Ilona Koutny
Ilona Koutny | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de marto 1953 (71-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | Esperanto • hungara • pola |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • esperantologo • lingvisto |
Dr-ino Ilona KOUTNY (naskiĝis la 1-an de marto 1953 en Budapeŝto) estas hungara esperantistino kaj lingvistino. Edziniĝinta al Zbigniew Galor, ŝi nuntempe vivas en Pollando, kie ŝi gvidas la interlingvistikajn studojn ĉe la Universitato Adam Mickiewicz en Poznań. Pro tiu agado ŝin oni elektis Esperantisto de la Jaro 2008. Ŝi estas membro de la Akademio de Esperanto.
Koutny verkis multajn lingvistikajn studojn, i.a. pri vortaraj problemoj. Ŝi estas ĉefredaktoro de "Hungara-Esperanta Meza Vortaro" kune kun István Szerdahelyi (Budapeŝto 1996).
Distingoj
- En 2008, ŝi elektiĝis Esperantisto de la jaro.
- En 2018, ŝi akiris la FAME-premion.
Verkoj (elekto)
- 2003: (prelego) Interkultura komunikado en Eŭropo: la angla kaj Esperanto kiel alternativaj komunikiloj en Kiselman, C. Simpozio pri interkultura komunikado. Prago: KAVA-PECH 2005.
- 1996: Hungara-Esperanta Meza Vortaro (ĉefredaktoro kun István Szerdahelyi).
Eksteraj ligiloj
Trovu « Ilona Koutny » inter la Vizaĝoj de homoj rilataj al la ideo «Internacia Lingvo» |
- Intervjuo de Ilona Koutny ĉe YouTube, dum la 52-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj
- Biografieto ĉe AIS
- Libroj kaj aliaj dokumentoj de kaj pri Ilona Koutny en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo
- Artikoloj de kaj pri Ilona Koutny en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA)
|