La Hobito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La hobito aŭ tien kaj reen)
La Hobito
aŭ tien kaj reen
Origine The Hobbit or There and Back Again
La Hobito aŭ tien kaj reen
kovrilpaĝo dezajnita de Tolkien mem
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro J.R.R. Tolkien
Ilustristo J. R. R. Tolkien
Lingvoj
Origina lingvo Angla
Lingvo Esperanto
Eldonado
Eldondato 1937
Loko Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Eldonejo George Allen & Unwin
Lando Britio
Trajtoj
Paĝoj 310
ISBN neniu
Temo Fabelo
Ĝenro Fantazio
Medio prezita
Loko de rakonto Mez-Tero
Tradukado
Kovrilpaĝo dezajnita de Maŝa Baĵenova
Kovrilpaĝo dezajnita de Maŝa Baĵenova
Tradukinto Christopher Gledhill, William Auld (Poemoj)
Eldonjaro de tradukita versio 2013
Urbo de tradukita versio Kaliningrado
Eldoninto de tradukita versio Sezonoj
Paĝoj de tradukita versio 224
ISBN de tradukita versio neniu
vdr

La Hobito, aŭ tien kaj reen (angle The Hobbit - or There and Back Again) estas libro verkita de J.R.R. Tolkien, unue rakontita por ties infanoj, poste pliampleksigita libren kaj eldonita en 1937. Ĝi estis la vera debuto por Tolkien kiel populara aŭtoro, kaj ĝia furoro pretigis la vojon por la giganta La Mastro de l' Ringoj.

