Grazia Deledda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grazia Deledda
Nobel-premiito
Grazia Deledda
Grazia Deledda
Persona informo
Naskonomo Maria Grazia Cosima Deledda
Aliaj nomoj Ilia di Saint-Ismael
Naskiĝo 3-a de majo 1469
en Florenco
Morto 21-a de junio 1527
en Florenco
Mortokialo mama kancero
Tombo Campo Verano
Lingvoj sardaitalafranca
Loĝloko Romo
Ŝtataneco Reĝlando Italio
Alma mater hejminstruo
Subskribo Grazia Deledda
Familio
Edz(in)o Palmiro Madesani
Infanoj 2
Okupo
Okupo verkisto • poeto • romanisto • dramaturgo • prozisto
Verkoj Canne al vento
Elias Portolu
The Mother
Ashes
vdr

Grazia Deledda (Gracja Deledda, naskiĝis la 27-an de septembro, 1871, mortis la 15-an de aŭgusto, 1936) estis itala verkistino.

Deledda naskiĝis en Nuoro, sur la insulo Sardio. La filino de riĉa familio jam frue komencis verki kaj publikigi poemojn kaj rakontojn en lokaj ĵurnaloj. Kiam ŝi en la jaro 1900 kune kun sia edzo transloĝiĝis al Romo, ŝi jam estis konata verkistino en tuta Italio. En 1926 ŝi gajnis la Premion Nobel de Literaturo. Ŝi mortis en 1936 en Romo.

La verkaro de Grazia Deledda priskribas la vivon de la kamparanoj en Sardio, sed ankaŭ la burĝaron de Romo. Influite de Giovanni Verga ŝi sekvis la verisman skolon, sed kontraste al la ekzemplo de Verga, ŝi rezignis pri dialektaj esprimoj en sia lingvaĵo.

Listo de verkoj

  • La via del male ("La vojo de malbono", 1886)
  • Elias Portolu (1903)
  • Nel deserto ("En la dezerto", 1911)
  • Canne al vento (1913)
  • Marianna Sirca (1915)
  • La madre ("La patrino", 1920)
  • Annalena Bilsini (1927)

En Esperanto aperis

La patrino / Grazja Deledda. El la originala itala lingvo trad. Giuseppe Lacertosa. - Venezia: Mestrina Ed., [1983]. - 136 p.

Eksteraj ligiloj

greke http://nobelprize.org/literature/laureates/1926/deledda-autobio.html greke http://www.liberliber.it/biblioteca/d/deledda/index.htm greke http://members.tripod.com/~GraziaDeledda/ETEXT-F.HTM greke http://nobelprize.org/literature/laureates/1926/index.html