La Ondo de Esperanto
La Ondo de Esperanto | |
Kovrilo de la 6a numero, 2015:
Dum la 74a Hispana kongreso de Esperanto, dekstre maldekstren: Enric Baltasar (kunordiganto de LKK), José Antonio del Barrio (prezidanto de HEF), Maria Carmen Tormos (skabenino pri kulturo) | |
revuo | |
---|---|
Speco | Internacia sendependa magazino en Esperanto |
Formato | 24 paĝoj |
Periodeco | komence taga, nuntempe ĉiumonata |
| |
Lando | redaktata en Rusujo, presata en Polujo, kaj ekspedata el Litovujo |
Urbo | Kaliningrado |
Posedanto | Sezonoj |
Redaktisto | Aleksander Korĵenkov |
Establodato | februaro 1909, refondita en 1991 |
Prezo | 3,50 EUR por papera versio, 1,25 EUR por PDF-a versio |
Eldonkvanto | komence dek mil ekzempleroj, nun legata en kvindeko da landoj |
| |
Adreso | RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1205, Rusujo |
Retejo | Esperanto-Ondo.ru |
La Ondo de Esperanto estas esperantlingva magazino eldonata en Rusujo. Dekomence ĝi aperadis en Moskvo inter februaro de 1909 kaj majo de 1917. En 1991 renovigis la eldonadon la eldonejo Sezonoj, nun situanta en Kaliningrado. En 1991-1997 La Ondo de Esperanto aperadis 6-foje jare, poste ĉiumonate. La redaktoro de la gazeto estas Aleksander Korĵenkov, kaj eldonanto kaj administranto Halina Gorecka. Ekde 2007 la magazino estas legebla PDF-dosiere, kaj estas proponita aldoni la EPUB-formaton en marto 2016.
La magazino estas la plej populara Esperanto-gazeto[1], kaj ekde 1998 ĉiujarfine la gazeto proklamas la esperantiston de la jaro. La gazeto aranĝas ankaŭ ĉiujare literaturan konkurson Liro kaj ekde 1998 Internacian Fotokonkurson. Krome aperas aparta, ampleksa kaj profesie enpaĝigita reta eldono de la periodaĵo, nomata La Balta Ondo.
Historio de la kreado
Provoj lanĉi Esperanto-gazeton en Rusujo
Dek ses jarojn post klopodo de L. L. Zamenhof fondi Esperanto-periodaĵon en Rusujo, en 1904 fondis kaj redaktis la gazeton Esperanto Ilja Davidoviĉ Ostrovskij en Peterburgo, kun Aleksandr Isaakoviĉ Asnes, tiama prezidanto de la Peterburga societo Espero. Kiam Asnes akceptis redaktoran postenon en Ruslanda Esperantisto, la gazeto ĉesis.
En 1908, Asnes proponis al Vilhelm Vilhelmoviĉ Bitner aldoni suplementon al la populara revuo Vestnik Znanija, nomata Espero. Tiel cent mil abonantoj de Vestnik Znanija ricevis la magazineton.
Fondiĝo de la magazino
Kiam financa oficisto Aleksandr Andrejeviĉ Saĥarov establis sin en Moskvo, li decidis uzi siajn spertojn por fondi Esperanto-gazeton en Rusujo. Necesis iomete da tempo antaŭ ol trovi la ĉapelitajn literojn bezonatajn por eldoni la gazeton, sed la unua numero de La Ondo de Esperanto aperis en februaro 1909, en la formato de tagĵurnalo. Multe aprezis tiun fondiĝon Zamenhof. Dum la unua jaro aperis 10 kajeroj (12 numeroj), entute 44 paĝoj je la formato 54 cm × 35 cm.
En januaro 1910 la formato ŝanĝiĝis al ĉiumonata formato en 27 cm × 19 cm. De tiu formato aperis entute 89 numeroj (75 kajeroj) kun 1320 paĝoj. Krom ampleksa ruslanda kroniko, La Ondo de Esperanto enhavis modelan literaturon kaj poezion kaj serion de 137 portretoj de konataj esperantistoj. La abonantoj ricevis senpage la jenajn donacojn jarfine:
- 1912: Princo Serebrjanij de Aleksej K. Tolstoj;
- 1913: Orienta Almanako;
- 1914: Esperanta Poŝkalendaro por 1915, P. Tarnow.
Dum la 2a Ruslanda Esperanto-Kongreso en Kievo estis decidita ke La Ondo de Esperanto iĝu oficiala Ruslanda organo esperantista.
Dum la Unua Mondmilito malaperis la Ondo de Esperanto en 1917.
Refondiĝo en 1991
La gazeto aperis denove je la 17a de majo 1991 en la Sverdlovska eldonejo Ural-Sovety, kun celoj raporti al internacia legantaro pri la situacio en Rusujo, Sovetunio kaj Orienta Eŭropo, kaj analizi aspektojn de Esperanto.
En 1997 ensorbis La Ondo de Esperanto la tutan enhavon de Ruslanda Esperantisto kaj estas ekde tiam ĉiumonata magazino.
Listo de redaktoroj
- 1909: Aleksandr Andrejeviĉ Saĥarov
- 1910-1917: Boris Isidoroviĉ Kotzin
- ekde 1991: Aleksander Korĵenkov
Enhavo
Papera magazino
La magazino diskonigas informojn en Esperanto kaj pri Esperanto: aperas unuflanke en la magazino eŭropaj komentarioj kaj freŝe aldonita rubriko pri la urboj de Rusujo, kaj aliflanke artikoloj kaj informoj pri esperantistaj kongresoj, renkontiĝoj, festivaloj, kursoj, ekspozicioj kaj aliaj interesaj eventoj en Esperantujo. La verkantoj estas kaj Esperanto-aktivuloj kaj ekspertoj, tiel ke intervjuoj kaj komentarioj ankaŭ estas diversaj laŭ la numeroj. Pri la kulturo ankaŭ legeblas recenzoj de libroj, diskoj, filmoj, kaj eseoj. Rubrikoj ankaŭ traktas historion de la Esperanto-movado. Kiel kutime en modernaj magazinoj fine troviĝas vortludoj, sudokoj kaj kvizoj.
Reta eldono La Balta Ondo
Podkasto Radio Esperanto
La 5-an de februaro 2008 La Ondo de Esperanto lanĉis sian unuan podkaston. En ĉi tiu populara ret-radia servo estas prezentataj elektitaj tekstoj el "La Ondo" kaj temajn programojn pri literaturo, historio kaj muziko.
Ekde la 7-a de aprilo 2008 (de la 6-a elsendo) la podkasto nomiĝas Radio Esperanto, kaj estas atingebla ĉe La-Ondo.rpod.ru
Referencoj
- ↑ “La plej popularaj Esperanto-gazetoj”, voĉdonado okazinte en julio 2015 en La Balta Ondo
Fontoj pri historio de la magazino
- Iom pri “La Ondo de Esperanto” el la retejo La Balta Ondo
- La Ondo de Esperanto en 2016 el la retejo La Balta Ondo
|