis nur la eskorton de la ekspedicio tra la oceano, revenis al Francio kun Le Joly meze de marto 1685[22]. Multaj kolonianoj preferis reveni al Francio kune kun li[23], lasante nur 180 homojn en la kolonio[24]. Kvankam Beaujeu kunportis mesaĝon de La Salle, kiu petis pliajn provizojn, Francio (kiu tiam spertis pacon kun Hispanio) neniam respondis[10][25]. La ceteraj kolonianoj eksuferis pro disenterio kaj venereaj malsanoj, tiel ke homoj mortis ĉiutage[22]. Tiuj, kiuj restis sanaj, helpis konstrui krudajn loĝejojn kaj provizoran fortikaĵon sur la insulo Matagorda[24].

La jena mapo de Fort Saint-Louis estis desegnita de membro de la hispana ekspedicio, kiu malkovris la francan kolonion en 1689. Ĝi indikas la riveron, la ĉefkonstruaĵojn de la kolonio kaj la situon de la kanonoj.

La 24-an de marto, La Salle foriris kun 52 homoj en kvin kanuoj, cele al la malkovro de pli favora loko por koloniigo. Ili tiel atingis la golfeton Garcitas, kiu disponis freŝan akvon, fiŝojn kaj bonan kultureblan teron ĉe siaj bordoj. La esploristo nomis ĝin Rivière aŭ Boeufs ("Oksa rivero") pro proksimaj gregoj da bizonoj. Li decidis, ke Fort Saint-Louis estis konstruenda sur klifo, kiu elstaris el la golfeto, 1,5 leŭgon el ĝia enfluejo. Du homoj mortis okaze de tiu esplorado : unu forpasis pro mordovundo de krotalo, dum alia dronis provante kapti fiŝon[24]. Nokte, karankavoj kelkfoje ĉirkaŭis la bivakon kaj ululis, sed la soldatoj facile timigis kaj forpuŝis ilin per kelkaj pafoj[26].

Komence de junio, La Salle konvojis la ceterajn kolonianojn el la provizora bivako ĝis la nova kolonia loko. Sepdek homoj ekentreprenis la 80-kilometran surteran vojaĝon je la 12-a de junio. Ĉiuj provizoj estis hisitaj el La Belle : tiu elĉerpiga tasko estis finfine plenumita meze de julio. La lasta parto de la kargo estis akompanita de la lastaj tridek homoj, kiuj estis restintaj malantaŭe por gardi la ŝipojn[26]. Kvankam arboj ja kreskis apud la nova kolonio, ilia ligno ne taŭgis por konstruado, kaj oni do devis transporti lignon al la kolonio el lokoj situantaj for en la lando. Parto de la bezonita ligno estis eĉ eltirita de L'Aimable[25]. Fine de julio, pli ol unu duono de la kolonianoj estis jam mortintaj, pro kombinado de malgrasaj manĝporcioj kaj trolaborado[26].

La lastaj kolonianoj starigis grandan, duetaĝan konstruaĵon centre de la kolonio. La teretaĝo estis dividita en tri ĉambrojn : unu por La Salle, unu por la pastroj kaj unu por la oficiroj de la ekspedicio[25]. La supra etaĝo konsistis el ununura ĉambro, kie oni stokis provizojn. Ĉirkaŭ la fortikaĵo estis pluraj, malpli grandaj konstruaĵoj, kiuj celis gastigi la aliajn membrojn de la ekspedicio. La ok kanonoj savitaj el la ŝipo L'Aimable, ĉiu pezante inter 300 kaj 500 kilojn, estis dislokitaj ĉirkaŭ la kolonio por protekti ĝin[27] .

Malfacilaĵoj[redakti | redakti fonton]

Dum pluraj monatoj post la fondo de la definitiva kolonio, ĝiaj loĝantoj entreprenadis mallongajn ekskursojn por esplori la ĉirkaŭan regionon. Fine de oktobro 1685, La Salle decidis organizi pli gravan esploradon, kaj reŝarĝis La Belle per multaj el la lastaj provizoj. Li arigis 50 homojn (krom la 27 ŝipanoj de La Belle) kaj lasis en la kolonio nur 34 virojn, virinojn kaj infanojn. Plejmultaj membroj de la ekspedicio akompanis La Salle en kanuoj, dum La Belle sekvis ilin pli fore el la marbordo. Post tritaga ŝipveturado, la francoj lernis pri la ĉeesto de malamikaj Indianoj en la sama areo : 20 kolonianoj atakis la koncernitan indianan vilaĝon, kie ili trovis hispanajn produktaĵojn[28]. Pluraj homoj cetere mortis dum la ekspedicio pro la manĝado de kaktoj, kaj karankavoj mortigis malgrandan grupon da homoj, kiuj estis bivakantaj sur strando : inter la mortintoj estis la ŝipestro de La Belle[29].

