Gata Kamskij

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gata Kamskij
Persona informo
Naskiĝo 2-an de junio 1974 (1974-06-02) (49-jaraĝa)
en Novokuzneck
Ŝtataneco Usono
Alma mater Brooklyn College • Touro Law Center
Okupo
Okupo ŝakisto
vdr

Gata KAMSKYGata KAMSKIJ (angle Gata Kamsky, tatare Гата Камский, ruse Гата Камский; naskiĝis la 2-an de junio 1974 en Novokuzneck, Sovetunio) estas usona ŝakisto tatardevena, grandmajstro.

Kamsky estis mirinfano, kiu atingis la finalon de la FIDE Monda Ŝaka Ĉampionumo 1996 en la aĝo de 22 kaj atingis la posicion #4 en la monda FIDE rangolisto 1995. Li ludis preskaŭ neniun FIDE-rangitan ludon inter 1997 kaj 2004.

En majo 2012 li aperis en la pozicio #2 en Usono kaj #14 en la mondo.[1] Li venkis 5 foje en la Usona Ŝaka Ĉampionumo.

Ŝaka kariero[redakti | redakti fonton]

Gata Kamskij naskiĝis en Sovetunio en Siberio, estas tatar-devena. Li dufoje gajnis Sovetunian Ŝakan Ĉampionumon por junioroj ĝis 20 jaroj. En 1989 kune kun la patro Rustam elmigris al Usono. Kiel 15-aĝulo li eniris al la monda pintularo. Serion de eminentaj ŝakludoj finis venke (kune kun Vassily Ivanchuk) en la prestiĝa turniro en Tilburg en 1990. En interzona turniro en Manilo malgraŭ posedo de la kvara rango (2650) li estis unusola konkuranto sen internacia titolo, tamen pro la rezultoj en aliaj turniroj li ricevis en 1990 la titolon de grandmajstro. Dum pliaj kvar jaroj li estis unu el la kvar plej fortaj ŝakistoj en la mondo gajninte turnirojn en Las Palmas (1994) kaj Dos Hermanas (1995).

Julie 1995 Gata Kamskij estis notita kiel la 4-a en la mondo. La plej altan rangon en sia kariero atingis la 1-an de julio 2013 kun la rezulto 2763 punktoj - tiutempe okupis la 11-an lokon en la monda rangolisto de FIDE, samtempe akirante la 2-an lokon (post Hikaru Nakamura) inter usonaj ŝakistoj.

Rimarkindaj turniraj venkoj[redakti | redakti fonton]

  • Buffalo Open, 1989
  • Tilburg, 1990
  • World Open, 1991
  • Usona Ĉampionumo, 1991
  • Bonaero, 1993
  • Las Palmas, 1994
  • Dos Hermanas, 1995
  • Novjarko, 2006
  • World Open, 2006
  • Mashantucket, 2007
  • Chess World Cup, Khanty-Mansiysk, 2007
  • National Open, Las Vegas, 2008
  • Reggio Emilia, 2010
  • Philadelphia Open, 2010
  • Usona Ĉampionumo, 2010
  • Monda Rapida Ĉampionumo, Mainz 2010
  • Baku Open, 2010
  • World Open, 2011
  • Usona Ĉampionumo, 2011
  • Usona Ĉampionumo, 2013
  • Philadelphia Open, 2014
  • Usona Ĉampionumo, 2014
  • The 8th New York International, 2015
  • Cappelle la Grande, 2016

Kvaronfinalo de kandidatoj kontraŭ Etienne Bacrot, majo-junio, Elista, Kalmukio, 2007[redakti | redakti fonton]

Rezultoj de la matĉo
Ludisto R1 R2 R3 R4 R5 R6 Totalo
Kamsky = 1 1 1 3.5 (klasifikita)
Bacrot = 0 0 0 0.5 (forigita)

Finalo de kandidatoj kontraŭ Boris Gelfand, majo-junio, Elista, Kalmukio, 2007[redakti | redakti fonton]

Resultados del duelo
Ludisto R1 R2 R3 R4 R5 R6 Totalo
Kamsky = = 0 = 0 1.5 (forigita)
Gelfand = = 1 = 1 3.5 (klasifikita)
Antaŭe:World Rapid Chess ChampionshipPoste:
Levon Aronian2010Sergey Karjakin
Antaŭe:Usona ĈampionumoPoste:
Lev Alburt1991Patrick Wolff
Antaŭe:Usona ĈampionumoPoste:
Hikaru Nakamura2010–2011Hikaru Nakamura
Antaŭe:Usona ĈampionumoPoste:
Hikaru Nakamura2013-2014Hikaru Nakamura

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. FIDE Rankings 1970–1997 (angle). Arkivita el la originalo je 2009-11-26. Alirita 2011-10-20.