George Phillips Bond
George Phillips Bond | |
---|---|
Persona informo | |
Nomo | George Phillips Bond |
Dato de naskiĝo | 20-a de majo 1825 |
Naskiĝloko | Dorchester (Masaĉuseco) |
Dato de morto | 17-a de februaro 1865 |
Mortoloko | Kembriĝo (Masaĉuseco) |
Mortokialo | tuberkulozo [+] |
Aĝo je morto | 39 |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupoj | astronomo kaj kartografo |
Geografio | |
Ŝtato | Usono |
Familio | |
Patro | William Cranch Bond [+] |
Lingvoj | |
Parolata lingvo | angla lingvo [+] |
Ceteraj informoj | |
Honorigo | Gold Medal of the Royal Astronomical Society, Fellow of the American Academy of Arts and Sciences [+] |
Portalo pri Homoj | |
George Phillips Bond (naskiĝis la 20-an de majo 1825 en Dorchester (Masaĉuseco), mortis la 17-an de februaro 1865 en Kembriĝo (Masaĉuseco)) estis usona astronomo kaj kartografo. Li estis filo kaj kunlaboranto de la astronomo William Cranch Bond.
Li komence interesiĝis pri la naturscienco kaj la birdoj; sed post la morto de sia pli aĝa frato William Cranch Bond Jr., li devontiĝis sin turni al astronomio.
En kunlaborado kun sia patro, li malkovris la 16-an de septembro 1848, novan sateliton de Saturno[1], kiun, du tagoj poste, William Lassell remalkovris sendepende kaj nomis Hiperiono[2].
Ili malkovris la ringon C de Saturno kaj studis la Orion-nebulon.
Ili malvolvis la astrofotografion: en 1850 ili fotis Vegan kaj, en 1857, Mizaron (ζ de la Granda Ursino), per la teleskopo de 38 cm de la observatorio de Harvard (kies William Cranch Bond estis direktoro).
Li malkovris plurajn kometojn, kies orbitojn li kalkulis; kaj sugestis ke la fotografio utilus por mezuri la videblan magnitudon de la steloj.
En 1853 li faris la unuan topografian mapon de la Blankaj Montoj[3] en Nov-Hampŝiro.
Je la morto de sia patro en 1859, li reprenis lian postenon de direktoro de la observatorio de la Universitato Harvard.
Li mortis pro tuberkulozo en 1865.
Honoroj
[redakti | redakti fonton]Li ricevis la Oran Medalon de la Royal Astronomical Society en 1865[4] sed la medalo alvenis al li nur post lia morto.
Post lia morto oni donis lian nomon al:
- La Monto Bond, monto de Nov-Hampŝiro,
- La luna kratero G. Bond,
- La marsa kratero Bond.
Estis nomataj honore al patro kaj filo Bond:
- Regiono de Hiperono nomata "Bond-Lassell Dorsum",
- La asteroido 767 Bondia,
- La Malpleno de Bond en la saturna ringo C.
Noto kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
- ↑ Hiperiono, netipa satelito (el "Le club d'Astronomie de la réserve naturelle Hettange-Grande")[rompita ligilo] (france)
- ↑ George P. Bond. Map of the White Mountains of New Hampshire Arkivigite je 2010-04-12 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
- ↑ Notico pri la Ora Medalo donacita al George P. Bond (angle)