Ekde januaro ĝis marto 1686, La Salle kaj plejmultaj el siaj anoj serĉis surlande la riveron Misisipon, vojaĝante direkte al la Rio Grande : la konvojo ŝajne iris tre okcidenten, eble ĝis la hodiaŭa urbeto Langtry[29][30]. La kolonianoj senĉese pridemandis lokajn indianajn tribojn, petante informojn pri la situo de hispanaj kolonioj aŭ minoj, ofertante donacojn kaj diskonigante rakontojn, kiuj emis priskribi kruelajn hispanojn kaj bonkorajn francojn[10]. Kiam revenis la grupo, ili ne kapablis retrovi La Belle tie, kie ili lasis ĝin, kaj devis reveni surpiede al Fort Saint-Louis[30].

Orienten vojaĝis la kolonianoj dum la sekvaj monatoj, esperante trovi la Misisipon kaj tiel reveni al Kanado[30]. Okaze de la esplorado, la francoj renkontis kadoojn. La indiana tribo konsentis montri mapon, kiu indikis la kadan teritorion, la terenojn de najbaraj triboj, kaj cetere la situon de la Misisipo[31]. Kadooj emis traktadi amikecajn paktojn kun najbaraj popoloj, kaj do decidis konduti simile kun la francoj[32]. Dum vizito de la kada tendaro, la kolonianoj cetere renkontis jumanajn negocistojn, kiuj raportis pri la agoj de la hispanoj en Nov-Meksiko. La samaj negocistoj poste informis hispanajn oficialulojn pri la francoj, kiujn ili vidis[33].

René Robert de La Salle estis murdita en Teksaso, kiam li provis reatingi Novan Francion.

Kvar homoj forkuris el la grupo, kiam la ekspecidio atingis la riveron Neches. La Salle kaj unu el siaj nevoj krome ricevis gravan malsanon, kio trudis dumonatan haltadon al la grupo. Dum la esplorestro estis resaniĝanta, la kolonianoj spertis kreskantan mankon de manĝajoj kaj pulvo[31]. En aŭgusto, la ok supervivantoj de la ekspedicio[31] revenis al Fort Saint-Louis : ili ne sukcesis trovi la Misisipon, kaj fakte ne eĉ preterpasis orientan Teksason[34].

Dum la foresto de La Salle, ses el la ŝipanoj, kiuj restis sur La Belle, finfine revenis al Fort Saint-Louis. Ili plendis, ke la nova ŝipestro estas senĉese ebria, kaj plejmultaj aliaj ŝipanoj eĉ ne scias, kiel piloti la ŝipon: La Belle finfine kaj bruske algrundiĝis sur la duoninsulon Matagorda, kaj la postvivantoj reiris al la fortikaĵo per kanuo, lasante la senmoveblan ŝipon malantaŭ si[35]. El la rompo de ilia lasta ŝipo rezultis la izolo de la kolonianoj ĉe la teksasa marbordo, sen iu ajn espero de helpo el la francaj kolonioj de Karibio[22].

