Saltu al enhavo

Halka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Halka
Halka
Halka
Aŭtoro diversaj
Eldonjaro 1912
Urbo Parizo
Eldoninto Hachette
Paĝoj 37
vdr
Halka - la opero en 4 aktoj de Stanisła Moniuszko, teksto de Włodzimierz Wolski

Halka [1] estas opero en 4 aktoj de Stanisław Moniuszko, teksto de Włodzimierz Wolski, el la pola tradukita de Antoni Grabowski. Populara teatraĵo en Pollando, ludita ankaŭ en Krakovo dum UK 1912.

Premiero:

El prezentiĝoj eksterlande:

Recenzoj pri la Esperanta traduko

[redakti | redakti fonton]
Citaĵo
 La traduko montras ĉiujn bonajn kvalitojn de tiu ĉi eminenta verkanto. 
— 1912, Käthe Jans, Germana Esperantisto, B, paĝo 30
Citaĵo
 Opero ludita dum la Oka kun granda sukceso. 
— 1912, Historio de Esperanto I, paĝo 359
Citaĵo
 Halka estas la ĉefverko de la pola komponisto Moniuszko. Oni ludis ĝin pli ol 700 foje en Varsovio. Tiu fakto — kaj ni ne forgesu ke Antoni Grabowski estas la tradukinto — laŭ nia ideo valoras pli ol la plej grave pristudita bibliografia raporto. Halka estos ludita dum la Oka Kongreso en Krakovo 
— Belga Esperantisto n041 (mar 1912)
Citaĵo
 Tiu ĉi la unua granda eldonita en Esperanto opero eble estos prezentita en la venonta

kongreso en Krakovo. Kompreneble, la ĉefa elemento en la sukceso de opero estas la muziko, kaj se tiu ĉi estos konforma al la bona /ibretfo, oni povas atendi brilajn efektojn! La temo estas kortuŝa sorto de vilaĝana knabino delogita de riĉa sinjorido, kies edziĝoceremonion ŝi vidas. Freneza, kun obtuzaj sentoj, Ŝi vagas forlasita, korrompita, ĉiam sopirante :

“Kiel rompita vente arbeto
Estas animo la mia.
Kie vi estas, roza kroneto,
Kie vi, floro lilia ?
Ĉion forprenis Janko, karulo,
Kion fordoni mi povis ;
Ĉie lin serĉas mia okulo,
Sed lin nenie retrovis.
Kie vi estas, falko aera,
Kie vi, mia brilanta suno ?
Mi, kiel kampa flor” en aŭtuno
Sen vi, pereas mizera.”

La teksto estas tradukita el la pola, kaj ĝi estas bone kaj bele farita, kiel oni povas juĝi per la specimeno iom nekutima estas la ofta uzado de vortoj en kunmetita formo, ekz.: tutegala, ĵunsinjoro, kar-infanoj, gajbabili, k.a., kie la formoj em prozo certe estus nebonaj aŭ eĉ malĝustaj. Sed oni ja ne devas fari katenojn por la Muzoj! Ni legis la operon du fojojn kun granda

plezuro, kaj ni tre dezirus ĉeesti ĝian prezentiĝon. 
— P.J.C. La Brita Esperantisto - Numero 086, Februaro (1912)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 4269, paĝo 373.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Witold Rudziński, "Halka" de S. Moniuszko. Serio Mała Biblioteka Operowa. P.W.M. [1954], (116 p.)
  • Lesław Czapliński, Niewinność uciśniona: góralka Halka i gejsza Cho-cho-san (Senkulpeco subpremita: montaranino Halka kaj gejŝo Cho-cho-san) [en:] "W kręgu operowych mitów" (En la rondo de operaj mitoj) Kraków 2003
  • Lesław Czapliński, Huculska "Halka" (Hucula "Halka") (pri ukrainigita versio de la opero de Stanisław Moniuszko) [en:] SCENA OPEROWA 2/1993

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]