Jan Niewiński

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jan Niewiński
Persona informo
Naskiĝo 27-an de decembro 1920 (1920-12-27)
Morto 13-an de marto 2015 (2015-03-13) (94-jaraĝa)
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo sporta administristo
vdr

Jan Niewiński (naskiĝis la 27-an de decembro 1920 en Rybcza (nun Ternopila provinco), mortis la 13-an de marto 2015 en Varsovio) – kolonelo de Ministerio pri Internaj Aferoj, soldato de Pola Enlanda Armeo, komandanto de Pola memdefendo en Volinio en la vilaĝo Rybcza dum la Volinia masakro (IX 1943-III 1944), sporta kaj socia aganto, entreprenisto-ĝardenisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Filo de Wawrzyniec, agrikulturisto de Rybcza. Post fino de baza lernejo iĝis lernanto de la Liceo de Krzemieniec. Post soveta invado en Pollandon lia patro estis maje 1940 arestita de soveta NKVD. Jan Niewiński ĝis atako de Nazia Germanio al Sovetunio kaŝis sin. De marto 1943 kunorganizanto kaj partoprenanto de la memdefendo de pola vilaĝo Rybcza, komandanto de unu el defendaj sektoroj de la vilaĝo, soldato de Pola Armeo, de septembro 1943 komandanto de la vilaĝ-memdefendo.

Post anekso de Rybcza flake de Ruĝa Armeo (la 17-an de marto 1944) enkorpigita al kvazaŭarmea bataliono de NKVD en Krzemieniec. La 12-an de majo 1944 eniris al Polaj armitaj fortoj en Sovetunio sub komando de Zygmunt Berling. Direktita al Sumio, enkorpigita al formiĝanta tie la 4-a Divizio de Infanterio. Kiel komandanto de plotono de peza maŝinpafilo partoprenis en trarompo de Pomeria Remparo kaj bataloj pri Kołobrzeg kaj Berlin.

La 25-an de majo 1945 la 4-a Divizio de Infanterio estis apartigita de la Pola Soldataro kiel bazo por formigo de la Korpuso pri Interna Sekureco (KBW) – interna militistaro subigita al Ministerio de Publika Sekureco. Jan Niewiński avanciĝis ĝis grado de leŭtenanto.

Post fino de plirapidigita jara kurso por oficiroj ĉe Akademio de Korpa Edukado avancita ĝis grado de la kapitano de KBW kaj nomumita ĉefo de la korpa edukado de la KBW-militistaro.

En 1956 (pola oktobro ligita al Władysław Gomułka) elektita ĝenerala sekretario de Asocio de Sportaj Kluboj „Gwardia” , kie dum kelkaj kadencoj igis personajn ŝanĝojn riskante riproĉon pri kontraŭjudismo. En la jaroj 1961-1964 kaj 1969-1972 estrarano de Pola Olimpika Komitato, en la jaroj 1964-68 gvidis ties Sportan Komisionon. Pro siaj funkcioj partoprenis Someran Olimpikon en Romo, Someran Olimpikon en Tokio kaj Someran Olimpikon en Meksiko.

En 1974 pensiiĝis en la grado de kolonelo. En la jaroj 1972-1975 komence komisara kaj poste ordinara prezidanto de Pola Boksista Asocio. Organizanto de la Kongreso de Eŭropa Bokso en Varsovio kaj Eŭropa Ĉampioneco pri Bokso en Katowice (1975).

En 1973 akiris duhektaran kampon najbare al Kabacki-Arbaro, kie kultivis plantejon de tulipoj. En la 90-aj jaroj likvidis ĝin komencante socian agadon.

De 1995 eldonis bultenon „Głos kresowian” (La voĉo de kresanoj). En 1997 organizis la Unuan Forumon de Kresaj kaj Ekssoldataj Organizaĵoj, unu jaron poste fondis Tutpollandan Komitaton pri Celebrado de la 55-a Datreveno de la Genocido de Ukrainaj Naciistoj kontraŭ la pola loĝntaro de Volinio kaj Orienta Malgrandpolujo, al kiu prezidis ankaŭ dum la 60-a kaj 65-a datreveno.

La 22-an de majo 1999 laŭ iniciato de Niewiński fondiĝis en Varsovio Kresa Patriota Movado membriganta 37 organizaĵojn de Orientaj Limregionoj, kiun prezidis ĝis 2014. Li ankaŭ establis en 2007 kaj prezidis Tutpollandan Komitaton pri Monument-Konstruo de la Viktimoj de Genocido farita de Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj kaj Ukraina Ribela Armeo. Poste honora prezidanto de Patriota Asocio de Kresaj kaj Ekssoldataj Organizaĵoj, fondita la 20-an de septembro 2014 en Varsovio kaj prezidanto de Socia Fondaĵo pri la Memoro de Pola Nacio.

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Stosunki polsko-ukraińskie (Polaj-ukrainaj rilatoj), Głos Kresowian. Warszawa 2005 Wyd. Muzeum Historii Polskiego Ruchu Ludowego, ISBN 83-60093-10-5

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]