En januaro 1687, restis malpli ol 45 el la originalaj 180 homoj en la kolonio, kiu cetere suferegis pro internaj konfliktoj[34][36]. La Salle opiniis, ke la nura espero por savi la kolonion estis surtera vojaĝo ĝis Nova Francio, kie eblus trovi asiston[35]. Iam en januaro, la esploristo do foriris el Fort Saint-Louis kaj organizis finan ekspedicion, esperante atingi Ilinojan Landon kiel eble plej rapide[34]. Malpli ol dudek homoj restis en Fort Saint-Louis : krom virinoj kaj infanoj restis sep soldatoj kaj tri misiistoj, pri kiuj La Salle estis malkontentaj[36]. Deksep homoj partoprenis la ekspedicion, inkluzive de La Salle, lia frato kaj du el liaj nevoj. Okaze de tendumo proksime al hodiaŭa Navasota je la 18-a de marto, pluraj homoj kverelis pri la partigo de malgranda peco da bizona viando. La sekvan nokton, unu el la nevoj de La Salle kaj du ceteraj homoj estis murditaj dum dormado de alia membro de la ekspedicio. La Salle mem estis mortigita la sekvan tagon, kiam li alproksimigis la bivakon por enketi pri la malapero de sia nevo[34]. Aliaj interbatiĝoj rapide kaŭzis la mortojn de du pliaj kolonianoj[37]. Du el la postvivantaj membroj, inkluzive de Jean L'Archevêque, sekve kuniĝis kun kada tribo. La ceteraj ses homoj sukcesis atingi Ilinojan Landon. Dum la sekva vojaĝetapo el Ilinojo al Kanado, la kolonianoj konfesis al neniu, ke La Salle estis mortinta. Ili atingis Francion somere de 1688 kaj informis Ludovikon la 14-an pri la morto de La Salle, sed ankaŭ pri la abomenindaj vivkondiĉoj en la kolonio. Ludoviko tamen ne sendis helpon[38].

Hispana respondo[redakti | redakti fonton]

La misio de La Salle restis sekreta ĝis la jaro 1686, kiam eksa membro de la ekspedicio nomita Denis Thomas, kiu forkuris dum la halto en Hispaniolo, estis arestita pro pirateco. Dezirante obteni malpli severan punon, Thomas informis siajn hispanajn karceristojn pri la plano de La Salle koncerne la fondon de kolonio kaj la konkeradon de hispanaj arĝentminoj. La pirato estis pendumita spite al sia konfesoCitaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; malvalidaj nomoj (ekz-e: tro multaj); $2.

La hispana registaro taksis, ke la franca kolonio povus minaci hispanajn minojn kaj komercvojojn. La Militkonsilaro de Karlo la 2-a do konkludis, ke "Hispanio bezonis rapidan agon por demeti tiun dornon, kiu estis ĵetita en la koron de Ameriko. Ju pli longa la prokrasto, despli malfacila la sukceso."[10]. La hispanoj tute ne sciis, kie trovi La Salle, kaj ili en 1686 sendis ŝiparon kaj cetere du surlandajn ekspediciojn por malkovri la francan kolonion kiel eble plej rapide. Kvankam la ekspedicioj ne sukcesis trovi La Salle, ili ja mallarĝigis la serĉendan areon al la regiono inter la Rio Grande kaj la Misisipo[39]. Kvar pliaj hispanaj ekspedicioj malsukcesis trovi Fort Saint-Louis la sekvan jaron, sed aliflanke helpis Hispanion pli bone kompreni la geografion de la Meksika Golfo[39].

Carlos de Sigüenza y Góngora kreis la jenan mapon de la golfeto Matagorda laŭ skizoj fare de Alonso De León dum lia ekspedicio de 1689. Fort Saint-Louis estas indikata per la litero F, dum La Belle estas referencata kiel "Navio Quebrado", t.e. "Rompita Ŝipo".

En 1688, Hispanio sendis tri pliajn ekspediciojn, du surmare kaj unu surlande. La surlanda ekspedicio, estrita de Alonso De León, renkontis Jean Gery, kiu forkuris el la franca kolonio kaj tiam vivis en suda Teksaso ene de koahuilteka tribo[40]. Dungante Gery kiel tradukiston kaj gvidiston, De León finfine trovis la francan kolonion fine de aprilo 1689[41]. La fortikaĵo kaj la kvin ĉirkaŭaj, krudaj domoj estis tute ruinaj[30]. Plurajn monatojn antaŭe, la kolonion fakte atakis la karankavoj. La indiana tribo lasis nur detruaĵojn kaj la kadavrojn de tri homoj, inkluzive de virino pafmortigita je la dorso[41]. Hispana pastro, kiu akompanis la ekspedicion de De León, plenumis enterigan solenon por la tri viktimoj[30]. La kronikisto de la hispanoj, Juan Bautista Chapa, asertis ke tia katastrofo estis dia puno pro la malrespekto de la papo Aleksandro la 6-a, kiu atribuis tiun regionon ekskluzive al Hispanio[41][42]. La restaĵoj de la fortikaĵo estis detruitaj de la hispanoj, kiuj cetere enterigis la lastajn francajn kanonojn[43]. Hispanio poste starigis fortikaĵon sur la sama loko[44].

