„ Nova originala verko de la sveda aŭtoro per kies plumo la urbeto Torento havas gravan lokon en nia literaturo. Galsworthy iam diris, ke romaneto de 25,000 vortoj —do, la triono de l' longo de ordinara angla romano —estas la plej taŭga formo por sinesprimo de l' rakonta artisto, kiom ajn pli longa formo estas postulata pro praktikaj kaj komercaj motivoj; kaj certe ŝajnas, ke la pli mallonga formo plej reliefe montras la talenton de Stellan Engholm.
La jena verko havas tiujn mankojn, kiujn karakterizis lian Homoj sur la Tero: forestas vigla rakonto kaj individueca priskribo pri karaktero. Tamen per la subtitolo la aŭtoro protektis sin kontraŭ kritiko pri tio. La verko estas skizo, “ne prezentanta plendetale la temon, sed resumanta ĝin per ĉefaj trajtoj,” laŭ difino de l' Plena Vortaro: kaj ĝi estas majstra skizo, farita de plej talenta plumo, pri la vivo kaj la mondo kiel vidas ilin la infanoj de Torento. Torento estas loko, kie antaŭe estis nur bela kamparo, kie poste stariĝis la uzino kaj la novaj dometoj, kie nun la uzino restas nefunkcianta kaj regas la senlaboreco. Tia estas la fono, sur kiu la artisto Stelan Engholm desegnas multe da bildoj kvazaŭ el infana menso, pri amo kaj kamaradeco, religio kaj ekonomio, brutalo kaj krudo. Kaj tia artista skizo pri eterne aktuala mondo estas grava riĉigo al nia originala literaturo. ”
„ Historio de kvin infanoj en la sveda urbeto Torento, poezia nomo. "Kiam oni estas malgranda, oni povas bele revi kaj esti feliĉa, poste oni ne scias kion fari" diras Ajna 15-jara kvazaŭ jam kompreninte la tutan amaron de l' vivo. Sed antaŭ ol la infanoj estiĝos plenkreskuloj kiuj devas asimiliĝi al ĉiuj seriozaĵoj de sia epoko ni travivas kun ili tre diversajn situojn kiujn mi ne povas citi. Mi nur atentigos pri la epizodo de la kaptado de kankroj kiu pleje ravis min. En tiu verko same kiel en la aliaj Engholm vidigas al ni multajn bildojn de sveda pejzaĝo pentritajn per delikata paŝtelo. Pro tio krom la viva spektaklo de la infanoj mem, la verko estas nepre leginda. ”
„ Estas malfacile klasifiki la novan verkon de Stelan Engholm: ĉu simpla romano, psikologia studo, skizlibro, aŭ prozpoezio ? Kiel ajn oni ĝin nomas, ĝi vere meritas legadon, ne nur ĉar ĝi estas verkita en bonega Esperanto, sed ankaŭ pro siaj propraj meritoj kiel literaturaĵo. Ĝi temas pri kvar infanoj, du knaboj kaj du knabinoj, kiuj loĝas en malgranda urbo ĉirkaŭita de pinarbaroj. Ili formas societon, kiu staras iom aparte de la aliaj grupiĝoj en la urbo. Engholm donas al la legantoj la fortan impreson, ke li eltrovas novajn rilatojn inter individuoj—la rilatoj inter patrino kaj filo, amiko kaj amikino, subite ŝajnas havi novajn kvalitojn; kaj oni legas avide, ĉar nenio estas pli alloga, ol la malkovro de novaj homaj rilatoj. Ne estas mallaŭdo al la aŭtoro, se mi devas konfesi, ke li ne atingas la celon. Magian tuŝon li ja havas, kaj momente la leganto preskaŭ kredas, ke tiaj rilatoj estas eblaj ; sed finfine li restas nekonvinkita.
La libro enhavas ĉarmajn priskribojn de la nordaj pejzaĝoj—-kvietaj lagoj kuŝantaj en pinarbaroj; palbluaj ĉieloj, nebuloj ŝvebantaj kiel blankaj vualoj—bela fono por la mistikaj rilatoj inter burĝonantaj gejunuloj.
