Kukbakisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kukbakisto en Usono
Kukbakisto en Usono

Kukbakisto (france pâtissier, germane Konditor) foje nomata pasteĉistosukeraĵisto estas metiisto aŭ laboristo specialigita en la bakado kaj ornamado de produktoj laŭ difinita recepto: pasteĉojn, sukeraĵojn, kuketojn, pastojn, tortojn, desertojn, glaciaĵojn, pralinojn, marcipano, ĉokolado,... Kukbakistoj povas labori en privata kukbakejo eventuale kun rilata sukeraĵejo, en butiko, industria bakejo, en grandaj hoteloj, bistrooj, restoraciij kaj kelkaj kafejoj.

Pâtisier (france) aŭ Konditor (germane)
Kukbakisto en Francio

En pli grandaj kuirejoj, la bakisto povas havi plurajn laborantajn, ĉiu respondeca por certaj specoj de bakaĵoj[1]:

  • bakisto: respondeca pri pano, kukoj kaj matenmanĝaj kukaĵoj
  • sukeraĵisto (france confiseur): respondeca pri bombonoj kaj aliaj dolĉaĵoj
  • dekoraciisto: respondeca pri la ornamdo de kukbakaĵoj
  • glaĉiaĵisto: respondeca pri malvarmaj kaj frostaj desertoj

Kukbakaĵoj[redakti | redakti fonton]

Laborilaro[redakti | redakti fonton]

Plejparto de la laboro estas farita mane uzante specialajn ilojn, igante la profesion de kukisto en arton[2].

La materialaj la plej uzitaj en kukbakejo estas la ŝaŭmigilo, la postskrapilo, ilaro el rustorezista ŝtalo (inox) kaj laminatado. Por certigi bonan higienon, specialaj laborvestoj estas uzataj, kiuj inkluzivas antaŭtukon.

Edukado[redakti | redakti fonton]

En diversaj landoj kukbakisto estas specialiĝo de la baza profesio kuirist(in)o. En la pasinteco metilernado estis la plej ofta speco de edukad. La salajro ankaŭ varias laŭ edukado, sperto, loko kaj taskoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Pastry Chef job description (priskribo de la posteno de ĉefkukbakisto)
  2. (ru) Vladimir Daragan, Kukornamado: la plej bona horo de iu kukisto, Ресторановед, la 21-an de marto 2013

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]