Jun Sok-jol
JUN Sok-jol (koree 윤석열; la 18-an de decembro 1960), laŭ la transskribo de McCune-Reischauer Yun Sŏkyŏl, laŭ la reviziita transskribo (ekde 2000) Yun Seok-yeol, estis la Prezidanto de Sudkoreio ekde majo 2022 kaj ĝis spektakla fino de la prezidanteco en decembro 2024/januaro 2025 (pri tio vidu sube). Li apartenas al la Partio de Popola Potenco, kiu reprezentas konservativan politikon pri libera merkato.
Jun estis la kvara sud-korea prezidanto kiu estas katoliko, post kiam lia antaŭa antaŭula Mun Ĝe-In, Roh Mu-Hĵeon (neaktiva katoliko), Kim Dae-Jung kaj Roh Tae-wu. Li estis baptita kun la kristana nomo Ambrose, laŭ la sanktulo Ambrozio de Milano. [1]
Vivo
[redakti | redakti fonton]Li kreskis en akademia familio en Seulo, kie lia patro estis profesoro pri ekonomiko en Universitato Yonsei. Jun studis en la Nacia Universitato de Seulo, kaj ricevis ateston de juristo en 1994. Li trejniĝis kiel advokato kaj eniris la oficejon de la publika prokuroro. De 2019 ĝis 2021, li estis la Ĝenerala Prokuroro de Sud-Koreio.
Li venis al publika atento en 2016 post gvidado de la enketoj pri elpelita prezidanto Park Geun-hye pro korupto kaj misuzo de potenco. Li ankaŭ esploris la antaŭulon de Park, Lee Myung-bak, en suspekto de korupto.
Jun estis promociita al la posteno de Ĝenerala Prokuroro de Koreio dum la administracio de prezidanto Mun en junio 2019 sed eksiĝis de sia posteno en 2021 en protesto kontraŭ la provo de la administracio redukti la potencojn de la oficejo. Li turnis sin kontraŭ la registaro kaj estis nomumita kiel la kandidato de la plej grava opozicia partio antaŭ la prezidant-baloto, kiam dum la balotkampanjo li montris akuzan fingron al la registaro pro malsukceso trakti la krizon de la eksplodo de la Koronvirusa epidemio kaj fronte al kreskanta ekonomia krizo.
Prezidenteco
[redakti | redakti fonton]La 29-an de junio 2021, Jun anoncis sian kandidatiĝon por la prezidant-baloto de 2022. La 30-an de julio 2021, li oficiale aliĝis al la konservativa Partio de Popola Potenco, kiam ĝi estis en opozicio. Antaŭ tio, Jun estis sendependa politikisto.
La 5-an de novembro 2021, Jun estis oficiale nomumita de la Partio de Popola Potenco por la prezidant-baloto de 2022. Li gajnis 47,85% de la voĉoj [2]. En la prezidant-baloto okazigitaj en marto 2022, Jun venkis sian kontraŭulon, Lee Jea-myung de la Demokratia Partio de Koreio, per malgranda marĝeno, kaj li anstataŭigis la aktualan prezidanton, Mun Ĝe-in [3]. Li enposteniĝis la 10-an de majo 2022.
Antaŭ ol esti elektita prezidanto, Jun deklaris, ke li postulos, ke Usono redeplojos taktikajn nukleajn armilojn en Sud-Koreio [4]. Nukleaj armiloj ne estis metitaj fare de Usono en Sud-Koreion ekde la fruaj 1990-aj jaroj, post interkonsento kun Rusio kaj por mildigi streĉitecojn inter Norda kaj Sud-Koreio.
Jun estas kontraŭfeminisma kaj kulpigas la feminisman movadon pro la malalta naskoprocento en la lando. Antaŭ la baloto de 2022, li diris, ke li abolicios la Ministerion pri Virinoj kaj Familio. Jun estas kontraŭ-GLAT kaj kontraŭas GLAT-movadojn en Sud-Koreio.
Jun kontraŭstaras registaran intervenon en la ekonomio kaj ofte citas Milton Friedman. Li promesis, ke li nuligos la 52-horan laborsemajnon kaj la minimuman salajron.
Jun estas favora al plifortigo de tradiciaj energifontoj kiel fosiliaj brulaĵoj kaj nuklea energio. Samtempe li ankaŭ subtenas renovigeblajn energifontojn kaj deklaris, ke Sud-Koreio devas plifortigi kaj pligrandigi la celojn de renovigeblaj energioj por 2030 kaj doni impulson al la transiro al renoviĝanta energio en Sud-Koreio. Krome, li diris, "ne eblas ŝanĝi al 100% renovigeblaj energioj ĝis 2050". Jun esprimis sian malaprobon de la ideo de netaj nulaj karbonemisioj antaŭ 2050 kaj aldonis "ke Sud-Koreio devas daŭre uzi tradiciajn energifontojn laborante por daŭrigebla disvolviĝo." Jun estas entuziasma subtenanto de nuklea potenco, nuklea energio kaj nukleaj reaktoroj kaj li promesis transiri Sud-Koreion al nuklea energio por maldependi de rusa tergaso kaj atingi energian sendependecon. La plej granda solvo, kiun li proponas al la klimata krizo, estas esprimita en nuklea energio kaj li celas konstrui kiel eble plej multajn nukleajn centralojn. Li subtenas la kreskon de produktado de nuklea energio pere de nukleaj centraloj. Jun subtenas la transiron de Sud-Koreio al 100% elektraj aŭtoj kaj elektra transportado por redukti poluadon.