Komence de 1689, hispanaj oficialuloj ricevis petleteron redaktitan en la franca lingvo. Jumanaj skoltoj akiris la paperojn el kadoa tribo, kiu petis transdoni ĝin al hispanoj. Inter la dokumentoj estis pergamena pentraĵo de ŝipo, sed ankaŭ la jena mesaĝo el Jean L'Archevêque :


Mi ne scias, kia speco da popolo vi estas. Ni estas Francoj [;] ni estas inter sovaĝuloj [;] ni ege ŝatus esti Inter Kristanoj samkiel ni[.] (…) ni solece bedaŭras esti inter tiaj bestoj, kiuj kredas nek pri Dio nek pri iu ajn. Ĝentilhomoj, se vi konsentas forpreni nin, vi nur bezonas sendi mesaĝon. Ni forlasos nin al vi.[42]

De León poste sukuris L'Archeveque kaj lian kunulon Jacques Grollet. Dum la sekva pridemandado, la du homoj konfirmis, ke pli ol cent el la francaj kolonianoj mortis pro variolo, dum la aliaj estis mortigitaj de Indianoj[42]. La nuraj postvivantoj estis la infanoj de S-ro Talon, kiuj estis filigitaj de la karankavoj[45]. Laŭ la infanoj, ili estis atakitaj ĉirkaŭ Kristnasko de la jaro 1688, kaj ĉiuj ceteraj kolonianoj estis murditaj[42].

Heredo de la kolonio[redakti | redakti fonton]

Nur dek kvin aŭ dek ses homoj postvivis la finon de la kolonio. Ses el ili revenis al Francio, dum naŭ aliaj estis kaptitaj de la hispanoj, inkluzive de la kvar infanoj ŝparitaj de la karankavoj[34]. La knaboj estis unue prezentitaj antaŭ la vicreĝo de Nova Hispanio, la grafo de Galve, kiu utiligis ilin kiel servistojn. Du el la knaboj, Pierre kaj Jean-Baptiste, poste revenis al Francio[45]. El la ceteraj francaj kaptitoj, tri fariĝis hispanaj civitanoj kaj enloĝiĝis en Nov-Meksikon[34]. Kvankam la franca kolonio estis tute detruita, nova kolonia ekspedicio de Francio en tiu regiono ŝajnis neevitebla al Hispanio. Kiel responso, la hispana krono permesis por la unua fojo la fondon de etaj antaŭgardejoj en orienta Teksaso, sed ankaŭ en Pensacola (Florido)[43].

Francio ne rezignis sian teritorian depostulon pri Teksaso antaŭ la 3-a de novembro 1762, kiam la reĝo Ludoviko la 15-a per la traktato de Fontainebleau cedis ĉiujn francajn teritoriojn okcidente de la Misisipo al Hispanio[46]. En 1803, tri jarojn post nova transdono de Luiziano el Hispanio al Francio, Napoléon Bonaparte decidis vendi Luizianon al Usono. La origina interkonsento inter Hispanio kaj Francio tamen ne precize difinis la landlimojn de tiu teritorio, ĉar la koncernitaj dokumentoj proponis nur ambaŭsencajn aŭ kontraŭdirajn priskribojn[47]. Usono do insistis, ke la aĉetaĵo inkludu la tutan teritorion antaŭe depostulitan de Francio, inkluzive de la tuta Teksaso[47]. La disputo restis nesolvita ĝis la 22-a de februaro 1819, kiam Hispanio cedis Floridon al Usono kondiĉe, ke Usono rezignu sian depostulon pri Teksaso. Oni difinis, ke la oficiala landlimo de Teksaso sekvis unue la riveron Sabine (t.e. la hodiaŭa limo inter Teksaso kaj Luiziano), kaj sekve la riverojn Red kaj Arkansason ĝis la 42-a paralelo (t.e. la nuna norda landlimo de Kalifornio)[48].

Arkeologia serĉfosado[redakti | redakti fonton]

Herbert Eugene Bolton estis la unua historiisto, kiu situis la fortikaĵon ĉe la golfeto Garcitas, proksime al la golfeto Matagorda.

