Federacia vojo 6

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Germana federacia vojo 6)
Federacia vojo 6
Bundesstraße
Ĝeneralaj informoj
Longeco: 503 km
Landoj: Bremeno,
Malsupra Saksio,
Saksio-Anhalto,
Saksio
Mapo
Foto
la federacia vojo 6 proksime de Nienburg
la federacia vojo 6 proksime de Nienburg
la federacia vojo 6 proksime de Nienburg
Itinero
Klarigoj 
jam uzata
  projekto, konstruado, nepro de modernado
vojnodo de tipo A
vojnodo de tipo B
vojkruciĝo
trafikcirklo
lima transiro
Vojpagejo (VPO)
ponto
fervoja pasejo
tunelo
parkumejo kun bufeto
benzinstacio
restoracio
hotelo / motelo aŭ alia tranoktejo
ŝosea aerodromo
konstruado
 
Paso de strato
Map
vdr

La federacia vojo 6 - germane Bundesstraße 6 - estas parto de reto de duarangaj interregionaj vojoj en Germanio, kiuj kompletigas la unuarangan reton de la germanaj aŭtovojoj. Ĝi kun du relative grandaj interrompoj (inter Bremerhaven kaj Bremen, kaj poste en suda Saksio-Anhalto) vojas 503 kilometrojn tra la federaciaj landoj Bremeno, Malsupra Saksio, Saksio-Anhalto kaj Saksio. La plej okcidenta kaj norda punkto estas la komunumo Bremerhaven ĉe la Norda Maro kaj la plej orienta kaj suda la komunumo Schöpstal ĉe la limo al Pollando. Gravaj urboj survojaj estas Bremeno, Nienburg, Hanovro, Hildesheim, Goslar, Bernburg, Halle, Lepsiko, Meißen, Dresdeno, Bautzen (suprasorabe Budyšin) kaj Görlitz. Historie la vojo nomiĝis regna vojo 6 - germane Reichsstraße 6 - jam komenciĝis en Cuxhaven ĉe la Norda Maro kaj plu gvidis orienten tra Breslaŭo (ekde 1945 esperante Vroclavo) ĝis Groß Wartenberg (ekde 1945 Syców) - la tuta vojo en la 1930-aj jaroj estis 864 kilometroj.

en Hanovro la vojo interalie servas kiel trafika arterio al kaj de la foiraj haloj: kiam okazas foiro, matene ĉiuj kvar trakoj kondukiĝas al la haloj, kaj vespere ĉiuj kvar forkondukas aŭtojn de tie