Goja-premio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Goja-premioj, en la hispana lingvo Premios Goya, estas la ĉefaj premioj pri kino en Hispanio.

Ilin atribuas la Akademio de Artoj kaj Sciencoj Kinaj de Hispanio (Academia de las Artes y las Ciencias Cinematográficas de España) kaj estis unuafoje organizitaj en la jaro 1987 en la 16-a de marto, en el teatrejo Lope de Vega en Madrido. Ekzistas nun 28 kategorioj, kaj unu honora.

La nomo devenas de la pentristo Francisco de Goya, kaj la premio estas bronza statuo kun la formo de ties kapo. La nuna statuo, ekde la dua okazo en 1988, estas de la skulptisto José Luis Fernández[1] sed la unua estis de Miguel Ortiz Berrocal[2] kaj similiĝis al la nuna kun klasika kamerao supre[3].


Listo de la premiaj kategorioj

Tiel estis la premioj dum la 27-a ceremonio en 2013[4]. Tamen en historio de la okazo ne ĉiam estis same tiel. Ekde 1987 aperis novajn premiojn kiel ekzemple la premio pri la Plejbona produktora estraro aŭ pri la Plejbona animacia filmo kiu estis aldonita ekde 1990 sed malaperis poste kaj tiam revenis ripetiĝante. Aliaj premioj preciziĝis kiel la premio pri la Plejbona scenaro kiu duobliĝas en 1989 diferencigante originalajn kaj laŭigajn scenarojn. Ankaŭ titoloj riĉigas, tiel estis por la premio pri la muziko kiu devenis la rekompecon pro la Plejbona origanala muziko (1988). En 1989, aldonis la hararanĝon al la premio pri la ŝminko. La sekvanta jaro, kreis premion por helpi la novajn reĝisorojn kiel la novaj geaktoroj havas iun ekde la malfino...
Kelkajfoje la akademio rekompenciĝas kinulon kun honora premio.

  • Plejbona filmo (Mejor película)
  • Plejbona nova reĝisoro (Mejor dirección novel)
  • Plejbona scenaro originala (Mejor guion original)
  • Plejbona scenaro laŭiga (Mejor guion adaptado)
  • Plejbona originala muziko (Mejor música original)
  • Plejbona originala kanto (Mejor canción original)
  • Plejbona aktoro (Mejor interpretación masculina protagonista)
  • Plejbona aktorino (Mejor interpretación femenina protagonista)
  • Plejbona neĉefa aktoro (Mejor interpretación masculina de reparto)
  • Plejbona neĉefa aktorino (Mejor interpretación femenina de reparto)
  • Plejbona aktoro malkaŝinta (Mejor actor revelación)
  • Plejbona aktorino malkaŝinta (Mejor actriz revelación)
  • Plejbona bildigo (Mejor fotografía)
  • Plejbona artista estraro (Mejor dirección artística)
  • Plejbona kustuma kreado (Mejor diseño de vestuario)
  • Plejbona ŝminko kaj hararanĝo (Mejor maquillaje y/o peluquería)
  • Plejbona sono (Mejor sonido)
  • Plejbona specialaj efektoj (Mejores efectos especiales)
  • Plejbona iberamerika filmo (Mejor película iberoamericana)
  • Plejbona eŭropa filmo (Mejor película europea)
  • Plejbona dokumenta mallongfilmo (Mejor cortometraje documental)
  • Plejbona fikcia mallongfilmo (Mejor cortometraje de ficción)
  • Plejbona animacia mallongfilmo (Mejor cortometraje de animación)

La Premiitoj

Premioj al la plej bona filmo

Premioj al la plej bona animacia filmo

Eksteraj ligiloj

Vidu ankaŭ

Similaj premioj


Notoj kaj referencoj