Fino de la prezidanteco
[redakti | redakti fonton]La 3-an de decembro 2024, Jun neatendite deklaris militjuron en televidigita parolado. Li akuzis la opozicion, gvidatan de Lee Jae-myung, pri plurfoja uzado de sia parlamenta plimulto por akuzi membrojn de lia kabineto kaj bloki la aprobon de la buĝeto de lia registaro. Tio, li asertis, "paralizis la registaron". Laŭ Jun, "la Nacia Asembleo, kiu devus esti la fundamento de libera demokratio", "fariĝis monstro, kiu detruas ĝin". Li ankaŭ asertis, ke la opozicio tranĉas financojn por kontraŭbatali drogkrimon kaj konservi publikan ordon, tiel kreante "kaoson en publika sekureco". Li deklaris, ke trudi militjuron estis necesa por protekti la liberalan demokratian ordon de Sud-Koreio kontraŭ "por-nordkoreaj kontraŭŝtataj fortoj". Nur kelkajn horojn poste, li ĉesigis militjuron post kiam ĉiuj ĉeestantaj membroj de la Nacia Asembleo alvokis lin, kiel prezidanton, fari tion. Inter la 190 ĉeestantaj parlamentanoj el totalo de 300, kiuj unuanime prezentis la decidproponon ĉesigi militjuron, estis 18 membroj de la reganta partio de Jun. La opozicio petis akuzon kontraŭ Jun la sekvan tagon. Han Dong-hoon (en vikidatmoj), la prezidanto de la propra partio de Jun, postulis lian suspendon. Jun pardonpetis al la nacio en rekte televidigita parolado pro la provizora trudado de militjuro. La dutriona plimulto necesa por komenci akuzon ne estis atingita en parlamenta voĉdonado la 7-an de decembro 2024. La 9-an de decembro 2024, vojaĝmalpermeso estis trudita al prezidanto Jun Sok-jol. La donita kialo estis la daŭranta enketo kontraŭ la prezidanto pro la mallonga trudado de militjuro fare de li. La 14-an de decembro 2024, la parlamento en Seulo, dum sia dua provo, aprobis opozician decidproponon por akuzi prezidanton Jun Sok-jol antaŭ la Konstitucia Kortumo. La necesa dutriona plimulto estis atingita per 204 voĉoj el 300 en la Nacia Asembleo. Ĉefministro Han Duck-soo provizore transprenis la prezidantecan devojn.
La enketantaj aŭtoritatoj petis arestordonon por Jun rilate al la deklaro de militjuro kaj lia ripeta malsukceso aperi por pridemandado fare de prokuroroj. La 31-an de decembro 2024, la arestordono estis eldonita de la kompetenta tribunalo en Seulo. Kiam policanoj provis aresti Jun ĉe la Prezidenta Palaco, ili estis malhelpitaj fari tion de milita unuo kaj la sekureca taĉmento de la prezidanto. La arestordono poste estis suspendita, laŭ la advokato de Jun. La subtenantoj de Jun ankaŭ blokis la aliron de la enketistoj al la prezidenta rezidejo. Li estis arestita la 15-an de januaro 2025, kaj tenata en malliberejo la 19-an de januaro. Rezulte de ĉi tiuj eventoj, li estis fine forigita de sia ofico fare de la Konstitucia Kortumo la 4-an de aprilo 2025. En januaro 2026, speciala prokuroro postulis la mortopunon por Jun. La 16-an de januaro 2026, li estis kondamnita al kvin jaroj da malliberejo pro malhelpado de justeco. La 19-an de februaro 2026, li estis kondamnita al ĝismorta malliberigo. Apelacio estis prezentita kontraŭ la verdikto.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 文정권 적폐청산 칼잡이, 정권교체 '별의순간' 잡다...尹인생역정. Yonhap News Agency (10 March 2022). Arkivita el la originalo je 17 March 2022. Alirita 17 March 2022 .
- ↑ Former top prosecutor wins presidential nomination of main opposition party
- ↑ Sang-Hun, Choe, "Live Updates: Opposition’s Yoon Wins Tight Race for South Korean Presidency", The New York Times, 2022-03-09. (en-US)
- ↑ Yoon says he will request redeployment of U.S. tactical nukes in case of emergency la 22an de septembro 2021

