Saltu al enhavo

Kotzebue

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kotzebue
urbo de Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 99752
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 102  (2020) [+]
Loĝdenso 42 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 66° 54′ N, 162° 35′ U (mapo)66.897222222222-162.58333333333Koordinatoj: 66° 54′ N, 162° 35′ U (mapo) [+]
Alto 6 m [+]
Areo 73,818641 km² ( 738 1.8 641 ha) [+]
Horzono alaska horzono de Nordameriko (UTC-9) [+]
Kotzebue (Alasko)
Kotzebue (Alasko)
DEC
Situo de Kotzebue
Kotzebue (Nord-Ameriko)
Kotzebue (Nord-Ameriko)
DEC
Situo de Kotzebue

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kotzebue, Alaska [+]
vdr

Kotzebue (/ˈkɒtsəbjuː/ KOTS-ə-bew) aŭ inuitlingve Qikiqtaġruk (/kɪkɪkˈtʌɡrʊk/ kik-ik-TUG-rook, Inupiaq: [qekeqtɑʁʐuk]) estas urbo en Alasko, la ĉefurbo kaj plej granda setlejo de la Nordokcidenta Arkta Distrikto (Q511723). Ĝi situas sur la Baldwin- duoninsulo (d:Q786427).

Kotzebue estis origine konata kiel Qikiqtaġruk, signifante "granda insulo" en la inuita lingvo. Ĝia moderna nomo devenas de Kotzebue Sound, kiu siavice estis nomita laŭ la rusa esploristo Otto Evstafievich Kotzebue.

Laŭ la stato de 2020 en la urbo Kotzebue vivis 3 102 loĝantoj sur areo de 73,82 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 42 loĝantoj/km². La plimulto de la loĝantoj estas inuitoj.

Pro ĝia avantaĝa geografia loko, la setlejo ĉiam estis grava komerca centro por la tuta regiono. Kun la alveno de komercistoj, balenĉasistoj, orserĉistoj kaj misiistoj, komerco plu disetendiĝis. [1]

La usona poŝtoficejo estis establita ĉi tie en 1899. La urbo estis korporaciigita la 14-an de oktobro 1958.

En 1981, la urbo ricevis la Tut-Amerikan Urbopremion de la Nacia Civitana Ligo, kiu estas neformale nomata la " Nobelpremio por helpema civitaneco " kaj kiu agnoskas aktivan civitanecon en loka administrado fare de loĝantoj de neagnoskitaj komunumoj en Usono.

La 2-an de septembro 2015, la usona prezidanto Barack Obama parolis en Kotzebue pri klimata ŝanĝo, iĝante la unua usona prezidanto kiu vizitis urbon situantan super la Arkta Cirklo.[2][3]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. The northernmost wind farm in the United States. NANA Regional Corporation, Inc.. Arkivita el la originalo je July 26, 2018. Alirita July 25, 2018 .
  2. Obama, Visiting Arctic, Will Pledge Aid to Alaskans Hit by Climate Change. New York Times (September 2, 2015). Alirita September 2, 2015 .
  3. In Alaska, Obama becomes 1st president to enter the Arctic. Yahoo News (September 3, 2015). Alirita September 3, 2015 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]