Reĝlando Galicio kaj Lodomerio
Reĝlando Galicio kaj Lodomerio | ||||||||||||||||||||||||||||||||||
Origina nomo: | ||||||||||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
pole Królestwo Galicji i Lodomerii germane Königreich Galizien und Lodomerien ukraine Королівство Галичини та Володимирії | ||||||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||
reĝlando • Landopartoj de Aŭstrio-Hungario • eksa administra teritoria unuo • historia lando • antaŭa aŭ nuna ŝtato | ||||||||||||||||||||||||||||||||||
Geografio
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||
Ĉefurbo: | ||||||||||||||||||||||||||||||||||
Loĝantaro | ||||||||||||||||||||||||||||||||||
Kvanto de loĝantoj:
|
2,6 milionoj (1773)
| |||||||||||||||||||||||||||||||||
Nacia konsisto:
|
||||||||||||||||||||||||||||||||||
Ŝtat-strukturo | ||||||||||||||||||||||||||||||||||
Patrina lando:
|
Kronlando de la Habsburga monarkio (1772–1804),
de la Aŭstria Imperio (1804–67), de la cislajtia parto de Aŭstrio-Hungario (1867–1918) | |||||||||||||||||||||||||||||||||
Estiĝo:
|
||||||||||||||||||||||||||||||||||
Pereo:
|
||||||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||
La Reĝlando Galicio kaj Lodomerio, ankaŭ nomata Galicio aŭ Aŭstria Pollando, iĝis "kronlando" de la Habsburga Monarkio rezulte de la unua dispartigo de Pollando en 1772, kiam ĝi iĝis reĝlando sub Habsburga regado. De 1804 ĝis 1918 ĝi estis kronlando de la Aŭstra Imperio. Post la reformoj de 1867, ĝi fariĝis etne pole administrata aŭtonoma unuo sub la Aŭstria krono. La lando estis skulptita el la tuta sudokcidenta parto de Pollando-Litovio. Inter la multaj ceremoniaj titoloj de la princoj de Hungario estis "reganto de Galicio kaj Lodomerio".
La nomo "Galicio" devenas per latinigo de la nomo Haliĉ, ukraine Галич, urbo kaj iama mezepoka princlando en Ukrainio. "Lodomerio" estas alia nomo de la regiono Volinio kaj devenas per latinigo de "Volodymyr", pole Włodzimierz, la hodiaŭa urbo Volodimir-Volinski, ukraine Володимир-Волинський. Jam la mezepoka hungara reĝo Andreo la 2-a alprenis la titolon "reĝo de Galicio kaj Lodomerio". La Habsburgoj reprenis tiun nomon por la novkreita kronlando, kvankam tiu entute nur enhavis la regionon Galicio kaj neniom da "Lodomerio" (Volinio).
Tiu historia teritorio en Orienta Eŭropo estas hodiaŭ dividita inter Pollando kaj Ukrainio. La kerno de la historia Galicio respondas al la modernaj Lviva provinco, Ternopila provinco kaj Ivano-Frankivska provinco de okcidenta Ukrainio.
Ceremonia nomo
[redakti | redakti fonton]La plena ceremonia nomo de la reĝlando estis "Reĝlando de Galicio kaj Lodomerio kun la Grandduklando Krakovo kaj la Duklandoj Aŭŝvico kaj Zatoro", en la lokaj lingvoj:
- germane Königreich Galizien und Lodomerien mit dem Großherzogtum Krakau und den Herzogtümern Auschwitz und Zator;
- pole Królestwo Galicji i Lodomerii wraz z Wielkim Księstwem Krakowskim i Księstwem Oświęcimia i Zatoru;
- ukraine Королівство Галичини та Володимирії з великим князіством Краківським і князівствами Освенцима і Затору, kaj
- hungare Galícia és Lodoméria királysága Krakkó nagyhercegségével és Auschwitz és Zator hercegséggel.
Reĝlando Haliĉ-Volodimir
[redakti | redakti fonton](malnovruse Галицко-Волинскоє князство, latine: Regnum Galiciae et Lodomeriae) – politika unuo estiĝinta post disfalo de Kieva regno kun la ĉefaj centroj en Haliĉ kaj Volodimir Volinskij. Aliaj pli gravaj fortikaĵoj kaj samtempe administrejoj: Bełz, Brześć, Chełm, Czerwień, Drohobuż, Dźwinogród, Lwów, Łuck, Peresopnica, Przemyśl, Szumsk kaj Trembowla.
Interesaĵo
[redakti | redakti fonton]La latiniga nomo Galicio estis enkondukita de aŭstroj por forigi la slavan nomon, oni evits germanigon por eventuala kontraŭstaro de poloj. Simile oni nuntempe altrudas Via Carpatia anstataŭ la Karpata vojo.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Dispartigoj de Pollando-Litovio
- Landopartoj de Aŭstrio-Hungario
- Bukovino
- Mez-Orienta Eŭropo
- Kontraŭslavismo
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Zbigniew Fras, Galicja (Galicio), serio A to Polska właśnie (Jen Pollando ĝuste), Wydawnictwo Dolnośląskie, Vroclavo 2003, ISBN 83-7384-059-1.
- Jan Lam, Kroniki lwowskie (Lvovaj kronikoj) (de 1868)