Józef Czapski
Józef Marian Franciszek Czapski blazono Leliwa (propre grafo Hutten-Czapski, kromnomon kaj titolon ne uzis, pseŭdonomo Marek Sienny; naskiĝis la 3-an de aprilo 1896 en Prago, mortis la 12-an de januaro 1993 en Maisons-Laffitte (Pariza Regiono)) – pola artisto-pentristo kaj verkisto. Frato de Maria Czapska.
Skizo de biografio
[redakti | redakti fonton]Li komencis studi juron en Sankt-Peterburgo. Septembre 1917 soldatiĝis en la 1-a Regimento de Kavalerio, estiĝanta en Minsk. Oktobre 1918 eniris al Akademio de Belartoj en Varsovio, sed baldaŭ foriris kun tasko trovi perditajn kavalerianojn de la regimento. Li batalis en pola-bolŝevika milito 1919-1921 kaj ricevis Ordenon Virtuti Militari. En la jaroj 1921-1924 daŭrigis studojn en Akademio de Belartoj en Krakovo, i.a. ĉe Józef Pankiewicz. De 1924 ĝis 1931 restis kun grupo de koloristoj (i.a. kun Jan Cybis kaj Zygmunt Waliszewski) en Parizo. En la 30-aj jaroj en Varsovio, kie kunlaboris i.a. kun "Głos Plastyków" kaj "Wiadomości Literackie".
Septembre 1939 soldatiĝis, la 27-an de septembro estis malliberigita en Chmielek (distrikto Biłgorajski). Dum la dua mondmilito restis en prizonoj de NKVD por polaj militkaptitoj – internigita en Starobilsk, Pavliŝĉev Bor kaj Grjazovec apud Vologda. Liberigita en 1941 laŭ pakto Sikorski-Majski, eniris al formiĝanta en Tockoje Pola Armeo en Sovetunio (Armeo de Anders), kie okupiĝis (ĝis aprilo 1942) pri senefika serĉado en Sovetunio de "perditaj" polaj oficiroj, kiel montriĝis aprile 1943 – viktimoj de la masakro de Katin. Poste li iĝis ĉefo de apudstaba Fakultato de Propagando kaj Informado, respondeca pri kulturaj-klerigaj aferoj en la armeo. Li kunredaktis unuajn numerojn de "Orzeł Biały" (Blanka Aglo). Trapasis itineron de la 2-a Korpuso tra Proksima Oriento ĝis Italio, kie partoprenis italan kampanjon. Józef Czapski partoprenis, kiel delegito de pola registaro en ekzilo, en internacia komisiono esploranta katinan murdon. Siajn travivaĵojn li priskribis en libroj Wspomnienia starobielskie (Rememoroj de Starobilsk) kaj Na nieludzkiej ziemi (Sur nehoma tero). Ekde 1946 en Parizo, kie kunredaktis monatrevuon Kultura (de 1947 ĝis la morto loĝis en la domo de redaktado de la revuo en Maisons-Laffitte ĉe Avenue de Poissy 91). Siajn artikolojn kaj eseojn publikigis krome en franclingvaj revuoj kiel Le Figaro Littéraire, Preuves, Gavroche, Nova et Vetera, Carrefour. Li kunaranĝis Kongreson de Libereco de Kulturo en Berlin (1950).
Siajn pentraĵojn montris dum ekspozicioj en Francio, Svislando, Britio, Brazilo kaj Belgio. En Pollando liaj verkoj estis praktike neatingeblaj – post turnopunkta oktobro 1956, en 1957 okazis ekspozicioj en Nacia Muzeo en Poznań kaj en Krakovo, sed aranĝo de la laŭvica eblis nur en 1986 en Ĉefdioceza Muzeo en Varsovio. Lia pentrista kaj verkista kreado estis popularigita en Pollando nur post 1989.
Józef Czapski estis entombigita la 15-an de januaro 1993 en tombejo najbara al Maisons-Laffitte - Le Mesnil-le-Roi, apud mortinta en 1981 fratino Maria.
Libroj elpoligitaj
[redakti | redakti fonton]- Proust contre la déchéance. Conférences au camp de Griazowietz; verkita en 1940/1941 kiel serio de lekcioj por militkaptitaj kamaradoj en NKVD-koncentrejoj Grjazovec; franclingva eldono: Les Éditions Noir sur Blanc, ISBN 2-88250-000-9
- Souvenirs de Starobielsk, enkonduko Gustaw Herling-Grudziński, Collection "Temoignages", Les Éditions Noir sur Blanc, ISBN 2-88250-001-7; itala eldono: Ricordi di Starobielsk, Romo 1945
- Lettre ouverte à Jacques Maritain et François Mauriac
- The Inhuman Land, tradukis G. Hopkins, Londono 1951, Novjorko 1952, Londono 1987; franca traduko: Terre inhumaine, tradukis Maria Adela Bohomolec, Parizo 1947, kiel La terre inhumaine. Adapté du pol. par M. A. Bohomolec et Joseph Czapski, enkonduko Daniel Halévy, L'Age d'Homme, Laŭzano 1979; germana traduko Unmenschlsche Erde, tradukis W. Gromek, postvorto Józef Czapski, Kolonia 1967, Frankfurto ĉe Majno 1969
- Tumulte et spectres, tradukis Thérèse Douchy, Les Éditions Noir sur Blanc 1991, ISBN 2-88250-022-X
Katalogoj de ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Catalogue de l'Exposition de la Galerie Motte (enkonduko Daniel Halévy; Ĝenevo 1951
- Catalogue de l'Exposition de la Galerie M. Bénézit (enkonduko Józef Czapski; Parizo 1952
- Catalogue de l'Exposition de la Galerie Bénézit (enkonduko Michel de Ghelderode; Parizo 1961
- Catalogue de l'Exposition de la Galerie Motte (enkonduko Jeanne Hersch; Ĝenevo 1966
- Catalogue de l'Exposition de la Galerie Motte (enkonduko Konstanty A. Jeleński; Ĝenevo 1966
- Catalogue de l'Exposition de la Galerie Motte (enkonduko Thierry Vernet; Ĝenevo 1971
- Catalogue d'Exposition de la Galerie Briance (enkonduko Jean Briance; Parizo 1978
- Joseph Czapski. Rétrospective (tekstoj: Jean Louis Kuffer, Michel de Ghelderode, Wojciech Karpiński, Jeanne Hersch, Andrzej Wajda; Musée Jenisch, Vevey, 1990
Libroj pri Józef Czapski
[redakti | redakti fonton]- Murielle Werner-Gagnebin, Czapski, la main et l'espace, L'Age d'Homme, Laŭzano 1974
- Emmanuel Dufour-Kowalski, Joseph Czapski, un destin polonais, L'Age d'Homme, Laŭzano 1997
- Jil Silberstein, Lumières de Joseph Czapski, Les Éditions Noir sur Blanc 2003; pola eldono: Józef Czapski. Tumult i olśnienia, tradukis Anna Michalska, Les Éditions Noir sur Blanc 2004, ISBN 83-7392-046-3
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Józef Czapski – galerio de pentraĵoj (interreta paĝo de "Zeszyty Literackie") Arkivigite je 2016-05-09 per la retarkivo Wayback Machine
- Surbendigaĵoj kun Józef Czapski pri Katyń Arkivigite je 2016-04-06 per la retarkivo Wayback Machine