Kristnaska pufino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Kristnaska pufino
Ekfluga plenkreskulo de Kristnaska pufino, Francfregataj Sablejoj
Ekfluga plenkreskulo de Kristnaska pufino, Francfregataj Sablejoj
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Procelariedoj Procellariidae
Genro: Puffinus
Puffinus nativitatis
(Streets, 1877)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Kristnaska pufinoKiritimatia pufino (Puffinus nativitatis) estas mezgranda pufino nome birdospecio de tropika Centra Pacifiko. Ĝi estas malmulte konata specio pro sia malproksimaj reproduktejaj areoj, kaj ankaŭ ne estis etende studita ĉemare.[1]

Ĝi estas membro de tre antikva stirpo de malgrandaj specioj de la genro Puffinus. Ties ununura proksime vivanta parenco estas la Galapaga pufino (P. subalaris), kiel indikis analizoj fare per DNA kaj informoj pri morfologio. Ĝis ĵuse tiu specio estis konsiderata samspecia kun la Makulpufino.[2]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas svelta pufino, ĉirkaŭ 36 cm longa, kun enverguro de ĉirkaŭ 75 cm, kaj pezo de ĉirkaŭ 350 g. La Kristnaska pufino havas malhelan plumaron ĝenerale, nigrezgriza kun rustobruna nuanco, iome pli hela en subaj partoj, kaj kun iome da malgranda blanka bordo sub la mentono kaj palaj bordoj en supraflugiloj. Ĝi havas brungrizajn piedojn kaj malhelajn bekon kaj okulojn. Ambaŭ seksoj estas similaj, same kiel la junuloj post elnestiĝo. La idoj estas kovritaj de malhelgriza lanugo.[3]

Tiu specio ege similas al la Griza ("Puffinus" griseus) kaj al la Fajnbeka pufinoj ("P." tenuirostris), sed havas malhelbrunajn subflugilojn kaj estas pli malgranda. La mallonga vosto de la Kristnaska pufino ne aspektas senpinta escepte etende, sed dumfluge kutime mallarĝiĝas je ie, helpe de la piedoj kiuj elaperas trans la vostopinto. La Kristnaska pufino ofte flugas per plezura maniero kiel la rilataj Procelariedoj, kaj tiele ili povas estis misidentigitaj kiel petrelo. Partikulare, tre simila specio estas la tre rara Fiĝia petrelo (Pseudobulweria macgillivrayi), nome petrelo simila al la burdopetreloj parenco de la pufinoj. Ĝi aspektas tre simila laŭ formo kaj koloraro, sed la bulkeca kapo kaj pli fajna longa beko – tipaj de pufinoj – distingas ĝin P. nativitatis el la sveltkapa kaj dikbeka Fiĝia petrelo.[3]

Teritorio kaj ekologio[redakti | redakti fonton]

Reprodukta plenkreskulo kun sia ununura ovo, Orienta Insulo de Midvejinsulo.

La Kristnaska pufino nestumas sur malproksimaj insuloj de Centra Pacifiko: nome ĉe Nordokcidentaj havajaj insuloj, Tuamotuoj, Marŝaloj, Kiritimati (el kio venas kaj la komuna nomo kaj la latina scienca nomo de la specio) kaj Insulo Sala kaj Gómez. Ĝi iĝis surloke formortinta sur nombraj insuloj, kiaj Vejkinsulo. For de la reprodukta sezono ili teritorias tra la tuta Pacifiko, kaj estis registrita ĉe la marbordoj de Meksiko kaj Gvatemalo oriente, kaj ĉe Boninoj okcidente. Pli sude ĝi estas rara, kaj estis registrita ĉe Fiĝio nur dufoje (unufoje komence al meze de majo).[3]

Kiel siaj parencoj ĝi manĝas mare, ĉefe kalmarojn, kaj fiŝoj, ĉefe flugofiŝoj (Ekzokoetedoj) kaj kaprofiŝoj (Mulledoj). Ĝi estas tre pelagaj kaj dependas el predantaj fiŝoj kiaj tinusoj kiu kondukas predospeciojn surfacen. Kiel jam menciitas, ĝi ne nur havas la spektaklan rigidflugilan flugoteknikon, sed ankaŭ ĝi povas uzi la pleziomorfan flugoteknikon de petreloj kaj similaj Procelariedoj, moviĝante per malrapida, plezura flugilfrapado.[3]

La Kristnaska pufino nestumas sur sablaj insuloj kun bona ŝirmo. Ili nestumas surgrunde, sub densa kovro (kiaj plantoj de la genro Scaevola), aŭ sub rokaj elstaraĵo. La ino demetas unu blankan ovon, kies demetotempo varias el insulo al insulo, kaj eĉ en kelkaj insuloj okazas reproduktado la tutan jaron. La ovo estas kovata dum ĉirkaŭ 50 tagoj. La tempo necesa antaŭ elnestiĝo varias depende el la sezono, kun gamo el 60 al 100 tagoj.[1]

Statuso kaj konservado[redakti | redakti fonton]

Kvankam oni faris nur malmultajn specifajn studojn pri la Kristnaskaj pufinoj, oni scias ke petreloj kaj pufinoj estas minacataj tutmonde pro fiŝkaptado, ingestado de plasta rubo, kaj habitata degradado. Ekzemple sur Lajsano la enmetitaj kunikloj degradis la arbustaran kovron, lasante plenkreskulojn, idojn kaj ovojn vundeblaj al troa varmiĝo, kaj ankaŭ enmetitaj nigraj ratoj rabis ovojn kaj idojn. En 1985, la populacio ĉe Sala-y-Gómez, nome natura rezervejo, estis ĉirkaŭkalkulata je 5,000. Pro ties ampleksa teritorio kaj konsiderindaj nombroj, la Kristnaska pufino estas konsiderata Specio Malplej Zorgiga fare de la IUCN.[4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Seto (2001)
  2. Austin et al. (2004)
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 Seto (2001), Shirihai et al. (2009)
  4. Seto (2001), BLI (2009)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Austin, Jeremy J. (1996): Molecular Phylogenetics of Puffinus Shearwaters: Preliminary Evidence from Mitochondrial Cytochrome b Gene Sequences. Molecular Phylogenetics and Evolution 6(1): 77–88. COI:10.1006/mpev.1996.0060 (HTML resumo)
  • BirdLife International (BLI) (2009). Puffinus nativitatis. En: IUCN 2009. IUCN Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Elŝutita en 8a Januaro 2010.
  • Seto, N.W.H. (2001): Christmas Shearwater (Puffinus nativitatis). In: Poole, A. & Gill, F. (eds.): The Birds of North America 561. Academy of Natural Sciences, Philadelphia, PA & American Ornithologists' Union, Washington, D.C. COI:10.2173/bna.561 (postlas subskribon)
  • Shirihai, Hadoram; Pym, Tony; Kretzschmar, Jörg; Moce, Kolinio; Taukei, Amania & Watling, Dick (2009): First observations of Fiji Petrel Pseudobulweria macgillivrayi at sea: off Gau Island, Fiji, in May 2009. Bull. B.O.C. 129(3): 129-148. PDF kompleta teksto