Gefiona familio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo kaj strukturo de la Gefiona familio en la spaco de la propraj orbitaj elementoj (klinangulo, discentreco, granda duonakso)

La Gefiona familio estas asteroida familio de la ĉefa asteroida zono, kiu kompniĝas el asteroidoj de spektra klaso "S" tie estas "ŝtonaj" asteroidoj, konsistanta ĉefe el silikatoj de fero kaj de magnezio, Ĝi estis nomita laŭ sia ano de plej malgranda numero : 1272 Gefiono.

La propraj orbitaj elementoj de la asteroidoj de tiu familio estas:

ap ep ip
min 2,74 AU 0,120 8,6°
max 2,82 AU 0,148 9,6°

En la nuna epoko, la orbitaj elementoj de la familianoj estas :

a e i
min 2,74 AU 0,0815 7,4°
max 2,82 AU 0,18 10,5°

Tiu familio estas sufiĉe granda : esploroj far'de Vincenzo Zappalà kaj aliaj en 1995 elmontris "kernon" de cento da anoj de la familio. Serĉo laŭ la propraj elementoj permesis trovi 766 objektojn en la limoj de la unua tabelo ĉi-supre. Ili havas ĝenerale grandajn albedojn ; tio faris, ke iliaj diametroj estis ofte supertaksitaj.

2631 Zhejiang kaj 2911 Miahelena estis iam taksita kiel plej grandaj anoj de la familio. Novaj mezuroj de asteroidaj grandoj kaj albedoj[1] montris, ke plej grandaj anoj laŭ nunaj konoj estus 3724 Annenskij (15,4 km) kaj 2595 Gudiachvili (14,5 km).

Ceresa familio, Minerva familio kaj entruduloj[redakti | redakti fonton]

Ĝis antaŭ nelonge, tiu familio estis konata kiel Ceresa familioMineva familio, laŭ Cereso93 Minerva. Spektroskopiaj analizo[2] montris, ke tiuj ambaŭ asteroidoj estas entruduloj pro siaj malsamaj spektra klaso. Aliaj entruduloj estis senmaskigitaj, kiel 255 Oppavia, 374 Burgundia, 2507 Bobone kaj 2559 Svoboda. Tio gvidis rigardi la relative malgrandan 1272 Gefionon kiel anon de la familio kun plej malgranda numero; al kiu ĝi do donis sian nomon.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]