Guo Shoujing

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Guo
Shoujing
Busto de Guō Shǒujìng en Pekino
Busto de Guō Shǒujìng en Pekino
Busto de Guō Shǒujìng en Pekino
Persona informo
NomoGuo Shoujing
Dato de naskiĝo1231
NaskiĝlokoSintaj
Dato de morto1316
MortolokoĤanbaliko [+]
Aĝo je morto84
Okupoj kaj profesioj
Okupojastronomo, inĝeniero kaj matematikisto
Geografio
ŜtatoĈinio
Portalo pri Homoj
vdr

Guo Shoujing (郭守敬 ; Guō Shǒujìng ; naskiĝis en 1231 en Sintaj, mortis en 1316 en Ĥanbaliko) estis ĉina astronomo, inĝeniero kaj matematikisto ; sia aldotiĝa nomo estis Ruosi (若思). Li vivis sub la dinastio Yuan ; pli malfrue la germana jezuito Johann Adam Schall von Bell (15911666) estis tiel impresita de la gardita astronomia instrumentaro de Guo Shoujing, ke li nomis lin "La Tycho Brahe de Ĉinio".

Vivo[redakti | redakti fonton]

Aĝa de 14 jaroj, Guo Shoujing elpensis unu akvohorloĝon, kiun sia avo realigis. Je 16 jaroj li komencis studon pri matematiko, kiu gvidis lin al hidraŭliko kaj astronomio. Je sia 20 jaroj li fariĝi hidraŭlika inĝeniero : en 1251 li helpis al la riparo de la ponto de la rivero Dahuoquan.

Fine de 1250, Kublaj-Ĥano, kiu fariĝis suvereno de plej granda parto de Ĉinio tiam sub mongola domino, komprenis la gravecon de la hidraŭlika inĝenierarto por irigacio kaj transporto per akvovojoj. Li sendis Liu Bingzhong kaj ties lernanton Guo Shoujing' enketi en la regiono inter Dadu (hodiaŭ Pekino) kaj la Flava Rivero. Guo Shoujing konstruis kanalon longa de 30 km pro provizi Dadu per akvo. Post tiu sukceso, Kublaj-Ĥano sendis Guo Shoujing por gvidi similajn projektojn en diversaj partoj de la Ĉina imperio.

Guo Shoujing fariĝis ĉefa konsilanto de Kublaj-Ĥano pri hidraŭliko, matematiko kaj astronomio kaj konstruis plurajn astronomiajn instrumentoj ; li laboris pri plibonigo de la gnomono, inventis la "kvadratan tabulon", uzita por mezuri la azimuton de ĉielaj korpoj kaj kiu povas utili kiel angulilo. Li konstruis simpligitan armelan sferon,[1] kaj pli grandan, pli precizan armilaran sferon movigita per akvo, nomita Ling Long Yi.

Kublaj-Ĥano komisis lin krei pli precizan kalendaro. Por tio, 27 observatorio estis konstruitaj tra Ĉinio. En 1280, li kalkulis la daŭron de la jaro, kiun li fiksis al 365,2425 tagoj : daŭro egala al tiu difinita por la gregoria kalendaro, elpensita tri jarcento pli malfrue. Tiu kalendaro estis uzita dum 364 jaroj.

En 1283 Guo Shoujing fariĝis direktoro de la Observatorio de Pekino kaj, en 1292 estro de la Oficejo pri Hidraŭlikaj Laboroj.

Dum sia tuta vivo li faris gravajn studojn pri sferan trigonometrion. Li estas ankaŭ konata kiel kreinto de la artefarita lago de Kunming, kiu provizas per akvo la regionon de Pekino kaj permesas pli bonan transporton de greno tra la lando.Post la morto de Kublaj-Ĥano, li daŭre estis konsilanto pri hidraŭliko kaj astronomio por ties posteuloj.

Malamiko de la astrologio, li sukcesis forigi la aŭguraĵojn bazitajn sur la astroj el la kalendaroj.

Estas dubo pri la dato de lia morto : ĉu 1314, ĉu 1316.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

En lia honoro estis nomitaj :

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]