Francisco Franco
Francisco Franco | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Francisco Franco Bahamonde | |||||
Naskonomo | Francisco Paulino Hermenegildo Teódulo Franco Bahamonde | ||||
Naskiĝo | 4-an de decembro 1892 en Ferrol, Galegio, Hispanio | ||||
Morto | 20-an de novembro 1975 en Ŝablono:Flagikono Madrido, Hispanio | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | kora malsufiĉo vd | ||||
Tombo | Grave of Francisco Franco at Mingorrubio Cemetery vd | ||||
Religio | romkatoliko | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Loĝloko | Reĝa Palaco El Pardo • Pazo de Meirás vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio vd | ||||
Alma mater | Altlernejo de Infanterio de Toledo vd | ||||
Partio | FET y de las Jons | ||||
Subskribo | |||||
Memorigilo | |||||
Familio | |||||
Patro | Nicolás Franco Salgado-Araújo vd | ||||
Patrino | Pilar Bahamonde y Pardo de Andrade vd | ||||
Gefratoj | Pilar Franco Bahamonde • Nicolás Franco Bahamonde • Ramón Franco Bahamonde vd | ||||
Edz(in)o | Carmen Polo | ||||
Infanoj | Carmen Franco, 1st Duchess of Franco vd | ||||
Parencoj | Ramona Polo Martínez-Valdés • Ramón Serrano Suñer • Francisco Franco Salgado-Araujo vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | oficiro • spanish legionary • militisto • politikisto • reganto • scenaristo vd | ||||
Aktiva en | Madrido vd | ||||
Aktiva dum | 1907–1975 vd | ||||
| |||||
| |||||
Hispana Kapo de Ŝtato, Regento de la Reĝlando | |||||
Dum | 1-a de aprilo, 1939 – 20-a aŭ 19-a de novembro, 1975 | ||||
Antaŭulo | Manuel Azaña (kiel Prezidento) | ||||
Sekvanto | Johano Karlo la 1-a (kiel Reĝo) | ||||
68-a Prezidanto de la registaro de Hispanio 1-a de Frankismo (1939-1975) | |||||
Dum | 5-a de februaro, 1939 – 9-a de junio, 1973 | ||||
Antaŭulo | Juan Negrín | ||||
Sekvanto | Luis Carrero Blanco | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Francisco FRANCO BAHAMONDE [franSISko FRANko baaMONde], Esperante foje Francisko Franko, estis hispana militisto (naskiĝinta la 4-an de decembro 1892 en Ferrol kaj mortinta la 20-an de novembro 1975 en Madrido).
Tre june li foriris por siaj kampanjoj en la hispana protektejo en Maroko (1912-1916, 1920, 1921-1926). Li fakte estis senlumulo, unu el la lastaj el sia milita promocio (en armeo, kiu ja ne elstaris pri klereco) de tie la malamo al certaj movadoj kiel la framasonoj, kiuj rifuzintis lin laŭ kelkaj voĉoj. Liaj akademiaj notoj restas konsulteblaj.
Tamen li prestiĝiĝis kiel militestro inter siaj kolegoj, pro siaj agadoj en la kampanjoj de la milito en Maroko, kaj li fariĝis unu el la plej junaj generaloj en Eŭropo. Tie famiĝis lia brutaleco kaj lia malvarma sango.
En 1934, post la alpreno de la povo fare de dekstrema koalicio, li estis nomumita al alta posteno en la ministerio de Milito. Tie, li gvidis la subpremon de la revoluciprovo de la maldekstrularo, konata kiel Asturia Revolucio.
Kun la generaloj José Sanjurjo kaj Emilio Mola, li estis protagonisto de la leviĝo de la 18-a de julio 1936, kiu deĉenigis la hispanan Enlandan Militon. Li gvidis la fortojn troviĝantajn en Maroko, la eliton de la hispana armeo, kaj pasis al la duoninsulo, kie ili konkeris la sudokcidentan parton de Hispanio kaj celis la konkeron de Madrido. Kiam Sanjurjo mortis, Franco alprenis la ĉefkomandon kaj li proklamiĝis ĉefgeneralo (generalísimo) de la armeoj kaj ŝtatestro. Kiel tia, li gvidis la fortojn kiuj venkis post tri jaroj da milito.
Fine de la milito, li starigis diktaturon, subtenatan de la katolika eklezio (nacionalcatolicismo), faŝismosimila movado nacionalsindicalismo kaj la armeo. Dum la dua mondmilito, li apogis la reĝimojn de Hitlero kaj Mussolini, kiuj estis lin subtenintaj, sed li partoprenis nur simbole per la sendo de la t.n. Blua Divizio al la Rusa Fronto. La diktatura reĝimo, kiu daŭris de 1939 ĝis 1975, kaj lia ideologio faŝisma estas kutime nomataj frankismo.
Francisco Franco malamis komunismon, framasonojn kaj separatismon.
Lia politiko iome malfermiĝis ekde la kvindekaj jaroj (eniro en la Unuiĝintajn Naciojn, konkordo kun la Vatikano, akordoj kun Usono) rekonstruante la hispanan ekonomion, tamen li ĉiam gardis la premadon kontraŭ opoziciaj movadoj.
En 1973, li rezignis kiel regestro sed daŭris kiel armeestro kaj ŝtatestro.
Li nomumis Juan Carlos de Borbón sia posteulo je titolo de reĝo.
Post la milito, esperantistoj en Hispanio estis persekutataj pro sia ofta rilato al maldekstrismo aŭ kataluna naciliberiga movado. En la 1950-aj jaroj, Esperanto estis pli permesata. Franco eĉ estis Alta Protektanto de la 53a UK 1968 en Madrido.
Li estis frato de aviadopioniro Ramón Franco Bahamonde.
Vidu ankaŭ