Hungara Antologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hungara antologio)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Hungara Antologio
Hungara Antologio
Hungara Antologio
Aŭtoro diversaj
Eldonjaro 1933
Urbo Budapeŝto
Eldoninto Literatura Mondo
Paĝoj 473
vdr

Hungara Antologio [1] estas esperantlingva 473-paĝa antologio de hungaraj poemoj kaj noveloj de 50 verkistoj. Eldonis ĝin Literatura Mondo en Budapeŝto en la jaro 1933. La libro enhavas 473 paĝojn kaj 24 kliŝopaĝojn kun la portretoj de 47 verkistoj.

En 1983 aperis samtitola volumo, redaktita de Vilmos Benczik. Tiu nova Hungara Antologio entenas nur parton de la volumo el 1933, sed ĝi prezentas multajn verkojn kiujn la volumo el 1933 ne enhavas. Komunaj aŭtoroj estas 28, la sumo de la aŭtoroj en la volumo el 1983 estas 73.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Redaktis kaj grandegan parton de la poemoj tradukis Kalocsay, kunlaboris Baghy, Bodó, Halka, Szilágyi, Totsche... Simila verko eĉ en grandaj naciaj lingvoj ne ekzistas pri la hungara literaturo. La redaktantoj celis "konigi hungarajn literaturajn trezorojn kaj samtempe doni kiel eble plej valoran kontribuaĵon al la Esperanta literaturo". Ĉiu justa juĝanto verdiktos honore realigita tiun duoblan taskon, kaj deziros sukceson al tiu nesuperebla libro al la AELA-entrepreno. 
— 1933, Georges Stroele, Esperanto, paĝo 167
Citaĵo
 Post antaŭparolo en kiu Kalocsay klarigas la celon de la libro, la elekton de la tekstoj, la uzatan lingvoformon, estas studo pri la hungara literaturo. Poste la poezia kolekto proksimume 1/3 de l' volumo plue la prozo 2/3 fine klarigaj notoj kaj tabeloj. Pri ĉiu citita aŭtoro mallonga, trafa karakterizo. La poezioj estas unue malnovaj baladoj kaj romancoj poste versaĵoj el poetoj de la 16-a jarcento ĝis la nuno. Do vera historia antologio kie 28 poetoj estas cititaj, iuj per unu poemo aliaj per pluraj, ĝis 30 por Petőfi. Pri la prozaj tekstoj multaj estas sufiĉe ampleksaj. La redaktoroj intence rezignis pri la kompleto por doni prefere interesan kaj plezure legeblan legaĵon. Tial aperas nek la malnova proza literaturo nek la aŭtoroj ekverkintaj post la granda milito. La plej multaj prozaĵoj estas rakontoj, noveletoj imagaĵoj ofte kun humora aŭ sprita karaktero. 
— 1933, Historio de Esperanto II, paĝo 802
Citaĵo
 Per ĉi tiu grava verko Esperanto ree pruvas sian taŭgecon per la kono de literaturverko, kles traduko en la ĉefajn kulturajn lingvojn ĝis nun ne efektiviĝis. Antaŭ jaroj E-ujo surprizis nin per eldono de „Kataluna Antologio“, nun same taŭga verko, enhavanta hungarajn literaturaĵojn, ne malpli ĝojigas nin, ĉar precipe verkoj de neokcidentaj popoloj restas ĉe ni tro malmulte konataj. Prave Mihaly Babits en sia „Studo pri la hungara literaturo“ akcentas, ke ĝuste la madjaroj kiel origine orienta popolo estis per sia loĝiĝo en Mezeŭropo devigataj fariĝi la naturaj perantoj inter Oriento kaj Okcidento kaj samtempe la ŝirmantoj de la nebalkana Eŭropo kontraŭ la turkaj invadoj.