En 1908, la historiisto Herbert Eugene Bolton identigis areon laŭlonge de la golfeto Garcitas kaj proksime al la golfeto Matagorda kiel la lokon, kie antaŭe staris la franca fortikaĵo. Aliaj historiistoj, antaŭ sed ankaŭ post Bolton, male opiniis, ke la fortikaĵo troviĝis ĉe la rivero Lavaca en la hodiaŭa kantono Jackson[49]. Tri jardekojn poste, la universitato de Teksaso ĉe Aŭstino financis serĉfosadon de parto de la tereno indikita de Bolton, kiu tiam apartenis al la ranĉo Keeran[49][50]. Kvankam oni malkovris plurajn milojn da variaj aĵoj, arkeologistoj ne sukcesis diferencigi la francajn el la hispanaj vestiĝoj, kaj oni pro tio redaktis neniun raporton pri tiu malkovro. En la 1970-aj jaroj, la trovitaj objektoj estis denove ekzamenitaj de Kathleen Gilmore, arkeologistino el la Suda Metodista Universitato. Ŝi determinis, ke plejmultaj aĵoj ja estis hispanaj, dum aliaj nekontesteble similis al samperiodaj francaj kaj francaj-kanadaj objektoj, kiujn oni elfosis alie[50].

Fine de 1996, la laboristoj de la ranĉo Keeran esploris la terenon per metaldetektiloj kaj elfosis ok ferajn kanonojn, kiuj estis enterigitaj apud la golfeto Garcitas. Post la malkovro de la kanonoj, la Teksasa Historia Komisiono (angle Texas Historical CommissionTHC) konfirmis, ke ili devenis de Fort Saint-Louis[49]. Posta serĉfosado estrita de la komisiono ebligis loki tri el la konstruaĵoj, en kiuj loĝis la francaj kolonianoj[51][52]. Oni cetere trovis tri tombojn faritajn de la hispanoj[53][54].

Ankaŭ la ŝipruinon de La Belle serĉadis la komisiono dum pluraj jardekoj. En 1995, la restaĵoj de la ŝipo estis malkovritaj en la golfeto Matagorda. La serĉistoj interalie elakvigis tricent-kilograman, bronzan kanonon, sed ankaŭ musketojn, kudrilojn kaj kolringojn[55]. Larĝaj fragmentoj de la ligna ŝelo restis sendifektaj, ĉar la ŝipo estis protektita de la difektema efekto de varma sala akvo per tavoloj da kotaj sedimentoj, kiuj "kvazaŭe kreis senoksigenan tempkapsulon"[55][56]. La Belle estis la plej malnova franca ŝipruino malkovrita en la tuta Okcidento. Por ke la arkeologistoj rekolektu kiel eble plej multajn objektojn, oni starigis subakvan baraĵon ĉirkaŭ la ŝipo. La baraĵo helpis firmteni la akvojn de la golfeto el la ŝipo : tio permesis konduki la serĉfosadon, kvazaŭ ĝi estus surlanda. Jam aliaj ŝipoj estis antaŭe serĉfositaj en Eŭropo danke al baraĵoj, sed neniu estis tiel granda kiel La Belle[57].

La National Underwater and Marine Agency cetere serĉadis la ŝipon L'Aimable ekde 1997 ĝis 1999. Kvankam la agentejo trovis promesplenan lokon, la ŝipo estis enterigita sub pli ol 8 metroj da sablo, kaj do montriĝis ne alirebla[58].

