Internaciaj Infanaj Ludoj
La Internaciaj Infanaj Ludoj (angle International Children’s Games (ICG), antaŭe International School Children’s Games, do "Internaciaj Lernejinfanaj Ludoj",[1] germane Internationale Schülerspiele, do "Internaciaj Lernejanaj Ludoj") estas evento okazigita ĉiujare kie infanoj de urboj ĉirkaŭ la mondo inter la aĝoj de 12 kaj 15 jaroj partoprenas en vario de sportaj konkuroj kaj kulturaj agadoj. Ĝi estas rekonata kaj okazas sub aŭspicio de la Internacia Olimpika Komitato.[2]
Historio[redakti | redakti fonton]
La slovena sporta instruisto Metod Klemenc fondis la Internaciajn Infanajn Ludojn en 1968 kun la celi subteni la pacemon kaj amikemon de la monda infanaro tra sportado. Li organizis la unuajn Internaciajn Infanajn Ludojn kaj Kulturan Festivalon en 1968 kun la partopreno de teamoj el naŭ eŭropaj urboj.
Ekde tiu tempo, laŭ la stato de somero 2016 pli ol 37 000 infanoj en aĝo de 12 ĝis 15 jaroj partoprenis en 50 someraj ludoj kaj 7 vintraj ludoj. 415 malsamaj urboj el 90 landoj kaj ĉiuj 5 kontinentoj partoprenis. La Internaciaj Infanaj Ludoj kaj Kultura Festivalo iĝis la plej granda monda internacia plursporta junulara evento, kaj estas rekonata per la Internacia Olimpika Komitato. En 2013 la evento okazis en Windsor-Essex, Kanado,[3] sekvata de Lake Macquarie, Aŭstralio en 2014, [4] kaj Alkmaar, Nederlando en 2015. La ludoj de 2016 okazis en Novtajpeo en Tajvano inter la 11-a kaj 16-a de julio.
Lokoj[redakti | redakti fonton]
Somero[redakti | redakti fonton]
Vintro[redakti | redakti fonton]
Ludoj | Jaro | Gastiganta urbo | Lando |
---|---|---|---|
1-a | 1994 | Ravne na Koroškem | ![]() |
2-a | 1995 | Prakovce kaj Helcmanovce | ![]() |
3-a | 1999 | Maribor | ![]() |
4-a | 2009 | Montreux kaj Vevey | ![]() |
5-a | 2011 | Kelowna | ![]() |
6-a | 2013 | Ufa | ![]() |
7-a | 2016 | Innsbruck | ![]() |
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
- Junularaj Olimpikoj (por junuloj en aĝoj de 14 ĝis 18 jaroj)
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Daniel Bell: Encyclopedia of International Games, 2003
- ↑ internacia retejo de la evento, vidita la 15-an de julio 2016
- ↑ artikolo "Windsor-Essex okazigas la Internaciajn infanajn Ludojn de 2013" en la retejo infowindsor.com (angle)
- ↑ "Lake Macquarie okazigas la Internaciajn infanajn Ludojn de 2013" en la retejo abc.net.au (angle)
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- oficiala retejo de la Internaciaj Infanaj Ludoj
- retejo de la Internacia Infana Ludoj 2016 en Novtajpeo
- retejo de la Internaciaj Infanaj Vintroludoj 2016 en Innsbruck
- retejo de la Internaciaj Infanaj Ludoj 2015 en Alkmaar
- retejo de la Internaciaj Infanaj Ludoj 2014 en Lake Macquarie
- retejo de la Internaciaj Infanaj Vintroludoj 2013 en Ufa
- retejo de la Internaciaj Infanaj Internaciaj Infanaj Ludoj 2013 en Windsor-Essex
- retejo de la Internaciaj Infanaj Ludoj 2011 en regiono Lanarkshire (arkivigita laŭ stato de decembro 2013)
- retejo de la Internaciaj Infanaj Vintroludoj 2011 en Kelowna
- de la Internaciaj Infanaj Ludoj 2009 en Ateno