Kaoŝiungo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Larĝa panoramo de Kaoŝiung

Kaoŝiung estas universitata urbo kaj havenurbo en Tajvano. La historia loknomo estis Takao aŭ Takau.

Kaoŝiung
Loko de Kaoŝiung en Tajvano
Haveno de Kaoŝiung
Riverbordo de Kaoŝiung
Nubskrapulo en Kaoŝiung
Pordego en Kaoŝiung
Templo en Kaoŝiung
Katedralo en Kaoŝiung

Bazaj informoj

Situo

Kaoŝiung situas sur sudokcidenta marbordo de Tajvano ĉe enfluejo de rivero.

Historio

Vilaĝo nomata Takau (="bambuoarbaro") fondiĝis en la 17-a jarcento. la vilaĝo "bambuo-arbaro". La nederlandanoj komencis tie komercadi (laŭ ili en Fort Zeelandia) en 1624 kaj venkis la lokajn tribojn en 1635. Ili nomumis la lokon Tancoia. La nederlandanoj poste estis forpelitaj en 1662. La urbeto estis unua malfermita kiel haveno dum la 1680-aj jaroj (ekde 1684 dogano ekfunkciis). En 1895 Japanio akiris konkere la urbon. Dum la 2-a mondmilito la haveno ricevis aron da bomboj. La insulo poste restis sendepende de Ĉinio. Nun la urbo estas centro de rafinado kaj ŝipokonstruado.

Trafiko

Kaoŝiung havas internacian flughavenon, sed la plej grava estas la haveno. La fervoja kontakto estas tre bona, en la urbo metroo funkcias.

Klimato

Kaoŝiung havas tropikan klimaton. La meza temperaturo estas inter 18-29 °C. Jare pluvas po 1785 mm.

Vidindaĵoj

Ĝemelurboj

Vidu ankaŭ