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bannon (1997), p. 94.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Weber (1992), p. 148.
  3. Chipman (1992), p. 72.
  4. Chipman (1992), p. 73.
  5. 5,0 5,1 Calloway (2003), p. 250.
  6. Bruseth and Turner (2005), p. 76.
  7. Bruseth and Turner (2005), p. 19.
  8. 8,0 8,1 Weddle (1991), p. 13.
  9. Chipman (1992), p. 74.
  10. 10,0 10,1 10,2 10,3 10,4 Weber (1992), p. 149.
  11. Bruseth and Turner (2005), p. 20.
  12. 12,0 12,1 Weddle (1991), p. 16.
  13. 13,0 13,1 Chipman (1992), p. 75.
  14. Weddle (1991), p. 17.
  15. 15,0 15,1 15,2 Chipman (1992), p. 76.
  16. Weddle (1991), p. 19.
  17. Weddle (1991), p. 20.
  18. 18,0 18,1 Weddle (1991), p. 23.
  19. 19,0 19,1 Bruseth and Turner (2005), p. 23.
  20. 20,0 20,1 20,2 Weddle (1991), p. 24.
  21. Bruseth and Turner (2005), p. 26.
  22. 22,0 22,1 22,2 Chipman (1992), p. 77.
  23. Weddle (1991), p. 25.
  24. 24,0 24,1 24,2 Weddle (1991), p. 27.
  25. 25,0 25,1 25,2 Bruseth and Turner (2005), p. 27.
  26. 26,0 26,1 26,2 Weddle (1991), p. 28.
  27. Bruseth and Turner (2005), p. 28.
  28. Weddle (1991), p. 29.
  29. 29,0 29,1 Weddle (1991), p. 30.
  30. 30,0 30,1 30,2 30,3 30,4 Chipman (1992), p. 83.
  31. 31,0 31,1 31,2 Weddle (1991), p. 34.
  32. Calloway (2003), p. 252.
  33. Calloway (2003), p. 253.
  34. 34,0 34,1 34,2 34,3 34,4 34,5 Chipman (1992), p. 84.
  35. 35,0 35,1 Weddle (1991), p. 31.
  36. 36,0 36,1 Weddle (1991), p. 35.
  37. Weddle (1991), p. 38.
  38. Bannon (1997), p. 97.
  39. 39,0 39,1 Weber (1992), p. 151.
  40. Weber (1992), pp. 151–152.
  41. 41,0 41,1 41,2 Weber (1992), p. 152.
  42. 42,0 42,1 42,2 42,3 Calloway (2003), p. 255.
  43. 43,0 43,1 Weber (1992), p. 153.
  44. Weber (1992), p. 168.
  45. 45,0 45,1 Calloway (2003), p. 256.
  46. Weber (1992), p. 198.
  47. 47,0 47,1 Weber (1992), p. 291.
  48. Weber (1992), p. 299.
  49. 49,0 49,1 49,2 Turner, Allan (February 16, 1997), "Cannons' discovery ends debate on LaSalle fort", Houston Chronicle (Houston, TX): City and State, 2, <http://www.chron.com/CDA/archives/archive.mpl?id=1997_1395062>.
  50. 50,0 50,1 Bruseth and Turner (2005), p. 32.
  51. Mosely, Laurie. Information About Archeology: Fort Saint Louis. Texas Archeological Society.
  52. Kever, Jeannie (September 17, 2000), "The first French Colony in Texas", Houston Chronicle.
  53. Fort St. Louis Excavation Highlights, Texas Historical Commission.
  54. Kever, Jeannie (December 3, 2000), "Hot on their tracks: Remains of Settlers at site of La Salle Fort thrill archaeologists", Houston Chronicle.
  55. 55,0 55,1 Turner, Allan, "History surfaces in Matagorda Bay", Houston Chronicle.
  56. Turner, Allan, "History rising from the bay's murky depths: La Salle ship one of many Matagorda victims", Houston Chronicle: State section, page 1.
  57. Bruseth and Turner (2005), p. 48.
  58. Bruseth and Turner (2005), p. 45.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Bannon, John Francis (1997), The Spanish Borderlands Frontier, 1513–1821, Albuquerque, NM: University of New Mexico Press, ISBN 978-0-8263-0309-7
  • Bruseth, James E. & Turner, Toni S. (2005), From a Watery Grave: The Discovery and Excavation of La Salle's Shipwreck, La Belle, College Station, TX: Texas A&M University Press, ISBN 1-58544-431-6
  • Calloway, Colin G. (2003), One Vast Winter Count: The Native American West Before Lewis and *Clark, History of the American West, Lincoln, NE: University of Nebraska Press, ISBN 978-0-8032-1530-6
  • Chipman, Donald E. (1992), Spanish Texas, 1519–1821, Austin, TX: University of Texas Press, ISBN 0-292-77659-4
  • Weber, David J. (1992), The Spanish Frontier in North America, Yale Western Americana Series, New Haven, CT: Yale University Press, ISBN 0-300-05198-0
  • Weddle, Robert S. (1991), The French Thorn: Rival Explorers in the Spanish Sea, 1682–1762, College Station, TX: Texas A&M University Press, ISBN 0-89096-480-7

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.