Kompare kun la aliaj verkoj de Tolkien, La Hobito vere estas porinfana libro. La lingvo estas pli facila, pli klariga, pli amuza. Poste li profunde pentis pri tio, ĉar ĝi donis al lia mitologio nekoheron. Tial, je la apero de La Mastro de l' Ringoj li devis revizii kaj reeldoni la libron en pli matura stato. Kun tiu trilogio La Hobito formas tetralogion.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.
  • 1.- Neatendita festo. La libro temas pri la hobito Bilbo, kiu, vivinte komfortan vivon, subite kaj neatendite estas vizitata de la sorĉisto Gandalf kaj dek tri gnomoj, kiuj okazigas al li nemalgrandan ĝenadon. Drako Smaug forĉasintis la gnomaron de ties monto Erebor, kaj nun kuŝas en la mont-interno sur sia kolektita trezoro kiel daŭra minaco por gnomoj kaj homoj. La vizitantoj konvinkas Bilbon kunveturi al Erebor por eble friponi la drakon per hobita ruzo.
  • 2.- Rostita ŝafaĵo. Iome malvolonte kaj malkomforte Bilbo akompanas Gandalfon kaj la gnomojn. Dekomence ĉio iras glate, sed poste venas senhomaj montaroj, pluvego kaj malfacilaĵoj. Survoje ili devas transpasi multajn agrablojn kaj malagrablaĵojn. Tri troloj kaptas ĉiujn gnomojn, ensakigas ilin kaj intencas manĝi ilin; tiam venas Gandalfo kaj ŝajnigas iliajn voĉojn por ke ili kverelu, ĝis venas aŭroro kaj ili ŝtoniĝas.
  • 3.- Mallonga ripozo. Ĉe la Lasta Hejmeca Domo en tero de elfoj, ili ripozas, kantas, la elfoj primokas Bilbon.
  • 4.- Tramonte kaj submonte. La ekspedicianoj rifuĝiĝas en kaverno, kie ili estas kaptitaj de goblenoj. Kiam tiuj estis mortigontaj ilin, ili estas savitaj de Gandalfo danke al du magiaj glavoj, ĉiuj fuĝas, sed ĉe la elirejo Bilbo kaj la gnomo Dorio estas rekaptitaj.
  • 5.- Enigmoj en la mallumo. Bilbo troviĝas sola en kaverna tunelo, trovas ringon kaj poste trafas ŝlimecan estaĵon Golumo. Ili ludas je enigmoj kaj kiam Bilbo demandas kion li havas poŝe, li venkas. La ringo nevidebligas la portanton, kaj Golumo perdis ĝin. Bilbo evitas Golumon tra la tunelo kaj la goblenojn kiuj defendas la pordon. Li pere de nevidebleco fuĝas eksteren de la goblena kaverno.
  • 6.- El la pato en la fajron. Bilbo trovas la ceteron de la grupo, kiu poste estas atakata de lupoj (vargoj). Ili tuj grimpas surarbe kaj Gandalfo ĵetas al ili dolorigajn bruligaĵojn. Alvenas goblenoj, aliancanoj de la lupoj, kaj ekbruligas la arbojn sur kiuj estas la grupanoj. Agloj savas ilin.
  • 7.- Stranga loĝejo. La agloj forportas la ekspedicianojn antaŭen. Ili alvenas al la domo de timiga ursoviro Beorno, al kiu Gandalfo rakontas la veturadon dum interrompe prezentas la grupanojn duopevice, kiuj poste bone vespermanĝas, ripozas kaj atendas. Beorno havigas al ili manĝaĵojn, rekomendojn kaj pruntedonas poneojn por ke ili alvenu ĝis la rando de la Mornarbaro. Gandalfo tie adiaŭas ilin.
  • 8.- Muŝoj kaj araneoj. La arbaro estas malhela kaj ili devas trapasi sorĉitan riveron: ekzemple Bomburo falis en ĝin kaj dormos dum semajnoj, pene portata de la aliaj. Iam ili vidas elfan festenon enarbare sed kiam ili alproksimiĝas ĉio malheliĝas kaj malaperas kaj tio ripetiĝas. Finfine Bilbo vidiĝas sola. Li mortigas gigantan araneon kiu estis kaptanta lin kaj poste savas la kompanojn kiuj estis kaptitaj de multaj araneoj pere de arda batalego en kiuj partoprenas ankaŭ la gnomoj; kiuj dume ekscias pri la sekreto de la ringo. Sed la gnomo Torino ne reaperas: li estis kaptita de elfoj, ne malbonaj, sed kiuj volas scii kion ili faras en ilia arbaro, ĉar ili pensis, ke ili estis atakintaj iliajn festenojn.
  • 9.- Elkarcere perbarele. Ankaŭ Bilbo kaj la aliaj gnomoj estis kaptitaj de la elfoj, kiuj volas scii iliajn intencojn. Bilbo glitiĝis pere de la magia ringo. Vagante dum tagoj faras planon. Danke al ebrio de gvatantoj, li liberigas la gnomojn kaj metas ilin en bareloj kiuj devas eliri flose sur rivero kiu fluas el la elfa kaverno.
  • 10.- Varma bonveno. Elfoj portas la flosilon de bareloj al Esgaroto, aŭ Lagurbo, kie Bilbo eligas la gnomojn el la bareloj kaj Torino prezentiĝas antaŭ la Urbestro kiel (la nepo de) Reĝo sub la Monto, pri kiu parolas oldaj kantoj. Oni aklamas ilin populare dum elfoj gapas. Bilbo malsanetas pro la barakto kun la bareloj. Finfine ili eliras al la monto danke al helpo de la lagurbanoj.
  • 11.- Sur la sojlo. Ili alvenas al la monto, trovas fendon, sed restas senfare, ĉar neniu scias kiel konduti. Poste Bilbo rilatas la lastan sunradion de la tago kun ŝlosilo kiun kunportas Torino kaj ili povas malfermi la pordon de la kaverno.
  • 12.- Internaj informoj. Finfine la ularo atingas la monton, kaj sukcesas elinstigi la drakon. Bilbo ŝteliras la kavernon kaj sukcesas alveni ĝis la drako Smaŭgo dormanta sur trezoro. Bilbo ŝtelas pokalon kaj fuĝas. La gnomoj kontentegas ĝis la drako vekiĝas kaj koleriĝas konstatinte la rabaĵon kaj rabante la poneojn. La gnomoj panikas. Bilbo revenas al la drako kaj protektita de la elringa nevidebleco dialogas ingenie kun la inteligenta sed terura drako. Poste tiu serĉas ilin ekstere, dum ili estas en la tuneleto.
  • 13.- Ne hejme. La drako rompofermas ilian magian pordon kaj ili restas enfermitaj en la tunelo dum tagoj. Ili profitas la foreston de la drako por rabadi trezorejojn ĉefe maŝkirasojn. Ili trovas la elirejon kaj serĉas ŝirmejon dum gapas pro la daŭra drakoforesto.
  • 14.- Fajro kaj akvo. Dum tiuj tagoj, la drako komprenis ke tiuj vizitantoj ĝuis la helpon de la laganoj kaj li iris ataki la Lagurbon Esgaroto reprezalie. Li multajn domojn detruis sed kelkaj laganoj defendis sin kaj ĉefe Bardo estris la defendantojn kaj pafis sagon kontraŭ la vundebla loko ventra de la drako, laŭ konsiloj de turdo. La drako tiele trovis sian morton. La laganoj aklamas Bardon kiel reĝo sed la Urbestro plupostulas sian regadon, kio okazas nur teorie kaj favore al siaj personaj interesoj, dum Bardo fakte estras la rekuperon. La novaĵoj disvastiĝis kaj la elfoj venis helpi la laganojn.
  • 15.- La nuboj amasiĝas. Korako komunikas al la gnomoj, ke la drako jam estis mortigita, kaj ili kontentegas, ke ili teorie jam estas posedantoj de la trezoro. Ili rapidiras reen al la Monto kaj, ĉar scias ke kaj elfoj kaj laganoj venos havi sian parton de la trezoro, ili fortifikas la lokon, kiun ili konsideras propra. Venas kaj elfoj kaj laganoj kaj Bardo, la mortiginto de la drako, proparolas petante iom de la trezoro, sed Torino, memnomata Reĝo sub la Monto, konstatinte sian nunan trezoron, avaremas, kaj volas doni nenion. La gnomoj restas sieĝataj.
  • 16.- Nokta ŝtelisto. Bilbo, malkontentas pri la situacio, kaj ŝteliras al la tendaro kie parolas kun Bardo, al kiu donas la juvelon Arkeŝtono de Traino, ege dezirata de Torino, por ke tiu interŝanĝu ĝin kontraŭ parto de la trezoro. Gandalfo reaperas mistere en la tendaro.
  • 17.- La nuboj krevas. Vole nevole Torino akceptas tiun proponon kontraŭ la parto promesita al Bilbo. Alvenas batalantaj gnomoj, alvokitaj de mesaĝistaj korakoj, por helpo de la sieĝataj gnomoj. Pro tia situaciŝanĝo la trezorgardantoj nuligas la interkonsenton. La alvenintaj gnomoj estas baritaj de la sieĝantoj kaj ekas batalo de gnomoj kontraŭ ili. Sed subite Gandalfo anoncas alvenan sturmon de goblenoj. La Batalo de Kvin Armeoj okazigas multajn mortintojn kaj kiam goblenoj komencas venki, agloj venas helpi la aliancanojn.
  • 18.- La revena vojaĝo. Bilbo renkontas Gandalfon kaj adiaŭas la mortantan Torino. Biblo ekscias pri la venko kontraŭ la goblenoj danke al la agloj kaj al la homurso Beorono. La gnomoj reprenas potencon monte, kaj Bilbo povas hejmeniri.
  • 19.- La lasta etapo. Reveno kun Gandalfo. Kiam Bilbo alvenas hejmen, la kunloĝantoj aŭkcias liajn posedaĵojn. Estonto de la ceteraj roluloj.

