Joseph Bertrand

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joseph Bertrand
Persona informo
Joseph Bertrand
Naskiĝo 11-an de marto 1822 (1822-03-11)
en former 12th arrondissement of Paris
Morto 5-an de aprilo 1900 (1900-04-05) (78-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Franca Politeknika Lernejo • Lycée Saint-Louis • École nationale supérieure des mines de Paris vd
Familio
Patro Alexandre Bertrand vd
Gefratoj Alexandre Bertrand vd
Infanoj Marcel Bertrand vd
Profesio
Okupo matematikisto • ekonomikistoprofesoro vd
Laborkampo probabloteoriodiferenciala geometrionombroteorio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Joseph Louis François BERTRAND (11-a de marto 1822 en Parizo5-a de aprilo 1900, Budapeŝto) estis franca matematikisto kaj edukisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Bertrand estis konata pro siaj elegantaj aplikoj de diferencialaj ekvacioj en la kampo de analiza mekaniko, precipe termodinamiko, same kiel pro sia laboro pri statistika probablokalkulo, de la kurboteorio kaj surfacoteorio.

Bertrand plenkreskiĝis post la frua morto de lia patro ĉe la edzo de lia fratino, Jean-Marie Duhamel, kaj helpe de li havis fruan kontakton kun matematiko. Pli poste geedziĝis aliaj matematikistoj kun personoj de la parencaro: Charles Hermite (li edziĝis kun fratino de Bertrand), Paul Appell kaj Émile Picard. Tiel lia domo iĝis renkontiĝloko por intelektuloj. Bertrand parolis jam en la aĝo de 9 jaroj flue la latinan kaj estis kun 11 jaroj akceptita ĉe prelegoj ĉe la École polytechnique. Tie li ricevis akademian gradon je la plej frua ebla dato, t.e., kiam li havis 16 jarojn. Unu jaron poste, 1839, li doktoriĝis pri termodinamiko kaj publikigis sian laboron. En la sama jaro li oficiale studis en la École polytechnique kaj  poste en la École des Mines. De 1841 ĝis 1849 li estis mezlerneja instruisto pri matematiko en la Liceo Saint-Louis. Dum tiu tempo, en la jaro 1842, li estis grave vundita pro fervoja akcidento kaj suferis dumvivajn vundojn en vizaĝo. Dum la revolucio de 1848 li estis kapitano en la nacia gvardio. En 1844, li iĝis Répétiteur ĉe la École polytechnique kaj ekde 1856 profesoro tie, kiel la posteulo de Charles-François Sturm. Ekde 1852 li estis instruisto ĉe la Liceo Henri IV kaj instruis ĉe la École Normale Supérieure. En 1849 li iĝis la posteulo de Jean-Baptiste Biot en la Kolegio de Francio. Tie li instruis, kun interrompo inter 1878 kaj 1886, kiel samtempe en la École polytechnique.

En la jaro 1845 li konjektis, ke por ĉiu n ≥ 1 ekzistas almenaŭ unu primo p kun n < p ≤ 2n (Bertrand-a postulato). Li ne sukcesis pruvi tion. Kvin jarojn poste Ĉebiŝov sukcesis pruvi la konjekton. Laboro de 1845 pri grupa teorio influis Augustin Louis Cauchy. En 1855 li tradukis al franca la verkojn de Gauss pri eraroteorio kaj pri la metodo de plej malgrandaj kvadratoj. Krome, li skribis plurajn verkojn pri la redukto de datumoj el observoj. En 1853 li noveldonis Mecanique analytique de Lagrange.

En ekonomiko li pli evoluigis la teorion pri oligopolo (Bertrand-konkurso), precipe la modelon de konkurado de Augustin Cournot.

De li devenas la Bertranda paradokso en probablokalkulo. Ĝi eniris en lian libron Calcul des Probabilités de 1888. En tiu libro li mencias la meritojn de multaj indaj matematikistoj. Sed li mencias per nenia vorto Ĉebiŝov. Surbaze de tiu libro Henri Poincaré verkis propran libron pri probabloteorio. Ĝi aperis jam en 1896 kun identa titolo kaj flankenŝovis la libron de Bertrand el la publika percepto.

Bertrand estis konata en sia epoko kiel aŭtoro de instruaj libroj, interalie lernejaj libroj pri aritmetiko kaj fundamenta algebro (1850), analitiko (en du volumoj 1864, 1870[1]), termodinamiko (1887), elektrodinamiko (1890). Li ankaŭ skribis biografiojn pri Blaise Pascal  kaj de astronomoj kiel ekzemple Kepler.

En 1856 li iĝis membro de la Akademio de Sciencoj de Parizo, kies permanenta Sekretario li estis de 1874. Li ankaŭ estis Grandioza Oficiro de la Legio de Honoro, membro de la Accademia dei Lincei, ekde 1859 koresponda membro de la rusa Akademio de Sciencoj, kaj ekde 1875, eksterlanda membro ("Foreign Member") de la Reĝa Societo de Londono.

Bertrand estis edziĝita ekde 1844 kaj havis tri filojn, el kiuj Marcel Bertrand iĝis konata geologo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. planita tria volumo forbruliĝis kune kun lia domo dum la batalado de la Pariza komunumo.