Germana Ruĝa Kruco
Germana Ruĝa Kruco | |
---|---|
Deutsches Rotes Kreuz | |
Lando | Germanio |
Tipo | societo de humanitara helpo |
Celo | nacia kriza, katastrofa, ambulanca kaj sango-banka servo |
Fondiĝo | 25-a de januaro 1921 |
prezidanto | Gerda Hasselfeldt |
membro de | Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento |
dungitoj | 585 |
Sidejo | Berlino |
Interretejo | https://www.drk.de/ |
La Germana Ruĝa Kruco - germane Deutsches Rotes Kreuz [DOJĉes RO:tes Krojc] - estas societo de humanitara helpo en Germanio, kies celo estas provizi nacian krizan, katastrofan, ambulancan kaj sango-bankan servon. La societo membras en la Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento, internacie kunlaboras tie kun aliaj internaciaj societoj de humanitara helpo kaj precipe kun la aliaj naciaj asocioj de la federacio. Ĝia sidejo estas en Berlino, kaj kiel la nuntempa prezidanto funkcias Gerda Hasselfeldt.
Esperanto kaj la Ruĝa Kruco
[redakti | redakti fonton]La iniciatinto de aplikado de Esperanto ĉe la Ruĝa Kruco estis la propagandisto de Esperanto en la franca armeo, nome kapitano Georges Bayol. Antaŭ la 2-a Universala Kongreso li eldonis libreton pri utileco de Esperanto por flegado de diverslingvaj vunditoj, ankaŭ specialajn ŝlosilojn kun necesa frazaro por flega servo[1]. Post tio Esperanto komencis penetri en la naciajn societojn de Ruĝa Kruco.
Ekzemple, dum la 4-a UK en Dresdeno dum somero 1908 por la unua fojo reprezentis sin la Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco per Adolphe Moynier, kiu ĉeestis eksperimenton de ekzerca flegado de diverslingvaj vunditoj; ordonoj, demandoj k. a. estis farataj sole en Esperanto. Partoprenis 50 portilistoj kaj multaj militaj kuracistoj en la korto de la Saksa Ruĝa Kruco. La sama estis ripetata dum la 5-a UK de 1909 kaj dum la 7-a UK de 1911. En 1909 la administracio de la Germana Ruĝa Kruco en Königsberg proponis al sia subularo lerni Esperanton. En 1911 por ruĝkrucanoj estis aranĝitaj Esperanto-kursoj en Dresdeno.
Fine de la Unua Mondmilito la Ruĝa Kruco uzis la delegitan reton de UEA por retrovi homojn kaj kunvenigi gefamilianojn. Delegitoj tiucele skribis proksimume 180 000 leterojn.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]
|