Karine Lacombe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Karine Lacombe
docento
Karine Lacombe dum kongreso en 2019
Karine Lacombe dum kongreso en 2019
Persona informo
Naskiĝo 30-a de marto 1970
en Savoie
Lingvoj franca [#]
Ŝtataneco Franca
Alma mater Universitato Pierre-et-Marie-Curie
Universitato Joseph Fournier
Profesio
Okupo infectious disease physician • scienca esploristo [#]
Laborkampo Infektologio
Doktoreca konsilisto Alain-Jacques Valleron [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Karine LACOMBE naskiĝis la  30-an de marto 1970(nun 1970-03-30) en Savoie, Francio, estas sciencisto, infektologiisto kaj homhelpa kuracisto, fakulo pri la HIV, la hepatitoj kaj la KOVIM-19. Ŝi estas estro de la servejo pri infektaj malsanoj en la Malsanulejo Saint-Antoine, Parizo.
Ŝi estas ekspertizisto ĉe la Monda San-Organizo de 2012 kaj ĉe Unitaid de 2016. De la kronvirusa pandemio de 2019-2020, ŝi ankaŭ estas aktivulo pri misinformado, cifereca molestado kaj seksismo. Ŝi ricevis medalon de Honora legio la 31-an de decembro 2020.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Infanaĝo kaj studadoj[redakti | redakti fonton]

Karine Lacombe naskiĝis en neriĉa familio, ŝia patro estis paperisto kaj ŝia patrino estis instruistino[1]. Unu el ŝiaj avoj estis hispana respublikulo rifuĝinta en Francio[2]. Ekde kiam kvar-jaraĝa, ŝi deziris iĝi kuracisto[3].
Ŝi komencis sian studperiodon en la Universitato Joseph Fournier en Grenoblo kie ŝi magistre diplomiĝis pri publika sano. En 1994 ŝi komencis sian interklaso pri medicino en Parizo kaj trapasis unu jaron en Barato kaj Ĉinio laborante kaj studante en dispensarioj[4]. Ŝi poste aniĝis al la Universitato Pierre-et-Marie-Curie.
De 2002 ĝis 2012, ŝi estis volontulo ĉe Kuracistoj tutmondaj en Vjetnamio kie ŝi organizis la unuan projekton de atingon al kontraŭretrovirusiloj por narkotaĵemuloj kaj seks-laboristinoj[2].
Dum lernoservo en la Malsanulejo Saint-Antoine, ŝi renkontis Pierre-Marie Girard-on, tiea servejestro, kiu kuraĝigis ŝin prezenti duan sciencan tezon aldone de ŝia medicina tezo. Ŝi do subskribis tezon en 2006 titolita La kun-infekto HIV-hepatito B: determinantoj de la hepata fibrozo kaj konsenkvencoj de la kontraŭvirusaj kuracoj. Samjare, ŝi iĝis eksperto ĉe la franca oficejo pri esploroj pri HIV kaj virusaj hepatitoj.

Kariero[redakti | redakti fonton]

En septembro 2007, ŝi estis nomumata malsanuleja kuracisto de la AP-HP ĉe la Malsanulejo Saint-Antoine, kaj esplor-intruisto ĉe la primedicina Universitato Pierre-et-Marie-Curie[5]. Ŝi iĝis ekspertizisto ĉe la Monda San-Organizo de 2012 kaj ĉe Unitaid de 2016. Inter 2013 kaj 2015, ŝi estis ano de la scencistaro de la programo UNAIDOSO[6]. De 2015 ĝis 2017, ŝi estris laboresplorojn pri la koncekvencoj de la disvastigo de malcentralizigitaj elspuradaj iloj pri hepatito C en Kameruno, Ebur-Bordo, kaj Senegalo[7].
En majo 2019, Lacombe estis nomumita servejestro pri infektologiaj malsanoj en la Malsanulejo Saint-Antoine, iĝante la unua ino atinginte ĉi-tiun postenon en Parizo[1]. Ĉi-postene ŝi famiĝis ĉe la mediatoj okaze de la kronvirusa pandemio de 2019-2020, pro sia ekspertizo pri la pandemio en Francio[8]. Fine de marto 2020, pridemandita ĉe France 2 pri la esplorlaboroj de Didier Raoult pri la uzado de la hidroksiklorokino kontraŭ la KOVIM-19, ŝi deklaris: "Surbaze de esploro absolute pridubinda science kaj kiu pruvas absolute nenion, kiam vi rigardas la ĝustajn datumojn kaj la manieron kiel ĝi estis plenumita, vi elmetas homojn al falsaj esperoj de resanigo (...) Tio estas ekster iu ajn etika procezo"[9]. Postsekvis insultoj, timigadoj kaj fizikaj minacoj, kio post kelkaj semajnoj igis Lacombe malaktivigi siajn kontojn en sociaj retejoj kiel Twitter[10].
La 23-an de decembro 2020, Libération publikigis aron da artikoloj pri Lacombe, kvalifikante ŝin "kontraŭ-falsnovaĵa voĉo". La gazeto priskribis ŝian mision kiel "havigi findindajn informojn pri la SARS-CoV-2 - tion, kion oni scias kaj tion, kion oni ne scias", kaj malkaŝis ke ŝi estas viktimo de "naŭza cifereca molestado"[11][12][13]. Samtage publikiĝis en la scienca revuo The Lancet tribuno kiun Lacombe kunsubskribis kun du aliaj svisaj sciencistinoj, ankaŭ servejestroj, kiu malgloras la molestadon kaj la seksismon kiujn ili senĉese suferas ekde la komenco de la pandemio, kaj priskribas ilian agadon kontraŭ la banaligo de ĉi-tiajn agojn[14].