Sed, kaj Bilbo kaj la Ringo reaperos en La Mastro de l' Ringoj

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

La Hobito ekzistas en Esperanta traduko, ĝia titolo estas La Hobito, aŭ tien kaj reen, esperantigis Christopher J. Gledhill kaj William Auld (poezio), provlegis Wolfgang Kirschstein kaj Halina Gorecka, eldonis Sezonoj 2000, Jekaterinburg, 224 p.

Anna Löwenstein en sia artikolo Al Tonkin pri Tolkien. Aŭ: Kial serioza profesoro interesiĝu pri "La mastro de la ringoj"? analizas kiel Tolkien kreis siajn majstroverkojn; ja li ege interesiĝis pri lingvoj, partikulare la greka, sed ĉefe la finna kaj la kimra kiuj kondukis lin al mitaj lingvoj, artefaritaj lingvoj, kiel Esperanto, kies ekzemplo helpis lin krei lingvojn Quenya kaj Sindarin, bazaj en sia klopodo krei mitan fonon "Silmariliono" sur la bazo de Beowulf, por la posta kreo de La hobito (1937) kaj La mastro de la ringoj. Tiukadre gravis "lia amo al la angla kamparo" (magiaj entoj kiel la vivantaj arboj), kaj memoroj de la katastrofo de la tranĉeoj en la Unua Mondmilito.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Anna Löwenstein, Al Tonkin pri Tolkien. Aŭ: Kial serioza profesoro interesiĝu pri "La mastro de la ringoj"?, en La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). pp. 728-735.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Tolkien, J. R. R. (1988) [1937]. Anderson, Douglas A., ed. The Annotated Hobbit. Houghton Mifflin Company. ISBN 0-3954-7690-9.
  • Tolkien, J. R. R. (2003) [1937]. Anderson, Douglas A., ed. The Annotated Hobbit. London: HarperCollins. ISBN 0-00-713727-3.
  • Carpenter, Humphrey (1977), Tolkien: A Biography, New York: Ballantine Books, ISBN 0-04-928037-6
  • Carpenter, Humphrey, ed. (1981), The Letters of J. R. R. Tolkien, Boston: Houghton Mifflin, ISBN 0-395-31555-7
  • Chance, Jane (2001). Tolkien's Art. Kentucky University Press. ISBN 0-618-47885-X.
  • Drout, Michael D. C., ed. (2007). J. R. R. Tolkien Encyclopedia: Scholarship and Critical Assessment. Routledge. ISBN 0-4159-6942-5.
  • Grenby, Matthew (2008). Children's Literature. Edinburgh University Press. ISBN 0-618-47885-X.
  • Hammond, Wayne G.; Anderson, Douglas A. (1993), J. R. R. Tolkien: A Descriptive Bibliography, New Castle, DE: Oak Knoll Books, ISBN 0-938768-42-5
  • Lobdell, Jared C. (2004). The World of the Rings: Language, Religion, and Adventure in Tolkien. Open Court. ISBN 0-8126-9569-0.
  • Rateliff, John D. (2007). The History of the Hobbit. London: HarperCollins. ISBN 978-0-00-723555-1.
  • Solopova, Elizabeth (2009), Languages, Myths and History: An Introduction to the Linguistic and Literary Background of J.R.R. Tolkien's Fiction, New York City: North Landing Books, ISBN 0-9816607-1-1
  • St. Clair, Gloriana (2000). "Tolkien's Cauldron: Northern Literature and The Lord of the Rings". Carnegie Mellon University.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]