Saltu al enhavo

Moktimalioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Garrulax)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Moktimalioj
Blankakresta moktimalio (Garrulax leucolophus) en Sanktaluisa Bestoĝardeno
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Lejotriĥedoj, Leiothrichidae
Swainson, 1832
Genro: Garrulax
Lesson, 1831
Specioj

Vidu tekston

Sinonimoj
  • Leucodioptron Bonaparte, 1854
  • Stactocichla Sharpe, 1883
  • Melanocichla Sharpe, 1883
  • Rhinocichla Sharpe, 1883
  • Dryonastes Sharpe, 1883
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Moktimalioj (Garrulax) estas genro de paseroformaj birdoj el familio Lejotriĥedoj.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La genron Garrulax enkondukis franca naturalisto René Lesson en jaro 1831.[1] La tipa specio estis deklarita rustfronta moktimalio (Garrulax rufifrons).[2]

Antaŭe la genro enhavis ĉiujn birdojn kutime nomatajn moktimalioj, sed post publikigo de granda molekula esploro en jaro 2018 oni movis kelkajn speciojn el Garrulax al rekreitaj genroj Ianthocincla kaj Pterorhinus.[3][4]

Moktimalioj havas riĉan kaj belan kanton kaj estas ofte vendataj kiel kantobirdoj. Enketo de 8 birdomerkatoj en Indonezio en jaroj 2014-2015 trovis vendataj 615 moktimalioj de 9 specioj.[5] Tia komerco estas nun kontraŭleĝa en Indonezio, ĉar ĝi minacas travivon de la specioj.[6] Ekzemple, la Sumatra moktimalio estas serioze endanĝerita pro kontraŭleĝa kaptado kaj vendado en birdomerkatoj de Javo kaj Sumatro, kaj ankaŭ en aliaj lokoj.[7]

Specioj[redakti | redakti fonton]

Laŭ la nuna sistematiko, al genro Garrulax apartenas 14 specioj:[4]

Bildo Kutima nomo Scienca nomo Distribuo
Malgranda koluma moktimalio Garrulax monileger Bangladeŝo, Bhutano, Kamboĝo, Ĉinio, Bharato, Laŭio, Birmo, Nepalo, Tajio, kaj Vjetnamio
Rustfronta moktimalio Garrulax rufifrons Javo
Blankakresta moktimalio Garrulax leucolophus Bharato, Bangladeŝo, Nepalo, Bhutano, Kamboĝo, Birmo, Laŭio, Ĉinio, Vjetnamio, kaj Tajio.
Nigrakapuĉa moktimalio Garrulax milleti Laŭio kaj Vjetnamio.
Sumatra moktimalio Garrulax bicolor Sumatro
Blankakola moktimalio Garrulax strepitans Junano, Laŭio, Birmo kaj Tajio
Kamboĝa moktimalio Garrulax ferrarius Kamboĝo
Griza moktimalio Garrulax maesi suda Ĉinio
Rufvanga moktimalio Garrulax castanotis Ĉinio, Laŭio, kaj Vjetnamio
Sunda moktimalio Garrulax palliatus Brunejo, Indonezio, kaj Malajzio
Ĉina moktimalio aŭ Ĉina hvamejo Garrulax canorus sud-eosta kaj centra Ĉinio, norda kaj centra Vjetnamio, kaj Laŭio
Tajvana moktimalio aŭ Tajvana hvamejo Garrulax taewanus Tajvano
Makula moktimalio Garrulax merulinus Junano, nord-eosta Bharato, Laŭio, Birmo, nord-uesta Tajio, kaj norda Vjetnamio.
Oranĝbrusta moktimalio Garrulax annamensis Vjetnamio

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lesson, René. (1831) Traité d'Ornithologie, ou Tableau Méthodique 1 (france). F.G. Levrault.
  2. Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  3. (2018) “Comprehensive phylogeny of the laughingthrushes and allies (Aves, Leiothrichidae) and a proposal for a revised taxonomy”, Zoologica Scripta 47 (4), p. 428–440. doi:10.1111/zsc.12296. 
  4. 4,0 4,1 Laughingthrushes and allies. World Bird List Version 9.1. International Ornithologists' Union (2019). Alirita 16 January 2019.
  5. (2016) “Nothing to laugh about – the ongoing illegal trade in laughingthrushes (Garrulax species) in the bird markets of Java, Indonesia”, Bird Conservation International (en) 26 (4), p. 524–530. doi:10.1017/S0959270916000320. 
  6. (2010) “Observations on trade in laughingthrushes ( Garrulax spp.) in North Sumatra, Indonesia”, Bird Conservation International (en) 21 (1), p. 86–91. doi:10.1017/S0959270910000274. 
  7. (2021) “A case for better international protection of the Sumatran Laughingthrush (Garrulax bicolor)”, Global Ecology and Conservation (en) 25, p. e01414. doi:10.1016/j.gecco.2020.e01414.