Büetigen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Im Tal (Büetigen))
Büetigen
Blazono de Büetigen
Blazono de Büetigen
Blazono de Büetigen
Komunuma domo de Büetigen
Komunuma domo de Büetigen
Komunuma domo de Büetigen
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Seeland
Malnova distrikto ĝis 2009 Büren
Koordinatoj  47° 6′ 25″ N 7° 20′ 40″ O / 47.10694 °N, 7.34444 °O / 47.10694; 7.34444 (mapo)Koordinatoj: 47° 6′ 25″ N 7° 20′ 40″ O / 47.10694 °N, 7.34444 °O / 47.10694; 7.34444 (mapo)
Nombro de loĝantoj 788
Areo 3,61 km²
Alteco 448 m super marnivelo
Poŝtkodo 3263
Komunumkodo 0382
Mapo de Büetigen
Mapo de Büetigen
Mapo de Büetigen
vdr

Büetigen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Büren kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Seeland en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 788 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Büetigen situas en la Berna Lagolando proksimume 8 kilometrojn sudoriente de la urbo Bielo sudoriente de la malnova fluejo de la rivero Aro. La komunumo konsistas el la vilaĝo Büetigen kun la kvartaloj Oberfeld kaj Im Tal. Sude de la komunumo troviĝas arbara monteto sur kiu fontas la rojo Chalchgrabe, kiu flues norden tra la komunumo.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,61 km², de kiuj 26,5% estas kovritaj de arbaro, 62,7% servas por agrikulturo kaj 9,9% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Büetigen limas en nordo al Dotzigen, en oriento al Diessbach ĉe Büren, en sudo al Lyss, en okcidento al Studen, kaj en nordokcidento al Schwadernau.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Büetigen pasas la kantona ĉefvojo n-ro 22 de Lyss al Soloturno. La vojo n-ro 2553 pasas de Studen tra Büetigen al Schnottwil kaj krome estas vojo de Worben al Büettigen. La plej proksimaj alveturejoj al la svisa aŭtovojo A6 situas 4 kilometrojn okcidente apud Studen respektive sude apud Lyss. Per la buslinio de Schnottwil al Lyss la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Büetigen datiĝas el la jaro 1261 kiel Buetingen. Sur la monteto Burghubel eventuale ekzists mezepoka burgo de la feŭdaj senjoroj de Büetigen menciitaj en la 13-a jarcento, kies havaĵo estis transdonita al la Abatejoj Sankt-Urban kaj Frienisberg. Frienisberg iom post iom akiris la havaĵojn de la ceteraj bienposedantoj, la Grafoj de Kiburgo kaj Monaĥejo Gottstatt, kaj en la jaro 1365 cedis la jurisdikcion al la berna vokto en Aarberg. En la jaro 1380 Büetigen estis vendita al Berno. Post la reformacio de 1528 la regiono fariĝis parto de la Voktejo Frienisberg sub la supera jurisdikcio de la Voktejo Büren. Kadre de la Helveta Revolucio de 1798 Büetigen estis atribuita al la distrikto Büren, kies parto ĝi restis ĝis la integriĝo al la nova administra distrikto Seeland en la jaro 2010.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]