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Kamel Malek, Jean-Christophe Mino kaj Karine Lacombe, Santé publique : médecine légale, médecine du travail, 1996, 199 p. (ISBN 978-2909455600)
  • Karine Lacombe kaj Fiamma Luzzati, La médecin : une infectiologue au temps du Corona, Stock, 2020, 192 p. (ISBN 978-2234091061)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (franclingve) Karine-Lacombe, el -HIV al KOVIM-19, ĉe transversalmag.fr (arkivo), 9-a de junio 2020, konsultita la 25-an de septembro 2020
  2. 2,0 2,1 (franclingve) Karine Lacombe: "Mia metio forportas min, nutras min, entuziamigas min, invadas min" ĉe Le Monde (arkivo), 22-a de novembro 2020 (konsultita la 23-an de novembro 2020)
  3. (franclingve) Karine Lacombe: "Oni ne rajtas forlasi parton de ni" ĉe La Croix, 28-a de novembro 2020, (arkivo), konsultita la 19-an de decembro 2020
  4. (franclingve) Karine Lacombe: infektologiisto famiĝanta (arkivo), ĉe What's up doc, 19-a de junio 2020, konsultita la 19-an de decambro 2020
  5. (franclingve) Publika deklaro pri intereso, arkivo, 9-a de septembro 2016
  6. (anglalingve) UNAIDOSO-a sciencistaro 2013-2015 arkivo, 2013
  7. (franclingve) Florence Rosier: La loka diagnozo: la espero de pli bona kuracado de la hepatito-C (arkivo), ĉe Lemonde.fr, Le Monde, 26-a de Julio 2018 (ISSN 1950-6244, konsultita la 18-an de aprilo 2020).
  8. (franclingve) Ino dum somero: la infektologiisto Karine Lacombe (arkivo), ĉe Franceinfo, 11-a de Julio 2020 (konsultita la 25-an de septembro 2020)
  9. (franclingve) Ĉu Karine Lacombe, kiu kritikas la metodojn de Didier Raoult, estas je intereskonflikto kun konkurantaj laboratorioj? (arkivo), ĉe Libération.fr, 26-a de marto 2020 (konsultita la 18-an de aprilo 2020)
  10. (franclingve) Dr. Lacombe rakontas la minacojn, kiuj viktimigis ŝin (arkivo), ĉe BFMTV, 13-a de aprilo 2020 (konsultita la 22-an de aprilo 2020)
  11. (franclingve) Karine Lacombe: kontraŭ-falsnovaĵa voĉo Arkivigite je 2021-02-01 per la retarkivo Wayback Machine (arkivo), ĉe Libération, 23-a de decembro 2020 (konsultita la 23-an de decembro 2020)
  12. (franclingve) Alexandra Schwartzbrod : https://www.liberation.fr/france/2020/12/23/stop_1809598 Arkivigite je 2021-02-01 per la retarkivo Wayback Machine "Stop"] (arkivo), ĉe Libération, 23-a de decembro 2020 (konsultita la 23-an de decembro 2020)
  13. (franclingve) Anaïs Moran: Tri kuracistestrinoj kontraŭ molestado: "Ni postulas ke nia legitimeco ne plu estu fuŝata" (arkivo), ĉe Libération, 23-a de decembro 2020 (konsultita la 23-an de decembro 2020)
  14. (franclingve) Kuracistestrinoj malgloras la ciferecan molestadon kontraŭ la inaj sciencistoj (arkivo) ĉe Le Huffpost, 25-a de decembro 2020 (konsultita la 25-an de decembro 2020)