La antologio mem ampleksas du grandajn partojn: la unua enhavas poeziojn, la dua prozaĵojn. Kalocsay unue prezentas specimenojn de popola poezio (pli ampleksan kolekton da ili ii eldonis sub la titolo „Kantanta Kamparo“). La ĉefverko de tiuj popolkantoj estas „Masonisto Kelemen“, kombinanta la ideon pri porkonstruaja oferbrulaĵo kun la rakonto pri juĝisto Jephta el la Biblio. La aliaj, ofte en formo de baladoj pritraktas la temon de l’ Amo: "La serpento" iom memorigas al ni la komencon de Genezo. Sekvas nun la profesiaj poetoj, kiel plej antikva kaj sole staranta unue Balint Balassa

1 la 16. je., kies poemtitoloj ofte ankoraŭ estas latinaj. Post preskaŭ du jarcentoj Vitez, Berzsenyi, Kölcsey, Vörösmarty daŭrigas la evoluiĝon, pro la turkaj militoj interrompitan Legante Vitez ni kelkfoje memoras Schiller kaj niajn anakreontajn poetojn; Berzsenyi preferas la grekajn ritmojn, favoritajn de la barok-poezio. La instruiteco ĉe ĉiuj kvar iom subpremas la sentkapablon. Vörösmarty jam batalas por revoluciaj ideoj kaj estas karakterize por li, ke li nomas la homon „ĉi-duondion, duonbeston“. Lian kredon en malpli radikala formo heredas Petöfl, kiun komparemuloj nomus la hungaran Herwegh, kvankam li pli altgrade

