Hiperiono (luno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Hiperiono.
Hiperiono
Natura satelito de Saturno (VII)
Hiperiono (Cassini, 26-a de septembro 2005)
Hiperiono (Cassini, 26-a de septembro 2005)
Oficiala nomo Saturno VII
Historio
Malkovrinto - William Cranch Bond,
- George Phillips Bond
Dato de malkovro
Loko de malkovro
16-a de septembro 1848
Usono
Unua superflugo Voyager 2
(24-a de aŭgusto 1981)[1]
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 1 481 000 km
Discentreco 0,123
Klinangulo 0,43°
Periodo 21,280 tagoj
Fizikaj ecoj
Diametro 370 × 280 × 226 km
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
0.558 × 1019 kg
0,6 × 103 kg/m3
0,017 al 0,021 m/s2
45 al 99 m/s (dependas de la loko)
Rotacia periodo kaosa rotacio
Aksa kliniteco kaose varia
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca premo 0
Surfaca temperaturo  ? K
Albedo 0,3
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 14
v  d  r
Information icon.svg

Hiperiono estas satelito de Saturno, kiu aspektas kiel spongo.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

William Cranch Bond kaj sia filo George Phillips Bond, usonaj astronomoj malkovris ĝin la 16-a de septembro 1848 [2]. La 18-an, la brito William Lassell sendepende ekvidis ĝin kaj nomis ĝin, laŭ Hiperiono, titano filo de Geo kaj Urano.

Ecoj[redakti | redakti fonton]

Rotacio[redakti | redakti fonton]

La fotoj far de Voyager 2 kaj fotometraj mezuroj de Tero montras, ke la hiperiona rotacio estas kaosa: ĝia rotacia akso varias ne-antaŭvideble. Hiperiono estas la ununura kaosa objekto nun konata en la sunsistemo, sed simuladoj montris ke, en la estinto, aliaj neregulaj satelitoj tiel kondukis.

Tia kaosa rotacio kialigas per la neregula formo de la satelito, ĝia discentra orbito kaj orbita resonanco 3:4 kun Titano

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas unu el plej granda nun konata astro kun neregulan formon (nur Proteo estas pli granda nesfera objekto). Hiperiono verŝajne estas ero de pli granda objekto, frakasita de alfrapo. Ĝia surfaco estas riĉega je profundaj krateroj kiuj donas spongan aspekton. Ĝia denso, 0,6 × 103 kg/m3, estas tiu de porhava akva glacio, sed ĝia febla albedo indikas, ke ĝi estas kovrita de maldika tavolo de malhela-ruĝa materialo [3]. Oni hipotezis, ke tia materio, kies koloro memorigas la malhelan materialon de Japeto, estus veninta de Febo.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]