Unu solan plendon mi bavas: tri el la geknaboj. nomiĝas Alda, Ajna, Arne. Ĉu mirinde, ke la aŭtoro mem konfuzas ilin (p. 55) ”
„ La novelon Al Torento oni povus iel konsideri kiel enkondukon al la du aliaj verketoj Infanoj en Torento kaj Junuloj en Torento, kiuj fakte estas du partoj de unu romano. Kun Karlo, juna kamparano allogita de la urba vivo, "Al Torento" kondukas nin en la urbon, kiu, kun sia ĉirkaŭaĵo, estas la scenejo, ankaŭ de la du aliaj verkoj. Karlo trovas tie nur seniluziiĝon, ĝis fine tamen nobla amo kunligas lin kun Enjo kaj feliĉigas lin. En "Infanoj" kaj "Junuloj" la leganto kunvivas la ĝojojn de kvar puranimaj geknaboj pro ilia senafekta naturama vivo, kaj iliajn ĉagrenojn pro iliaj seniluziiĝoj kaj antaŭ la nekompreno kaj ankaŭ antaŭ la malbona konduto kaj maldecaĵoj de iliaj familianoj kaj samurbanoj. Stellan Engholm kolorriĉe kaj poezie pentras la scenejon kaj ĉarme kaj plaĉe rakontas pri la homoj. La psikojn kiel la infanoj tiel ankaŭ de la plenkreskuloj li sincere kaj objektive priskribas, kvankam lia analizo de karakteroj kaj situacioj restas ĝenerale tro supraĵa. Entute la malgranda amplekso kaj la modesta, kvankam agrabla, prezento de tiuj libretoj iugrade kaŝas nekonjektitan psikologian kaj socialan enhavon pri la antagonismoj kaj konfliktoj inter du generacioj kaj du vivmanieroj. La stilo estas facila, flua kaj bela. Tamen trafas la atenton kelkaj neordinaraj esprimoj kiel "devesti sin", "frakasi proponojn", kaj la nekutima uzo de adverbojplu, tre kaj ankoraŭ fine de la frazo : "ne estas amuzo plu", "mi ne estas knabo plu", "tiaj aferoj ne interesas min tre", "mi ne povas pli bone ankoraŭ", "ĉu vi ne havas tempon ankoraŭ"?". Eraro ŝajnas : la suno faras sian vojon (kaj aliloke : la steloj moviĝas) trans la ĉielon (tra aŭ en la cielo?). Kelkaj malmultaj preseraroj ne ĝenas la legadon. ”
„ Ĉi tiu stile sobra kaj eleganta romano de Stellan Engholm aperis unuafoje en 1934 kaj duafoje en 1939 kaj havas almenaŭ lingvan kaj historian valoron.
Kvar infanoj, Johano kaj Ame, Ajna kaj Greta, iom post iom konstruas al si sian propran m ondon, ricevante la kompleksajn kaj ofte kontraŭajn influojn de la hejmo, de la socia kaj sociala m edioj, de la amikoj, kaj de siaj instinktoj kaj naturaj inklinoj. La infanoj komencas sperti la unuajn batojn kaj ĉagrenojn de la vivo kaj sentas konfuze, ke ili proksim iĝas al la travivado de pli dolora, maturiga metamorfozo.
“En pasintaj printempoj ili estis ĉe fajroj en la valo. Estis ludo tie kaj gajaj krioj el plenaj gorĝoj. Sed nun ili ne sentis tiun plezuron. Ili staris silentaj, rigardante la ludon [tiel] de la flamoj kaj la seriozajn vizaĝojn unu de la aliaj”, diras la aŭtoro ĉe la fino de la romano.
Engholm priskribas al ni difinitan medion socian kaj socialan de la Svedujo de antaŭ nur kvardek jaroj; sed ĝi ŝajnas al ni tiel malproksima kaj fremda kiel ia antikva civilizo. La libro do danĝere oldiĝis sed, kiel dirite, ĝi konservas ankoraŭ la allogon de sia stilo kaj de sia dokumenta karaktero