majstris ankaŭ la pli simplajn formojn, kelkfoje preskaŭ skribante epigramojn (Ho rememor’; Malĝojo, ocean' giganta). Samtempuloj de Petöfi estis Arany (bonega baladkantisto), Vajda (poeto de l’ amo) kaj Kiss, kies balado Judit Simon estas majstroverko samkiel la poemo „La morto de Pan“ de Reviczky. Inter la modernaj poetoj plej distingiĝas Ady kaj Babits, la dua estas samtempe prozisto kiel cetere ankaŭ Ignotus, Heltai, Kosztolanyi (iom suferanta pro sex-appeal), Karinthy, Falu kaj Kassak, la plej moderna, kies formoj iom similas tiujn de Walt Whitman. De Babits mi menciu la cigankantojn baladajn kaj la grandiozan poemon "La Danaidoj“, laŭforme parenca al „La korvo“ de Poe. Fine mi atentigu la legantojn pri Szep, sufiĉe moderna autoro, kaj pri la german-noma Oszkar Geliert. Rilate la duan parton recenzanto de ĉi verko estas embarasita pro la riĉeco de l’ enhavo de jam menciitaj aŭtoroj ĉefe estas citindaj „Mitologio“ de Babits (fortoplena Heraklo-mito, pro la pentrita kulturepoko parte intence kruda, sed neniel dekadenca), la precipe por ekstremaj moralistoj enpensiga rakonto pri la „Fratinoj Tünderlak“ de Heltaj kaj la fragmento el „Vivo de Homo“ da Kassak La serio da prozajoj komenciĝas per „Kiun el la sep“ de Jokai, rakonteto laŭ "Joĉjo, la gaja sapfaristo", sekvas drameca kampara skizo. La verda muŝo kaj la flava sciuro“ de Mikszath. Majstroverkoj estas krom tiu novelo „Barono Rebus“ de Herczeg (grotesko pri modela edzo, kiu estas nura maŝino). „Pierrot kaj Colombine“, historia novelo el Francujo de Pekar; „Amo nenio pli“ de Szini; „Pri malnova soldato“ rokokotempa rakonto de Margit Kaffka; „Ĉe Mühlhausen la malĝoja oficiro“, laŭ ŝajnigo militkomence skribita letero de iom dekadenca virino (aŭtoro Szomory). „La porkido de l' bona Dio“, tute senfrivoleca novelo primizerula, kies lino estas iom parenca al tiu de „The happy Prince“ de Wilde (aŭtoro Szabo), kaj la poezio- kaj pensoplena utopio „Ŝtata murdejo" de Endre Nagy. Historia noveleto pri Ovid estas la skizo „Ĉe la pordo de l’ skita maro“ de Laczko, la vivon de la mizeruloj pritraktas la psikologie tre instrua dummilita tragedia okazajo, rakontata en „Malriĉaj homoj“ de Möricz, la plej longa speciroeno de la tuta kolekto, idilie eftkas „La leteroj de 1’ poŝtestro“ de Krudy, poeziplene „Odoroj“ de Rtvecz. Wells-simila fabelo (kp. „La lando de la blinduloj“ de l’ angla verkisto) estas „Kontraŭ la aŭroro“ de Mora, kvazaŭ dramo „La duonfilo“ de Birö. Kalocsaj celere ankaü esperantigis draman scenon (de Katona) kaj tutajn drametojn („Ĉe l' rando arbara" de Kobar, kontrastanta la ekstremojn de junula gajeco kaj de grizula malespero; „La unua paŝo" de Molnar, ilustranta fraŭlinan mensogemon, „La sama en viro" de Karinthy, montranta en nekutima maniero malsaman prijuĝon de la du seksoj per la „Sinjorino de ĉi knajaro“). „Kvin jaroj“ de la lirikisto Falu akcentas nian amen al la vivo, eĉ se ĝiaj kondiĉoj estas malesperigaj. La lasta prozaĵo „Place de Lopera“ de Földl eslas glorado de la nuntempo; la stilo de ĉi plej modernulo similas tiun de James Joyce. Oni ne pensu, ke ĉi antologio enhavas verkojn de ĉiuj hungaraj poetoj; laŭ aldonita, tre zorge verkita hungara Esperanto-Bibliografio oni povas sciiĝi, ke krom la aŭtoroj reprezentataj en ĉi kolekto ekzistas pli ol 40 verkistoj (27 poetoj kaj 14 prozistoj), kies verkoj jam estas esperantigitaj. Tarnen ĉi tie presitaj noveloj de kelkaj aŭtoroj (ekz. Pekar, Szini, Kaffka, Szabo. Nagy, Földi) prezentas novan nomon al Esperantujo. La tradukoj estas laŭlingve kutime bonegaj, kelkfoje en la unua parto eĉ geniaj kvankam ofte tro modenaj (ekz.pĝ 174 ili stultas, lacas, rare ĝoj’ kaŭziĝas). Kiel dubajn kaj nekorektajn formojn mi inter alie notis jenajn: Pĝ. 14 senpere (anst. ĵus) antaŭ la revolucio; p. 50 mi koleris, ĝis (anst. tiom longe) mi povis; p. 14b rabisto kune (!) min prip'oras (ĉu preseraro?), p. 186 (kaj ofte) kvankam anst. tamen; p. 193 lasu vian manon detranĉigi (sen „igi“); p. 2'5 la edzino domaĝis fari tian servon (anst. preterlasis); p. 217 drinko ne defendas (pro estas) kontraŭ ...; p 219 sciencsoifo (scivolemo); p. 238 majesta (anst. reĝa) bonvolo; p. 244 mia direndo (!); p. ;50 trezoreto (karulinjo); p. 231 malbone iris al mi (mi fartis malbone); p. 277 bonajn matenojn (sonas hispanlingve kp. buenas mañanas); p. 296 ĉu vu do povas „rapide saniĝadi“?; p. 302 atingi al (uzu la akuzativon!); p 323 oni ne marŝas „kun" sed „per“ pezaj paŝoj‘ ; p. 329 viro (anst. edzo); p. 355 senombrela lampo (anst. senŝirmila); p. 356 lin kortuŝis sia (anst. lia) oferemo; p. 363 lingvo ne „redonas“ sed „esprimas“ ion; p. 396 mi estos tiel bona, ke tre(!); p. 416 vojaĝrimedo (vojaĝilo); p. 427 turbutono (Knauf!); p. 428 por ili jam sufiĉis la zorgado (anst. ili jam naŭzis/tedis . . .) p. 450 ŝanĝu la ciferon, legante 1066. La klarigaj notoj priparolas multajn vortojn kaj aludojn; tamen ne klarigitaj restis ekz. brokanti, ekranbesto, fuko, karamboli, kilorgo, longo, reĝino Molena, ŝindo, skorio. Entute oni gratulu la redaktiston kaj la kunlaborintojn, ke ili sukcesis „enmondigi“

tiun gravan kaj belan verkon. 
— D-ro fil. Biehler. Aŭstria Esperantisto n097 (maj 1933)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. tiele literumita en Enciklopedio de Esperanto kaj en Historio de Esperanto de Leon Courtinat, paĝo 802

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]