Koluma dikbekulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Koluma micerobo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Koluma dikbekulo
Koluma dikbekulo
Koluma dikbekulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Mycerobas
Specio: 'M. affinis'
Mycerobas affinis
(Blyth, 1855)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Koluma dikbekuloKoluma micerobo (Mycerobas affinis) estas specio de birdo de la familio de Fringedoj kaj genro de Miceroboj, kiu enhavas speciojn kiuj kombinas nigran kaj flavan kolorojn kaj havas dikajn bekojn.

Ilustraĵo fare de John Gould.

Ĝi povas troviĝi ĉe Himalajo kaj najbaraj regionoj, tio estas ĉefe en Butano kaj Nepalo, suda Ĉinio, norda Barato, norda Birmo, norda Pakistano kaj norda Tajlando. Ties natura habitato estas borealaj arbaroj de koniferoj aŭ miksitaj de koniferoj kun larĝafoliaj arboj ĉefe inter 2,000 kaj 4,000 metroj super marnivelo.

Temas pri specio kun dika, mallonga kaj fortika ĉebaze beko, kiel aliaj dikbekuloj, kiu estas ebureca al arĝentkolora; la kruroj estas rozkolorecaj. Krom tio estas tre markata seksa duformismo. La masklo estas 22 cm longa kaj kombinas belege flavan kaj nigran kolorojn, nome subaj partoj, dorso, nuko kaj kolo estas flavaj (de tio devenas la komuna nomo), dum estas tre nigraj kapuĉo, flugiloj kaj vosto. Kio estas flava ĉe masklo ĉe la ino estas olivecverdeca korpo, dum la flugiloj kaj vosto estas nigrecaj kaj la kapo griza.

Referencoj[redakti | redakti fonton]